La 15an de novembro 2024 forpasis
István Nemere (1944-2024)
elstara hungara verkisto kaj esperantisto (ekde 1962), poligloto, nefumanto kaj nedrinkanto; aŭtoro de ĉirkaŭ 800 libroj, inkluzive de pli ol dudek libroj en Esperanto (parte reverkitaj el la hungara); kunfondinto (1991) kaj prezidanto (1991-99, 2002-04) de Esperanta PEN-Centro; laŭreato de la diplomo de UEA pri Elstara arta agado (2020); kvar liaj libroj ricevis la premion “La Verko de la Jaro”: La blinda birdo (1983), La monto (1985), La alta akvo (1986), Krias la silento (2002); Esperanta traduko de lia fundamenta trivoluma verko Historio de Hungario. Kroniko de 989 jaroj aperis en 2018-19.
La 8an de novembro li festis sian 80-jariĝon; post la festo li veturis al aŭtografado de siaj libroj, sed dumvoje perdis la konscion, stirante sian aŭton; malgraŭ la penado de kuracistoj, ili ne sukcesis savi la vivon de la plej fekunda el ĉiuj nuntempaj verkistoj.
Ni funebras okaze de la forpaso de nia delonga amiko, kun kiu ni laste renkontiĝis somere 2018 en Budapeŝto, kaj kondolencas al lia edzino Judit, al liaj filino Kinga kaj nepino Nadia, kiuj parolas Esperanton.
Li ripozu en paco!
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Legu la intervjuon de Paweł Fischer-Kotowski kun István Nemere, kiu aperis en La Ondo de Esperanto okaze de lia 75-jariĝo https://sezonoj.ru/2020/01/nemere/
Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/nemere-2/
Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news
The post István Nemere forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.