Claude Gacond forpasis

La 17an de novembro 2024 en maljunulejo en La Chaux-de-Fonds forpasis

Gacond

Claude-Henri Gacond
(1931-2024)

franclingva svisa instruisto, socia aktivulo kaj esperantisto (de 1952); elstara instruisto de Esperanto; Esperanto-parolisto ĉe Svisa Radio Internacia (1962-92); arkivisto en Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en la biblioteko de La Chaux-de-Fonds, kiun li iniciatis en 1954; iniciatinto (1968) kaj la unua direktoro (1969-91) de Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds; prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (SES, 1987-93), redaktoro de ties organoj Svisa Espero (1969-73) kaj Svisa Esperanto-Societo Informas (1997-2014); aŭtoro de pluraj libroj kaj broŝuroj en la franca kaj Esperanto precipe pri instruado kaj didaktiko; honora membro de ILEI (1999), UEA (2001) kaj SES (2003); la unua laŭreato de la Esperanto-Kulturpremio de Aalen kaj FAME (1991).

Ni funebras pro la forpaso de Claude Gacond kaj kondolencas al lia edzino Andrée-Esther Giroud.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Legu pli pri Gacond en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (p. 100-101).

Ĉi tiu nekrologo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/11/gacond/

Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

The post Claude Gacond forpasis appeared first on La Ondo de Esperanto.

Claude Gacond forpasis

Deixe um comentário

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *

Rolar para o topo