PMA

La Ondo denove estas abonebla per PayPal

Ondo

“La Ondo de Esperanto” estas sendependa internacia gazeto, kiu aperas ĉiusezone sur ĉirkaŭ 120 paĝoj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Jarfine la abonantoj de “La Ondo” ricevas senpagan literaturan suplementon.

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla por 2025. Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

La baza abontarifo (15 eŭroj) restas senŝanĝa ekde la lanĉo de la bitversio en 2007. Dum kelkaj lastaj jaroj oni povis sendi la abonpagon nur al niaj landaj perantoj kaj al nia UEA-konto. Sed ne en ĉiuj lando estas perantoj, kaj ne ĉiu abonemulo havas konton ĉe UEA.
Bona novaĵo: Oni denove povas aboni la “Ondon” per la internacia pagosistemo PayPal ĉe https://paypal.me/GGORETSKIY.
Bonvolu konsideri, ke PayPal prenas makleraĵon ĉe ĉiu pago.

Ĉiu nova abonanto por 2025 ricevos senpage ankaŭ la jarkolektojn por 2023 kaj 2024 inkluzive de la literaturaj suplementoj.

Pli detale pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.

La unua ĉi-jara “Ondo” aperos fine de marto aŭ komence de aprilo.

Ne forgesu (re)aboni!

Halina Gorecka
eldonanto de “La Ondo de Esperanto”

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/ondo-139/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La Ondo denove estas abonebla per PayPal appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta