PMA

Konkurso “Plej bona reganto de Esperanto”

kerLa unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA) laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) – pli konataj kiel la KER-ekzamenoj – estas la plej grava internacia Esperanto-ekzameno. Ĝi estas servo de UEA ofertata de ĝia KER-Ekzamena Centro (KER-EC) kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ili ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj en la kategorioj nur skriba, nur parola aŭ kompleta (skriba + parola). Ĉiujn detalojn pri venontaj ekzamensesioj trovu ĉe uea.org/gk/1214.

Okaze de la sesio dum la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, la 1an de aŭgusto, specife por la nivelo C2 (ĉu surloke, ĉu samtempe rete) UEA starigas la Konkurson “Plej bona reganto de Esperanto”. Landaj asocioj kaj individuoj estas alvokataj
partopreni!

Celo de la konkurso: la konkurso celas stimuli aliĝon de reprezentantoj de kiel eble plej diversaj landoj kaj premii la tri ekzameniĝintojn el malsamaj landoj, kiuj unuope ricevis la plej multajn poentojn.

Kondiĉoj:

  1. Konkursanto devas aliĝi al la kompleta C2-ekzameno ĝis maksimume la 1-a de junio 2025 pere de la aliĝformularo ĉe edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj;
  2. Konkursanto devas esti paginta la kotizon laŭ fakturo sendata de UEA (kotizoj konsulteblas ĉe edukado.net/ekzamenoj/ker/kotizoj);
  3. Por esti konkursanto la kandidato devas anonci sin al ker-ekzamenoj@edukado.net (ne sufiĉas aliĝi al la ekzameno por partopreni en la konkurso. Tiuj, kiuj jam aliĝis al la C2-ekzameno por Brno, povas sin anonci);
  4. Konkursanto povas partopreni surloke aŭ rete (por retaj ekzameniĝontoj okazos teknika kontrolo kaj la aliĝo validas nur post aprobo);
  5. La rezultoj estos kalkulataj surbaze de la akiritaj sumaj poentoj de la skriba kaj parola ekzamenpartoj de la kandidatoj en la C2-nivela ekzameno;
  6. Ne estas limo por la nombro de konkursantoj, sed ĉiu reprezentata lando rajtos nur je unu “plej bona reganto de Esperanto” por la kuranta jaro – do la 3 unuaj premioj estos por la 3 kandidatoj kun plej multaj poentoj el 3 malsamaj landoj – ĉar la celo de la konkurso estas stimuli la diversecon de internacia reprezentiĝo por la C2-nivelo;
  7. La lando, kiun la konkursanto reprezentas, estas difinita pere de la aliĝilo al la konkursa ekzamensesio;
  8. La konkurso validas por la kuranta jaro, tiel ke kandidatoj ekzameniĝintaj en antaŭaj jaroj povas denove partopreni, sendepende ĉu ili nuntempe reprezentas la saman aŭ alian landon rilate la antaŭajn jarojn.

Rezulto: la rezulto estos anoncita la 15-an de septembro 2025.
Premioj: unua premio estos senpaga aliĝo al la Universala Kongreso (UK) 2026 aŭ aĉetkupono por la Libroservo de UEA je la valoro de 100 EUR. Dua premio estos 50%-a rabato en la aliĝo al la UK 2026 aŭ aĉetkupono por la Libroservo de UEA je la valoro de 75 EUR. Tria premio estos aĉetkupono por la Libroservo de UEA je la valoro de 50 EUR. Aldone ĉiuj premitoj gajnos: a) bazan membrecon en UEA por la kuranta jaro (se ili ne jam estas individuaj membroj de UEA); b) elektronikan abonon al la revuo Kontakto por la kuranta jaro (se ili ankoraŭ ne abonas aŭ ne aĝas sub 36 jarojn); kaj c) la eblon esti intervjuita por la revuo Esperanto. Kaj ĉiuj ekzameniĝintoj, kiuj sukcesis en ajna nivelo, sendepende de la konkurso, ricevos senpagan abonon por la magazino Monato.

Alvoko al landaj asocioj kaj individuoj:
Ĉiuj landaj asocioj de UEA estas alvokataj garantii la aliĝon de almenaŭ unu kandidato por la konkurso. Se landa asocio deziras ricevi informon pri la nombro de kandidatoj el sia lando, oni skribu al ker-ekzamenoj@edukado.net.
Individuoj estas kuraĝigataj kontakti siajn landajn asociojn por informi pri konkursanteco. Individuoj el landoj sen landa asocio estas aparte kuraĝigataj partopreni por reprezenti sian landon. Individuoj aŭ landaj asocioj, kiuj volas partopreni, sed frontas iun financan baron, bv kontakti al ker-ekzamenoj@edukado.net por prezenti sian situacion – kiun UEA analizos kun la celo trovi solvon por garantii la partoprenojn.

Donaci por la konkurso:
Donacoj por subteni eventuale nepagipovajn kandidatojn aŭ la ĝeneralan laboron de la KER-ekzamenoj bonvenas al la Konto Eduko de UEA: uea.org/alighoj/donacoj/eduko. Por referenco: kotizo de kompleta ekzameno por la C2-nivelo kostas inter 70 EUR kaj 130 EUR. UEA antaŭdankas ĉiujn kaj ĉiomajn donacojn al la Konto Eduko – donacintoj aperos en la oficiala informilo de la revuo Esperanto.

Informoj pri la C2-nivela ekzameno kaj senpagaj provtestoj:
Pri la konsisto kaj postuloj de la C2-nivela ekzameno eblas legi informojn ĉi tie: edukado.net/ekzamenoj/ker/specimenoj/c2. Ĉiuj interesatoj povas senpage trapasi provteston pri ambaŭ partoj de la ekzameno, mendebla ĉe edukado.net/ekzamenoj/ker/provekzamenoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №122.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Konkurso “Plej bona reganto de Esperanto” appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta