BET-59: Severija Marija Banaitytė gvidos kurson pri la litova lingvo
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek ses prezentoj. La dudek-sepa prezentato estas , juna Esperanto-aktivulino el Litovio kiu en Kaŭno gvidos kurson de la litova lingvo.
Ĉi-sube legu pli pri ŝi kaj pri ŝia kurso.
Kvankam Severija Marija Banaitytė venas de esperantista familio, ŝi lernis Esperanton antaŭ sep jaroj, en 2018. Ŝi estas unu de fondintoj de junulara esperantista asocio en Litovio (LEJO) kaj unu el la ĉefaj organizintoj de la 80a Internacia Junulara Kongreso de TEJO (Ŝventojo, 2024) kaj de pluraj aliaj eventoj kaj projektoj. Kiam Severija ne esperantumas, ŝi studas en Universitato de Vilno kaj pretiĝas iĝi instruisto de la litova lingvo.
Dum BET-59 Severija Marija Banaitytė prezentos kurson de la litova lingvo. Ŝi jene prezentas sian kontribuon:
Ĉu vi aŭdis diraĵon, ke la litova lingvo estas unu el la plej “arĥaikaj lingvoj” en Eŭropo? Venu al la kurso kaj lernu, ĉu ĝi veras; ni komparos la litovan lingvon kun aliaj lingvoj de la regiono kaj de la mondo, retrorigardos al lingva historio. Aldone dum la kurso ni fokusiĝos je la plej utilaj frazoj, kiujn la partoprenantoj de BET-59 povos uzi en la urbo, kafejoj, muzeoj kaj aliaj lokoj.
Se vi ŝatas lerni lingvojn (kiel vera esperantisto), interesiĝas pri la litova kulturo kaj volas profundigi viajn sciojn en lingvistiko, la kurso estos ĝuste por vi!
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/bet-179/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post BET-59: Severija Marija Banaitytė gvidos kurson pri la litova lingvo appeared first on La Ondo de Esperanto.