PMA

Du gravaj Esperanto-eventoj en Irano

Irano

Irana Esperanto-Asocio kore invitas vin partopreni en du gravaj Esperanto-eventoj okazontaj en 2025: la 12a Irana Esperanto-Kongreso kaj la 14a Mez-Orienta kaj Nord-Afrika Esperanto-Kunveno.

La 12a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-12) revenas por sia 12a datreveno kun diversforma programo, celante ebligi pli larĝan partoprenon el diversaj regionoj de la mondo kaj Irano.
La kongreso okazos en Tehrano laŭ la sekva aranĝo:
Ĉeeste: la 22an de aprilo 2025
Ekskursoj: la 23an kaj 24an de aprilo 2025
Virtuale: la 17an kaj 18an de majo 2025

Tio kombinas rektan ĉeeston kun virtualaj renkontiĝoj, por ke ĉiuj interesatoj povu sperti la kulturon, amikecon, kaj edukajn programojn de IrEK.

La 14a Mez-Orienta kaj Nord-Afrika Esperanto-Kunveno (MONA-14)
La MONA-renkontiĝo, grava forumo por interkonekti esperantistojn de la Mez-Orienta kaj Nord-Afrika regionoj, okazos nur virtuale ĉi-jare la 10-11an de majo 2025

La virtuala formato celas faciligi la partoprenon de esperantistoj el pli larĝa geografia areo, per interŝanĝo de spertoj, prezentoj, kaj diskutoj pri la rolo de Esperanto en la regiono.

Ni kore bonvenigas ĉiujn esperantistojn, novajn kaj spertajn, por kunpartopreni en ĉi tiuj signifoplenaj eventoj. Ne maltrafu la ŝancon esti parto de vigla komunumo kaj kunhelpi la kreskon de Esperanto en la regiono!

Aliĝilo por IrEK-12 kaj MONA-14 kaj pliaj informoj: https://www.espero.ir/eo/irek-12/

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/04/irano-2/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Du gravaj Esperanto-eventoj en Irano appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta