PMA

Kastelo Greziljono invitas

kastelo

La Kulturdomo de Esperanto – Kastelo Greziljono organizas Esperanto-programon en somero kaj dum la aliaj francaj lernejaj ferioj. Ĝi daŭras unu aŭ plurajn semajnojn. La programo normale enhavas Esperanto-kursojn en du, tri aŭ kvar niveloj kaj aliajn aktivaĵojn: prelegoj, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmo), manatelieroj (libro-bindado, masaĝo, manlaboroj por infanoj), sporto (tabloteniso, flugpilko), ludoj (societa tabloludo, ŝako, glob-ludo Boule de fort, turismaj vojaĝoj (urbo Baugé kaj ĝia regiono, reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro) ktp.

La franca esperantista kastelo Greziljono invitas al siaj kursoj en 2025:

2025-apr-18/27: PRINTEMPAS, intensivaj kursoj por ekzamenoj kun kvar famaj instruistoj: http://gresillon.org/p

2025-jun-30/jul-10: Maratona Esperanto-kurso kun tri instruistoj, ankaŭ por blinduloj, kun Internacia Esperanto-Konferenco: http://gresillon.org/m

2025-aŭg-24/29: Verda Naturisma Semajno kun E-kursoj: http://gresillon.org/n

2025-okt-24/nov-02: AŬTUNAS, kursoj kaj FEI-ekzameno kun Renée Triolle: https://gresillon.org/au

Agendo: http://gresillon.org/a

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2025).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2025, №1 (323).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/04/francujo-22/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Kastelo Greziljono invitas appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta