PMA

Elektitaj (sen baloto) 5 komitatanoj B de UEA: mandato 2025-2028

ueaĜis la 31a de januaro individuaj membroj de UEA (IM) povis kandidatiĝi por la posteno de komitatano B de UEA, mandato 2025-2028. Komitatanoj B reprezentas la IM-ojn en la Komitato, la supera organo de la Asocio. Laŭ la Statuto de UEA (art. 24) por la koncerna mandato ĝis maksimume kvin komitatanoj B povus esti elektitaj.

Laŭ la Ĝenerala Regularo (art. 8) validaj proponoj por kandidatoj konsistas je skriba preteco, biografieto kaj deklaro pri movadaj celoj de la kandidato plus skribaj subtenoj de minimume 10 IM-oj el minimume tri diversaj regnoj. Ĝis la limdato la Centra Oficejo ricevis ok proponojn, ĉiuj retpoŝte, sed nur kvin estis plene validaj, plenumantaj ĉiujn kondiĉojn. Pro tio, ke la nombro da validaj proponoj ne superis la nombron de la elektotaj komitatanoj B, voĉdonado ne devis okazi kaj ĉiuj kandidatoj estas konsiderataj kiel elektitaj, same kiel okazis en 2022, 2016, 2007 kaj 1992.

La novaj komitatanoj B estas José Antonio del Barrio el Hispanio, Marija Belošević el Kroatio, François Lo Jacomo el Francio, Wu Guojiang el Ĉinio kaj Espoir Kasati el D.R. Kongo. La nove elektitaj komitatanoj B ekoficos je la malfermo de la ordinara kunveno de la Komitato (laŭ la art. 3 de la Elekta Regularo), dum la 110a Universala Kongreso en Brno, Ĉeĥio.

UEA gratulas al la elektitoj kaj deziras al ili aktivan kontribuadon al la Komitato kaj la Asocio.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2025, №1216.

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Elektitaj (sen baloto) 5 komitatanoj B de UEA: mandato 2025-2028 appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta