Memorvespero pri Zamenhof en Kaŭno

memorvespero

La 11an de novembro en Universitato Vytautas La Granda en Kaŭno okazis memorvespero dediĉita al la 165a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. La vesperon perfekte organizis Kaŭna Juda Komunumo kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA). La 200-persona salono estis plenplena.

La programon gvidis la aktoro Aleksandras Rubinovas – li komencis la vesperon per sufiĉe detala konatigo de la biografio de Zamenhof. Estis montritaj multaj lumbildoj pri Zamenhof kaj pri Esperanto. Estis aŭskultita la himno de Esperanto “La Espero”. Sekvis koncerto de Arkadijus Gotesmanas (Litovio) kaj Annette Maye (Germanio).

jegorovas

En la dua parto la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas parolis pri Ludoviko Zamenhof kaj pri la nuntempa Esperanto-movado en la mondo kaj en Litovio. La vesperon finis per ferma parolado Gercas Žakas, la prezidanto de Kaŭna Juda Komunumo. Fine por la organizantoj kaj por ĉiuj, kiuj kontribuis al la programo, en la restoracio “Vištapuodė” estis organizita festa vespermanĝo. La ĉefan meriton pri la organizo de la memorvespero havis la direktorino de Kaŭna Juda Komunumo Ieva Černevičiūtė, La vesperon financis Kaŭna urba municipo kaj Fondaĵo de Bona Volo.

Kelkajn tagojn antaŭe la urba gazeto “Kauno diena” aperigis ampleksan artikolon pri Zamenhof. En la Fejsbuka paĝo de Kaŭna Juda Komunumo kaj de Litova Esperanto-Asocio aperis bela anonco pri la kunveno kaj impona teksto pri Ludoviko Zamenhof.

La 12an de novembro simila memorvespero okazis ankaŭ en Vilno.

Povilas Jegorovas

Fotoj de Asta Nastaravčiūtė (la publiko) kaj Algimantas Smolenskas (P. Jegorovas).

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/litovio-78/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Memorvespero pri Zamenhof en Kaŭno appeared first on La Ondo de Esperanto.

Memorvespero pri Zamenhof en Kaŭno

Deixe um comentário

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *

Rolar para o topo