PMA

Miksita ĥoro “Gintaras” koncertos en BET-59

Gintaras

“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek kvar prezentoj. La dudek-kvina estas la miksita ĥoro “Gintaras”, kiu koncertos dum la solena malfermo de BET-59 en Kaŭno. Ĉi-sube legu pri ĉi tiu ĥoro.

La historio de la miksita ĥoro de Kaŭna Kultura Centro “Gintaras” (Sukceno) komenciĝis en 1936, kiam la kulturaganto Antanas Olšauskas kune kun koncertestro prof. Balys Dvarionas invitis ariĝi ok virojn kaj la saman nombron da virinoj por kunveni. Tiel naskiĝis miksa ĥoro kaj eksonis la unuaj kantoj.

Ekde 1976 la kolektivon gvidis Leokadija Januškienė. “Gintaras” plurfoje gajnis premiajn lokojn en respublikaj konkursoj: en 1985, en la konkurso dum la respublika Festo de Kantoj, “Gintaras” estis agnoskita kiel la plej bona miksita ĥoro en Litovio; en la jaro 2000 la ĥoro ricevis en la respublika konkurso “Ora Birdo” la titolon “La Plej Brila Stelo de Litovio” pro siaj meritoj al la Litova kulturo.

Ekde 2009 la ĥoron “Gintaras” gvidas Jovita Kulakauskienė. “Gintaras” reprezentas la arton de la litova ĥora muziko en eksterlandaj konkursoj kaj festivaloj, kaj aktive koncertas en litovaj urboj kaj distriktoj.

La ĥoro vizitis Germanion, Kartvelion, Bulgarion, Kubon, Francion, Aŭstrion, Kroation, Italion, Pollandon, Ĉeĥion. En ĝia repertuaro de la ĥoro multaj kantoj “a’capella” de litovaj kaj eksterlandaj komponistoj, litovaj popolkantoj, klasikaj kaj nuntempaj muzikaj verkoj el Litovio kaj aliaj landoj. La ĥoro “Gintaras” kunlaboras kun la Kaŭna Simfonia Orkestro kaj solistoj, kun kiuj ĝi prezentis multajn grandskalajn verkojn.

Laŭ iniciato de la gvidantino ekde 2014 en la Kaŭna Kultura Centro estas organizata la respublika festivalo “Atendante la Tri Reĝojn”.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/03/bet-177/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Miksita ĥoro “Gintaras” koncertos en BET-59 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta