MASI – 30-jara
Antaŭ tridek jaroj, la 24an de februaro 1995 estis fondita Esperanto-Klubo MASI. La fonda kunveno okazis en la biblioteko de la Moskva aŭtomobil-konstrua instituto (МАСИ) en ĉeesto de la rektoro, vicrektoroj, katedrestroj, ambasadoro de Hungario György Nanovfszky, moskvaj Esperanto-aktivuloj kaj studentoj-esperantistoj de MASI. Dum pluraj jaroj EK MASI (nun MEA MASI) estis la kerno de la junulara esperantista movado en Ruslando kaj aktiva partopreninto de diversaj internaciaj eventoj.
MASI plu vivas kaj daŭrigas sian agadon. La plej elstara el niaj aranĝoj restas la Moskva Lingva Festivalo, kiu pasintan decembron okazis la 18an fojon. En marto 2025 okjariĝos la internacia projekto “Esperanto-Poŝtkruciĝo”.
Ni kore invitas ĉiujn partopreni la tradician MASI-renkontiĝon APERo-18 kun la temo “30 jaroj!”, okazontan la 1-4an de majo en la apudmoskva urbo Puŝkino.
La legantoj de LOdE konas multajn aliajn MASI-aferojn kaj iniciatojn.
Ni dankas ĉiujn pro la membreco en MASI kaj kontribuoj al ĝia agado!
Ni kore gratulas la nunajn kaj iamajn MASI-membrojn okaze de la ronda dato!
Vivu bonfarte en interkomprenema senmilita mondo, estu esperantistoj, restu MASIanoj, venu al APERo por kune festi!
Irina Gonĉarova
La eldonanto kaj la redaktoro de “La Ondo de Esperanto” volonte aliĝas al la gratulado. Tiel, tiel plu!
Lеgu ankaŭ:
Irina Gonĉarova: APERo-18 celebros la 30-jariĝon de MASI
Irina Gonĉarova: La 18a Moskva lingva festivalo
Irina Gonĉarova: Esperanto-Poŝtkruciĝo – sepjara projekto
Irina Gonĉarova: MASI 20-jara. Bela juna aĝo!
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/ruslando-63/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post MASI – 30-jara appeared first on La Ondo de Esperanto.
