PMA

Rusaj esperantistoj verkos pri milito

La landa asocio de UEA en Rusio aranĝas literaturan konkurson pri “la Granda Venko, heroismo de nia popolo”. Ankaŭ “nunaj militeventoj” povas esti prilumataj, laŭ la reguloj de la konkurso.

La 9-an de majo oni en Rusio solenos la 80-an datrevenon de la fino de la dua mondmilito. Lige kun tio Rusia Esperanto-Unio, la landa asocio de UEA, anoncis literaturan konkurson kun la titolo “Tiu Tag’ de l’ Venko”.

En la konkurso povas partopreni “ĉiuj esperantistoj de la lando”, do supozeble nur rusianoj. La konkurso laŭ la anonco okazas “omaĝe al la 80-a datreveno de la Granda Venko super faŝismo”. Tamen la tekstoj povas temi ne nur pri la dua mondmilito, sed ankaŭ pri la  nuna agresa milito de Rusio en Ukrainio:

Akceptatas: Rakontoj, eseoj, noveloj, versaĵoj, rememoroj originale verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj, laŭteme ligitaj kun la Granda Venko, heroismo de nia popolo. Ankaŭ nunaj militeventoj povas esti prilumitaj.

La plej bonaj verkoj estos publikigitaj en Cerbe kaj Kore, la literatura suplemento al Ponto, la revuo de REU. Al la aŭtoroj oni promesas libro- aŭ monpremiojn.

Iniciatinto de la projekto estas Svetlana Smetanina. Ŝi ne rajtis daŭrigi kiel ĉefdelegito de UEA en Rusio, pro kio REU proteste ĉesis pagi kotizon al UEA. Daŭra nepago de la kotizo fare de landa asocio laŭ la statuto de UEA kaŭzos perdon de la aliĝinta statuso.

Smetanina longe estis la reprezentanto de REU en la komitato de UEA, sed nun ŝia nomo ne plu aperas en la listo de la komitatanoj.  Rusia Esperanto-Asocio konsideras la okupitan teritorion de Ukrainio parto de Rusio, kaj pretas aktivi tie.

Deixe uma resposta