PMA

“Esperanto-novaĵoj”, la plej populara Telegram-kanalo en Esperanto

telegramoLa 13an de julio 2023 estis fondita la Telegrama kanalo “Esperanto-novaĵoj” (https://t.me/esperanto_news). La 23an de septembro 2023 al ĉi tiu kanalo aliĝis cent abonantoj, kaj antaŭ la jarfino ĉi tiu nombro superis 200. En aŭgusto 2024 la abonantaro superis 400, kaj je la 13a de aprilo 2025 la kanalon “Esperanto-novaĵoj” abonas 585 personoj, kiuj ĉiutage ricevas kurtajn mesaĝojn, plejparte pri novaj publikaĵoj en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” (https://sezonoj.ru).

Telegramo estas senpaga nuba tujmesaĝilo por komputiloj kaj poŝtelefonoj. Esperantistoj uzas ĝin por sendi tekstajn kaj voĉajn mesaĝojn, kaj por telefonvoki kaj videovoki aliajn parolantojn. Eblas sendi per ĝi ĉian enhavon: bildoj, filmetoj, movbildoj, glumarkoj kaj dosieroj. En Telegramo funkcias grupoj, en kiuj esperantistoj interparolas pri diversaj temoj, kaj kanaloj. Kanalo estas unudirekta loko kun mesaĝoj pri difinita temo. Ĉiu kanalo havas specifan temon. Malkiel grupo, kanalo ne estas loko por diskuti, sed por informiĝi pri difinita temo, sed ĉe la kanalo “Esperanto-novaĵoj” funkcias samnoma grupo/babilejo.

En marto 2025 “Esperanto-novaĵoj” atingis la abonnombron de la ĝis tiam plej “amasa” Telegrama Esperanto-kanalo “Esperantaj memeoj” kiu nun havas 560 abonantojn, sed la plej freŝa informo en ĝi estis publikigita la 25an de junio 2024; do “Esperanto-novaĵoj” kun 585 abonantoj nun estas la plej populara Telegram-kanalo en Esperanto. En la tria loko estas “Libera Folio” (354); ĝin sekvas “Kontraŭ Espero” (336), “Sal Esperanto” (316, laste en 2022).

Se vi uzas Telegramon kaj vin interesas novaĵoj pri Esperanto kaj esperantista agado, aliĝu al la kanalo “Esperanto-novaĵoj” ĉe https://t.me/esperanto_news.

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/04/telegramo-3/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post “Esperanto-novaĵoj”, la plej populara Telegram-kanalo en Esperanto appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta