PMA

110a UK en Brno: Internacia Kongresa Universitato

iku

Ĉi-jare la oferto responde al la invito de UEA por la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estis la plej abunda depost la pandemio. La IKU-ĵurio (Fiedler, Goodall, Maitzen, Vergara, Wen kaj Wandel) multe laboris por pretigi kaj ĝustatempe prezenti tiun ĉi raporton. Aparte kontentiga estas la granda nombro de altnivelaj proponoj pluaj el personoj kiuj estas novaj por IKU. Cetere menciindas la signifa parto de virinoj kaj du afrikanoj.

El la ricevitaj proponoj la komisiono rekomendis kaj la estraro de UEA aprobis entute 17 prelegojn: 3 kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), 6 IKU-prelegoj kaj 8 prelegoj por la Scienca Kafejo (SK):

AIS: Bebenina, Koutny – Kolka, Wandel
IKU: Barandovska, Jacobsen, Lindsted, Luheka, Niyukuri, Planchon
SK: Alebić-Juretić, Bormann, Fernández, Fontaine, Gruner, Guerra, Jackson.

La detaloj aperas en la tabelo (vidu supre), kaj la resumoj en la IKU-paĝo: https://uea.org/kongresoj/universitato. La temoj varias de lingvistiko kaj spacteknologio ĝis historio kaj arkitekturo. Apud konataj kaj ŝatataj prelegantoj kiel Koutny, Jacobsen kaj Bormann aperos multaj novaj (almenaŭ por IKU) tamen kompetentaj talentoj. La IKU-rektoro estas prof. Barandovská-Frank, deveninto de Brno, kiu ankaŭ prelegos pri temo ligita al la kongresurbo. Por ĝui la abundan sciencan programon, aliĝu al la 110a Universala Kongreso de Esperanto, kun rabato ĝis la 30.06.2025: https://uk.esperanto.net/2025/.

Kiel ĉiujare, estos eldonita la IKU-libro kiu enhavos la tekstojn de ĉiuj prelegoj, inkluzive tiuj de la Scienca Kafejo kaj la Scienca Universitata Sesio okazonta dum BET.

SUS-oj dum BET kaj la Itala Kongreso kaj Premio Pirlot por la plej bona scienca ibro

Krom IKU okazos ĉi-somere tri aldonaj projektoj de AIS: du de la Scienca Universitata Sesio (SUS) kadre de la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59) en julio kaj de la Itala Kongreso en septembro. Prelegoj kaj kursoj akceptotaj por tiuj eventoj ricevos honorarion de AIS, samkiel senpagan aliĝon al la respektivaj kadraj eventoj. Proponojn bv. sendi al amri@huji.ac.il.

Dum la Burna UK estos disdonita la Premio Pirlot por la plej bona scienca libro aperinta en la lastaj jaroj. Proponojn bv. sendi al amri@huji.ac.il ĝis junio. La premio estos 200/100/50 eŭroj por la unua/dua/tria loko respektive. La ĉi-jara konkurso por la plej bona scienca libro estas dediĉita al la memoro de Renato Corsetti, kiu servis kiel sekretario de la konkurso ekde 2017.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1225.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post 110a UK en Brno: Internacia Kongresa Universitato appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta