BET-59: Konatiĝu kun Tim Owen
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek tri prezentoj. La dudek-kvara estas Tim Owen (Britio), direktoro de Esperanto-Asocio de Britio. Ĉi-sube legu pli pri li kaj pri lia kontribuo al la programo de BET-59.
Tim Owen, tiam eble dek-jara, eksciis pri Esperanto foliumante porinfanan enciklopedion, kaj tuj opiniis la lingvon bona ideo. Ĝin li eklernis tamen unu kaj duonan jardekojn poste. Nun 46-jara, li estas direktoro de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) kaj membro de la Akademio de Esperanto. Li verkis la lernolibrojn “Complete Esperanto” kaj “Enjoy Esperanto” por prestiĝa brita eldonejo, ricevis diplomon de UEA pri elstara arta agado en 2024 pro la eldon-agado de EAB, kaj diplomiĝis samjare ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, kadre de ties Interlingvistikaj Studoj. Li plu opinias Esperanton bona ideo.
En BET-59 Tim Owen parolos pri tio, ke Esperantujo prezentiĝas plursimbole, klarigante, kiel estiĝis la konkretiĝintaj simboloj, kiujn ni nun ĉiuj konas. En dua parto li esploros, kia estu nuntempa emblemo por io rilata al Esperanto, montrante, kial la tradicia verda stelo ne vere taŭgas. Unulinie, do: Tim Owen prezentos la originon de nia simbolaro, kaj prilumos tion, kion hodiaŭulo priatentu kreante simbolon uzotan plurmaniere por sia organizaĵo.
Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/bet-176/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post BET-59: Konatiĝu kun Tim Owen appeared first on La Ondo de Esperanto.