Estu parto de la Elekta Komisiono de TEJO!
La Elekta Komisiono estas organo de TEJO, kies ekzisto kaj funkcio estas priskribita de la Reglamento pri Elekto de Estraranoj. Ĝia tasko estas kolekti kandidatiĝojn por la estraro (kaj ankaŭ mem alparoli eblajn kandidatojn), prijuĝi la kandidatojn kaj prezenti al la komitato strukturitan proponon por elekto de nova estraro.
La Elekta Komisiono laboras en sama tempodaŭro kiel la Estraro mem kaj oficos ekde sia elektiĝo ĝis la elektado de nova Estraro por la mandato 2025-2026, planita dum IJK 2025 en aŭgusto, Indonezio.
Rajtas membri en la komisiono:
- Komitatanoj de TEJO;
- Komisiitoj de TEJO;
- Eksaj estraranoj de TEJO;
- Individuaj membroj de TEJO kiuj pro speciala kompetenteco povas grave kontribui al la laboro de la komisiono.
Por kandidatiĝi, sendu mesaĝon al gxen-sek@tejo.org kaj tejo-komitato@googlegroups.com ĝis la 4a de marto 2025 kun mallonga priskribo de vi mem kaj motiviga letero. Ĉiuj formale taŭgaj kandidatoj estos aparte elektitaj de la Komitato de TEJO.
La Komitato okazigos retan voĉdonon, por kiu necesas unue kolekti kandidatiĝojn. Laŭreglamente, ekzistas suba limo (du membroj) por ke la laboro de la komisiono ekvalidu. Male, ne ekzistas supra limo. Ĉiuj kandidatoj aparte aprobitaj de unuopa voĉdono (ne komuna) de la Komitato fariĝos membroj de la Elekta Komisiono 2025. La voĉdonoj ekos samtempe por ĉiuj kandidatoj, kaj la laboro de la Elekta Komisiono komenciĝos tuj post la anonco de la rezultoj.
Fonto: https://www.tejo.org/estu-parto-de-la-elekta-komisiono-de-tejo-3/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post Estu parto de la Elekta Komisiono de TEJO! appeared first on La Ondo de Esperanto.