PMA

La gajnintoj de la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025

gajnintoj

TEJO finance subtenos la partoprenon de rekorde 13 junuloj el 11 landoj en la venonta 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu okazos en Cisarua (Bogor), Indonezio de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2025!

La TEJO-Estraro anoncas kun granda plezuro la plenan liston de junuloj elektitaj por ricevi subtenon de la Fonduso “Partoprenu IJK-n” en 2025:

Kategorio 1: Azio kaj Oceanio

  1. Anne Frances Calceta (Filipinoj)
  2. Hou Yang (Ĉinio)
  3. Jubert Wyne Cabrezos (Filipinoj)
  4. Matias Araújo (Orienta Timoro)
  5. Mehajabin Nargees M.P. (Barato)
  6. Zhu Xueli (Ĉinio)

Kategorio 2: Ceteraj kontinentoj

  1. Abraham Korir (Kenjo)
  2. Bonne-Idée Enock Malekera (D.R. Kongo)
  3. Frédéric Leon Düe (Pollando)
  4. Grisha Gasparyan (Armenio)
  5. Hayden Reed Hendricks (Usono)
  6. Iván Schaievitch (Argentino)
  7. Pol Jimenez Isach (Katalunio)

ijk

La gajnintoj diversmaniere ricevos subtenon pri siaj kostoj de vojaĝo kaj partopreno en IJK 2025. Kontraŭ tiu subteno, ili helpos en la organizado de la kongreso por fari ĝin sukcesa kaj riĉa sperto al ĉiuj partoprenantoj.

La Konkurso, kies limdato estis la 31-a de marto, ricevis entute 20 validajn kandidatiĝojn el 14 landoj. Koran gratulon al ĉiuj gajnintoj kaj ĝis baldaŭ en Indonezio!

Ĉu vi volas helpi subteni pli da junuloj? Donacu al nia Fonduso!

La ĉi-jara grupo de gajnintoj de la Konkurso “Partoprenu IJK-n” estas la rekorde plej granda grupo en la lastatempa historio de TEJO, ĉio dank’ al la subteno de plurdekoj da donacintoj kiuj donacis al la Fonduso.

En februaro, TEJO lanĉis donackampanjon kun la specifa celo subteni la partoprenon de junuloj de Azio kaj Oceanio en la IJK 2025, la unua IJK en Azio en 12 jaroj. Ĝis la 20a de aprilo, TEJO ricevis entute €3.357,06 el individuoj kaj organizoj. Krome, Universala Esperanto-Asocio (UEA) promesis donaci pliajn €2.000.

Dank’ al ĉiuj viaj donacoj, ni povas konfirmi, ke okazos dua rondo de la konkurso “Partoprenu IJK-n” por ebligi la partoprenon de junuloj de landoj, de kiuj ĝis nun ankoraŭ ne estas aliĝoj. Tre baldaŭ aperos detaloj!

Se vi deziras ebligi, ke TEJO subtenu ankoraŭ pli da junuloj, donacu al la Fonduso “Partoprenu IJK-n”. Nia celo estas subteni aldonajn 10-14 junulojn, kaj ni bezonas proksimum €2.800 por plenumi tiun celon.

Koran dankon al ĉiuj bonkoraj samideanoj, kiuj ĝis nun donacis al la fonduso.

subtenantoj

Fonto: https://www.tejo.org/gajnintoj-ppijk2025/

Abonu “La Ondon de Esperanto” por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La gajnintoj de la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta