PMA

BET-59: Konatiĝu kun Ite Tytgat

Tytgat“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek naŭ prezentoj. La dudeka estas Ite Tytgat (Belgio), kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj siajn kontribuojn al BET-59.

Ite Tytgat naskiĝis la 8an de aŭgusto 1957 en Ekeren, Belgio. Kiel nepino de Esperantisto de la 20aj jaroj de la pasinta jarcento, ŝi kreskis en Esperanta familio kaj edziniĝis al kataluna esperantisto, Alex Humet, kun kiu ŝi konatiĝis en unu de la pluraj aranĝoj kiujn ŝi partoprenis. Kun li ŝi formis Esperantan familion kun tri infanoj, kiuj parolas Esperanton. Ŝi loĝas en Antverpeno.

Tytgat studis biomedicinajn sciencojn en Loveno, laboris en diversaj laboratorioj en hospitalo kaj esplorinstituto dum kelkaj jaroj. Poste ŝi iĝis docento en altlernejo pri mikrobiologio, molekula biologio kaj klinika biokemio.

Nuntempe ŝi emeritas kaj ŝi klopodas ĉiujare fari prelegon en esperanto pri scienca temo por disvastigi en esperanto tiajn sciencajn temojn.

En BET-59 Ite Tytgat prelegos pri la temo “Vitaminoj, esencaj eroj en nia nutrado”.
En tiu ĉi prelego ŝi donos superrigardon pri la aro da vitaminoj kiujn oni povas akiri pere de diversaj legomoj kaj aliaj produktoj. Por bone kompreni la digestadon, ŝi mallonge parolos pri ties funkciado. Mi ne nur koncentriĝos je la vitaminoj mem sed ankaŭ je la diversaj nutraĵoj. Pri la patologioj kiuj povas ekesti pro manko de ili, ŝi parolos nur supraĵe.

Pliaj informoj pri BET-59 (kaj pri pli fruaj BEToj) estas legeblaj en nia novaĵretejo.

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/bet-172/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post BET-59: Konatiĝu kun Ite Tytgat appeared first on La Ondo de Esperanto.

Deixe uma resposta