TEJO turnas sin al Unesko

Antaŭ 70 jaroj en Montevideo en Urugvajo estis aprobita grava rezolucio de Unesko pri Esperanto. Sojle al la datreveno, la 10-a de decembro, TEJO publikigis Manifeston de Ŝventojo, kiu alvokas la Esperanto-movadon refortigi siajn ligojn kun Unesko. Libera Folio petis pliajn informojn de TEJO pri la afero.

La ĝenerala asembleo de Unesko kunvenas en Montevideo en 1954.
La ĝenerala asembleo de Unesko kunvenas en Montevideo en 1954. Foto: Unesko.

La Manifesto de Ŝventojo estis aprobita de la komitato de TEJO dum la IJK en Litovio en aŭgusto, kaj publikigita en la retejo de TEJO la 17-an de oktobro. Pri la manifesto ĉe TEJO ĉefe okupiĝis Patricio Agustín Iglesias, kiu membris en la antaŭa estraro de la asocio, do Libera Folio petis lin rakonti pri la fono de la afero.

La rezolucio de Montevideo, akceptita la 10-an de decembro 1954 de la ĝenerala konferenco de Unesko en Montevideo, estas konsiderata unu el la grandaj venkoj de la Esperanto-movado. Ĝi estis la rezulto de multjara lobia laboro de UEA, kaj precipe de Ivo Lapenna.

En 1950 granda petskribo favore al Esperanto, kun 900 000 subskriboj de individuoj kaj 500 subtenoj de organizaĵoj, estis transdonita al UN, kiu transsendis ĝin al sia kultura organizaĵo Unesko. Post intensa kampanjo de UEA, en 1954 Unesko aprobis la favoran rezolucion, kiu interalie komisiis la ĝeneralan direktoron de Unesko sekvi la evoluon en la uzado de Esperanto kaj tiucele kunlabori kun UEA.

La rezolucio estis aprobita en la Parlamenta palaco de Urugvajo. Urugvaja Esperanto-Societo planas konferencon omaĝe al la rezolucio en la sama ejo en la 70-a datreveno, la 10-a de decembro 2024. Pri la organizado kunlaboras aliaj amerikaj esperantistaj organizaĵoj, UEA, ILEI kaj TEJO.

Patricio Agustín Iglesias.

Flanke de TEJO la ĉefa respondeculo pri la aranĝo estas Patricio Agustín Iglesias.

– La konferenco de Montevideo estu kerna ŝtupo je la plifortigo de la rilatoj de Esperantujo kun Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj. Aparte motivigas nin la fakto, ke tiel ni reliefigas la forgesitan rolon de Ameriko je la historio de Esperanto. Dum veras, ke la laboro de Ivo Lapenna estis tre grava, ne estas tiom konataj la streboj de la urugvajaj esperantistoj, kiuj kunlabore kun UEA starigis profesian ekspozicion pri Esperanto kaj de la meksika delegitaro, kiu estis tre impresita de ĝi kaj baraktis por ke la Rezolucio estu aprobita, li rakontas.

La celo de la Manifesto de Ŝventojo laŭ li estas reliefigi la gravecon de la rezolucio de 1954, kaj uzi la ŝancon por fortigi la rilaton de TEJO kun Unesko.

– Nuntempe TEJO ne posedas memstaran ligon al Unesko, do ajna formala reprezentado devas esti enkadrigita per la jam ekzistantaj konsultaj rilatoj de UEA. Do longdaŭra celo estas, ke ankaŭ TEJO atingu konsultajn rilatojn. Tio ja estas defia kaj signifos plurajn jarojn da demarŝoj, sed tiel oni malfermos la pordojn por ke junaj esperantistoj de la tuta mondo ĝuu pli da ebloj je la kampo de eksteraj rilatoj, kies plejpartego da oportunoj estas nuntempe rezervitaj al tiuj kiuj loĝas en Eŭropo.

Libera Folio: La enhavo ne ŝajnas rekte rilati al la agado de TEJO, ĉu ne estus pli nature ke tia manifesto venu de UEA?

– Ĝi estis verkita unue de diversaj funkciuloj de TEJO, ILEI kaj UEA, kiuj estas aktivaj en la laborgrupo de la Montevidea konferenco, kaj poste transdonita al la Komitato de TEJO, kiu donis al ĝi aldonajn plifajnigojn. Ĝi neniel estas ekskluziva propraĵo de TEJO, sed ja estas malferma al subskribado de aliaj asocioj. Dirindas, ke oni planas dum la 10-a de decembro solene legi ĝin en la Parlamenta Palaco de Urugvajo.

Lucía Montserrat Fernández Barrera.

Lucía Montserrat Fernández Barrera, estrarano de TEJO pri eksteraj rilatoj, rakontas ke TEJO konsideras la Montevidean konferencon esenca paŝo por plifortigi niajn rilatojn ne nur kun Unesko, sed ankaŭ kun aliaj organizoj, kaj esperantaj kaj neesperantaj.

– Ni kredas, ke partopreni en tiaj internaciaj agadoj estas fundamenta por plilarĝigi la videblecon de Esperanto kaj konstrui pontojn kun diversaj institucioj, organizoj kaj movadoj tutmonde. TEJO ne nur volas subteni la ekzistantajn rilatojn per UEA, sed ankaŭ celas atingi proprajn konsultajn rilatojn kun Unesko.

– Kvankam ni konscias, ke ĉi tiu celo postulos longdaŭran laboron kaj strategiajn paŝojn, ni estas pretaj dediĉi niajn klopodojn al tio. Tia atingo ne nur plivastigus la eblojn por junaj esperantistoj en eksteraj rilatoj, sed ankaŭ helpus fortigi la tutmondan movadon. Ni estas konvinkitaj, ke ĉi tiu aliro kongruas kun la strategiaj celoj de TEJO por iĝi tutmonda movado kaj por konstrui longdaŭrajn rilatojn kun organizoj, kiuj dividas niajn valorojn pri interkultura dialogo, edukado, kaj homaj rajtoj.

TEJO turnas sin al Unesko
Rolar para o topo