Povilas Jegorovas – 70-jara
Antaŭ 70 jaroj, la 11an de marto 1955 en litova kamparana familio naskiĝis Povilas Jegorovas, unu el la plej aktivaj esperantistoj en la mondo. Dum 1973-78 li studis en la jura fakultato de la Vilna Universitato kaj diplomiĝis kun laŭdo en 1978 per la tezo “Internacia jura statuso de la Universala Esperanto-Asocio” kaj eklaboris en Kaŭno kiel advokato. Li lernis Esperanton en 1970 kaj dum pli ol kvindek jaroj plenumis kaj plenumas multajn movadajn taskojn, interalie:
En Litovia SSR kaj Litovio: prezidanto de la junulara Esperanto-klubo Juneco (Vilno, 1974-76), vicprezidanto de Litovia filio de ASE (1979-88), vicprezidanto de Litova Esperanto Asocio (LEA, 1988-93); ekde 1993 ĝis nun prezidanto de LEA.
En Sovetunio: sekretario de Sovetia Esperantista Junulara Movado (1975-79), estrarano de ASE (1983-88).
Internacie: ĉefdelegito de UEA en Litovio (1993- ), komitatano A de UEA (1989- ), estrarano de UEA (1995-98), membro de la Elekta Komisiono de UEA (2002-05), estrarano de Esperanta Jura Asocio (1996-2002). Komitatano (1996-99) kaj estrarano (2006-10) de Fondumo Zamenhof en Bjalistoko.
Ni kore gratulas nian amikon kaj redakcianon Povilas okaze de la hodiaŭa jubileo kaj deziras al li bonan sanon, multajn serenajn vivojarojn kaj pliajn sukcesojn en por- kaj peresperanta agado!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Konciza Esperanto-biografio de Povilas Jegorovas
Povilas (en Esperanto: Paŭlo) Jegorovas lernis Esperanton en 1970 en fakultativa kurso en la mezlernejo de Molėtai kaj post la studentiĝo en la Vilna Universitato aktiviĝis en la movado. Dum 1974-90 li prizorgis presadon de preskaŭ ĉiuj samizdataj (eksterleĝaj) Esperanto-periodaĵoj (“Aktuale”, “Amikeco”, “Sezonoj” k. a.), broŝuroj kaj libroj en Sovetunio.
En 1988 li iniciatis kaj realigis restarigon de LEA, funkciinta dum 1919-40 en Litovio, kiu iĝis la unua restarigita neregistara organizaĵo en Litovia SSR. Pro liaj klopodoj LEA en 1989 iĝis aliĝinta landa asocio de UEA, kiam Litovio ankoraŭ ne estis sendependa ŝtato. Danke al li la registaro de Litovio en 1991 disponigis al LEA la iaman domon de la bopatro de Zamenhof, Sender Zilbernik en Kaŭno, strato Zamenhof 5, kie dum 30 jaroj funkciis la oficejo de LEA, Esperanto-biblioteko, kunvenejoj, kursejoj, turisma oficejo, gastoĉambroj k. a. sub la komuna titolo Litovia Esperanto-Domo.
Per sia persista agado Jegorovas atingis, ke en Vilno en 2005 okazis la 90a Universala Kongreso de Esperanto (la unua UK en postsovetia lando) kaj estis prezidanto de LKK. Krome li organizis la 1an Tutmondan Kongreson de Esperantistoj-Ĵurnalistoj (Vilno, 2008), la 65an kongreson de SAT (Kaŭno, 1992), la 4an Nitobe-Simpozion (Vilno, 2005) kaj aliajn internaciajn kaj landajn Esperanto-kongresojn kaj renkontiĝojn, inkluzive de 13 Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) en Litovio (1983, 1986, 1989, 1995, 1998, 2001, 2004, 2007, 2010, 2013, 2016, 2019, 2022) kaj nun prizorgas la organizadon de BET-59, kiu okazos la 5-13an de julio 2025 en Kaŭno.
Povilas Jegorovas aperigis pli ol 3000 artikolojn pri Esperanto en Litovia gazetaro kaj multe prelegis pri Esperanto, ofte parolis pri Esperanto en radio kaj televido. Li zorgis pri starigo de du Zamenhofaj monumentoj en Veisiejai (en 1987 kaj 1998), laŭ lia iniciato unu el la Vilnaj stratoj ekhavis la nomon Zamenhof, ekde 2017 ĝis 2025 en pli ol kvindek Litoviaj urboj estis aranĝita ekspozicio pri vivo kaj agado de L. Zamenhof. Li subvenciis plurajn movadajn projektojn en Litovio kaj invitis al diversaj urboj de Litovio spertajn Esperanto-instruistojn el Aŭstralio, Brazilo, Bulgario, Pollando, Slovakio kaj el aliaj landoj: tiujn kursojn finis pli ol du mil personoj.
Li kunordigis la verkadon, tradukadon kaj eldonadon de gravaj interlingvistikaj, esperantologiaj libroj kaj de Esperanto-lernolibroj en la litova lingvo kaj de libroj en Esperanto. Entute, danke al li dum 2000-10 en Litovio aperis pli ol 100 libroj en/pri Esperanto. Dum la lastaj 15 jaroj en Litovio estis eldonitaj sep biografiaj libroj pri L. Zamenhof. En la novaĵretejo “Mano kraštas” aperis pli ol 200 artikoloj, ĉefe pri la nunaj Litoviaj esperantistoj.
Fine de 2023 li, kiel prezidanto de LEA, subskribis kontrakton kun Universitato Vytautas la Granda (Kaŭno), laŭ kiu la universitato lanĉos instruadon de Esperanto, akceptos la bibliotekon de LEA, disponigos ejojn por bezonoj de LEA, kaj en julio 2025 BET-59 estos komuna aranĝo de la universitato kaj LEA.
Redakciano de “Horizonto de Soveta Litovio” (1979-88) kaj “Litovio hodiaŭ” (1987-88), redakciano (1991-2005) de “Litova Stelo”, restarigita en 1991 danke al liaj klopodoj, redakciano de “La Ondo de Esperanto” (2013- ). Tradukis el la litova la libron “Por la homo” de Kęstutis Trečiakauskas kaj Aloyzas Urbonas (1988). Kun Aloyzas Urbonas li verkis la libron “Esu Esperanto eilinis” (= Mi estas soldato de Esperanto, 2003).
Pro sia Esperanto-agado Jegorovas estis plurfoje dekorita, interalie, per honorfolio de Litovia Societo de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksterlando (1987), honorfolio de la ministerio pri kulturo (1999, 2005), dankfolio de Litovia parlamento (2005), dankfolio de la ministerio pri edukado kaj scienco (2005), honorinsigno de Kaŭno “Santaka” de la 3a grado (2014), dankfolio de la ministerio pri eksterlandaj aferoj (2016), honorsigno de la kulturministerio “Nešk savo šviesą ir tikėk” (Portu vian lumon kaj kredu, 2017) kiu estas la plej alta kulturministeria distingo ekde 1990 donita nur al 39 kulturagantoj, parlamenta memormedalo “Tarnaukite Lietuvai” (Servu al Litovio) pro disvastigo de volontula kulturo en Litovio (2020).
En 1993 Internacia Societo de Amikeco kaj Bona Volo (Usono) atribuis al li la honoran titolon “Internacia ambasadoro”. En 2005 li ricevis la titolon “La Esperantisto de la Jaro 2005”. Li estas laŭreato de la premio de la revuo “Spegulo” (2008) kaj de la diplomo de UEA pri elstara agado “pro la longtempa agado kiel motoro de la litova Esperanto-movado, aparte pro la lastatempa organizado de la Baltiaj Esperanto-Tagoj” (2022).
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
La supra biografia artikolo estas verkita surbaze de la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 144-146).
Fotoj de Gediminas Kartanas (supre) kaj Gražvydas Jurgelevičius
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/jegorovas/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Povilas Jegorovas – 70-jara appeared first on La Ondo de Esperanto.
