PMA

Birutė Prekevičiūtė kaj ŝia spektaklo

Prekevičiūtė

“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis tridek prezentoj. La tridek-unua prezentato estas Birutė Prekevičiūtė – litova aktorino, teatra pedagogino, kaj direktorino de la publika institucio “Bravo teatro”. Ĉi-sube ŝi rakontas pri si kaj pri sia kontribuo al la arta programo de BET-59.

Dum pli ol dek kvin jaroj en mia vivo estas multaj laboraj agadoj. Mi ludas en spektakloj por infanoj kaj plenkreskuloj, instruas al infanoj arton de aktorado, kudras kostumojn por spektakloj. Ĉi-lasta agado evoluis el mia ŝatokupo.

Dum la lastaj kvin jaroj, mi plejparte aktoras por infanoj. Mi tre ĝojas, ĉar mi kvazaŭ trovis klaran, fortan ligon kun junaj spektantoj. Infanoj estas bonega publiko. Ili kiel lakmusa papero – ili tuj montras, ĉu spektaklo estas bona aŭ ne.

Mi ankaŭ instruas en lernejo. Mi gvidas dramstudion. Mi povas ĝoji, ke la nombro de infanoj, kiuj volas aktori, daŭre kreskas. Ĉi-jare mi havas kvar grupojn kun sume pli ol 80 lernantoj. Se tiom estus en la tuta urbo, tiu nombro eble ne ŝajnus granda, sed en unu sola lernejo tiu kvanto de infanoj, kiuj volas sin prezenti sur la scenejo, estas impona.

Unu el la interesaj projektoj estis la lernado de Esperanto. Tio kulminis en la kreado kaj realigo de la teatra projekto “Barbora Radvilaitė” en Esperanto. Barbora Radvilaitė estis unu el la plej belaj virinoj de Litovio, ikono de sia epoko, kiu sidiĝis sur la reĝina trono pro amo kaj ankaŭ pro politikaj intrigoj.

Litovio de Barbora

Barbora Radvilaitė (1520-1551) estis membro de la fama litova nobela familio Radvilos. La reĝo de Pollando, Sigismondo Aŭgusto, estis profunde enamiĝinta al ŝi. Malgraŭ la forta kontraŭo de lia patrino, Bona Sforza, kaj la pola nobelaro, ili finfine geedziĝis. Antaŭe, lia unua edzino estis Elizabeta de Aŭstrio.

Barbora Radvilaitė estis konata pro sia granda beleco, saĝeco, nobeleco kaj sentemo. Bedaŭrinde, nur tridekjara ŝi mortis baldaŭ post sia kronado. La reĝo Sigismondo Aŭgusto profunde funebris ŝian forpason.

Verkita laŭ la dramo “Barbora Radvilaitė” de J. Grušas
Aktoras Birutė Prekevičiūtė
Tradukis Aida Čižikaitė
Foto: Remis Ščerbauskas

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/04/bet-187/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Birutė Prekevičiūtė kaj ŝia spektaklo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta