PMA

La demonstra versio de la novjarfesta Ondo

novjarfestaLa 4an de marto 2025 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la decembra (vintra, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de “La Ondo de Esperanto”. La 49-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava 140-paĝa 322a numero de “La Ondo de Esperanto”, publikigita antaŭ pli ol du monatoj.

La demoversio de la novjarfesta “Ondo” estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-322demo.pdf.

La demoversioj de pli fruaj “Ondoj” estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”).

“La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere:
unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo;
due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la retejo kaj ankaŭ artikoloj, eseoj kaj beletraĵoj, verkitaj speciale por la almanako.

Nia novaĵretejo estas senpage legebla. Ĝi ekzistas danke al la donacoj kaj abonoj, kiujn ricevas la bitgazeto “La Ondo de Esperanto”, kiun povas legi nur la abonantoj.

“La Ondo de Esperanto” estas eldonata en Kaliningrado (Ruslando), ĝin eldonas Halina Gorecka kaj redaktas Aleksander Korĵenkov.

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla por 2025. La baza abontarifo (15 eŭroj) restas senŝanĝa dum 18 jaroj ekde la lanĉo de la bitversio en 2007.

Estas tri abonkategorioj:

1. Abonanto – 15 eŭroj
2. Amiko – 30 eŭroj
3. Patrono – 100 eŭroj

Pri la pagmanieroj legu ĉi tie: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm.
Atentu, ke nun denove eblas pagi la abonon per la internacia pagosistemo PayPal.

Vidu la liston de la donacintoj por la 2024a jaro.

La sekva, printempa/marta “Ondo” aperos fine de marto aŭ komence de aprilo 2025.

Ne forgesu (re)aboni!

La red.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/ondo-138/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post La demonstra versio de la novjarfesta Ondo appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta