
REU pretas aktivi en okupita teritorio
Rusia Esperantista Unio agnoskas la kontraŭleĝan anekson de ukraina teritorio kaj pretas aktivi tie, deklaras la prezidanto de REU. La temo reaktualiĝis pro rezolucio de UN pri Israelo. Osmo Buller petis reagon de la estraro de UEA pri la eventuala aktivado de la landaj asocioj de Israelo kaj Rusio en okupitaj teritorioj. UEA laŭkutime silentas.

Lastatempe la Ĝenerala Asembleo de UN lige kun la milito en Gazao aprobis plurajn rezoluciojn pri la situacio. Inter tiuj estis unu, kiu postulas, ke Israelo ĉesigu sian kontraŭleĝan ĉeeston en la okupita palestina teritorio.
Lige kun tio Osmo Buller, antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, petis la estraron de la asocio certigi, ke la landaj asocioj en Israelo kaj Rusio ne aktivas en okupitaj teritorioj.

”La starpunkto de UN signifas, ke Esperanto-Ligo de Israelo kiel landa asocio de UEA ne rajtas aktivi en la okupita teritorio. Laŭ mia scio tio ankaŭ ne okazas, sed por eviti ajnan malklarecon necesas, ke ELI liveru al UEA formalan deklaron pri la afero. Unuopajn membrojn ELI rajtas havi ankaŭ en tiu teritorio same kiel kie ajn en la mondo,” li skribis en la reta diskutejo UEA-membroj.
Similan deklaron UEA laŭ li devus peti ankaŭ de REU, la landa asocio en Rusio, por certigi ke la asocio ne aktivas en okupita teritorio de Ukrainio. Buller atentigis, ke UEA pro siaj oficialaj rilatoj kun UN devas sekvi ties politikon pri ŝtatoj kaj iliaj limoj.
”Se REU ne liveras tian deklaron, ĝia statuso kiel landa asocio de UEA devas esti frostigita kaj sekve ankaŭ ĝia reprezentiĝo en la Komitato de UEA”, li skribis.
La estraro de UEA ne komentis la aferon, sed Cvi Ŝolt, membro de ELI, afiŝis en la sama diskutejo respondon, kiun li ricevis de la estraro de ELI:
Osmo Buller konfesas, ke la deklaron de ELI li postulas nur ĉar ”… por bona ordo necesas informi UEA pri tia agado”. Kompreneble tio aplikus [tiele] al iu ajn Landa Asocio, kiu planas E-agadon en alia regiono sen organizita E-movado (kio tute diferencas de la kazo de REU, ĉar en Ukrainio ja ekzistas movado kaj eĉ LA). Osmo tamen atentigas pri tio nur nun, kaj nur pri Israelo (pro ”ekvilibro” li nun ekmemoris pri Rusio, pri kiu ekzistas UN-rezolucioj jam de preskaŭ tri jaroj). Ŝajnas ke Osmo nur celas provoke treni UEA kaj ELI en politikan disputon, kiu neniel rilatas al Esperanto.
Buller respondis, ke ELI anstataŭ respondi la demandon dubindigas liajn motivojn.
”Ke la vera afero ne estas tuŝita en la ’respondo’ de ELI, lasas spacon por suspekti, ke la prisilento havas kaŭzon”, li komentis, kaj aldonis, ke UEA nuntempe estas ”malkomforte ligita” al ambaŭ menciitaj landoj, ĉar ĝi havas estraranon el Israelo kaj ĉar la revuo estas redaktata en Rusio.
”Kiujn konsekvencojn por la enhavo de la revuo povas kaŭzi tio, ke ĝi estas redaktata en diktatura lando? Kaj kiujn konsekvencojn portas havi estraranon el Israelo? Ĉu pro tio la estraro de UEA evitas preni starpunkton pri la demando, kiun mi levis?” li demandis.

Ankaŭ en Rusio oni rimarkis la demandon de Osmo Buller. En la diskutejo Rusia Esperanto-agado la prezidanto de REU, Aleksandr Lebedev, atentigis ke la membreco de REU en UEA estas ”haltigita” fare de REU ekde la 8-a de septembro 2023.
En tiu tago la estraro de REU sendis al UEA postulon pri restarigo de Svetlana Smetanina en la postenon de ĉefdelegito de UEA por Rusio. Ĝis tio okazos, ”ajna monpagado de REU al UEA kaj kunlaboro kun UEA estas haltigata”. Laŭ Lebedev venis agnosko pri ricevo en la sama tago, sed poste nenia reago de UEA.
Libera Folio antaŭ du semajnoj demandis la prezidanton de UEA kaj la ĝeneralan direktoron de la asocio, ĉu la estraro de UEA iel traktis la aferon, kaj ĉu REU plu restas landa asocio de UEA. Nenia respondo ĝis nun venis.
La prezidanto de REU aliflanke en la rusia diskutejo konfirmis, ke REU ne agnoskas la internacie rekonitajn limojn de Ukrainio, sed male konsideras la teritoriojn kiujn Rusio milite konkeris nun apartenantaj al Rusio:
”Memkompreneble, ni agnoskas priskribitajn en rusia Konstitucio teritorion de Rusio kaj malagnoskas kontraŭantajn al rusia Konstitucio poziciojn de UN, UEA kaj ceteruloj pri tiu ĉi demando kaj pri ajnaj aliaj aferoj.”
Krome li skribis, ke REU jam havas regionan fakon en Krimeo, tamen ”bedaŭrinde, en plene dormiĝanta stato”. Estas laŭ li neniaj juraj malhelpoj por agado de REU en la okupitaj teritorioj, la problemo estas nur la nesufiĉa aktiveco de REU kiel organizo:
”Konklude, se aperos iuj ideoj pri agado de REU en novaj rusiaj regionoj kaj, plej grave, homoj, pretaj tie aktivi – tia agado estos volonte efektivigata,” la prezidanto de REU skribis.

