IJK neniel tro enuiga eĉ sen skandaloj

Dum la pasintjara IJK en Italio du komencantoj estis trafitaj de seksa ĝenado. Ĉi-jare okazis neniuj skandaloj, kaj iuj eĉ opiniis la IJK-n en Litovio enuiga. Siru Laine trovis la trankvilon agrabla. ”Foje estis plezuro nur klaĉeti kaj manĝi sunflorsemojn en la hamakejo kun amikoj el diversaj kontinentoj”, ŝi skribas en sia raporto.

En la akceptejo oni trovis poŝtkartojn kaj aliajn esperantaĵojn, informojn kaj eĉ paperon kiam ĝi mankis en la necesejoj. 

Antaŭ du semajnoj, inter la 18-a kaj la 25-a de aŭgusto, okazis la 80-a Internacia Junulara Kongreso en Šventoji, Litovio. Preskaŭ 200 partoprenantoj renkontiĝis ĉe la Balta Maro, nur kelkajn kilometrojn sude de la latva landlimo. Estis mia unua fojo en Litovio kaj mi multe antaŭĝojis partopreni la kongreson, kvankam mi ne vere sciis kion atendi post la pasintjara IJK, kiu estis tre okazoplena – en kaj bona kaj malbona senco.

La manĝaĵoj estis bongustaj, sed ne ĉiam abundaj.

Dum la unua vespero mi ne tute certis kia estos la semajno; mi tranoktis en unu el la plej bazaj, lignaj dometoj, kiuj estis ĉarmaj. Tamen, la necesejoj estis en apartaj konstruaĵoj. Ili estis sufiĉe for de la dometoj, kaj tie min salutis nur truoj en la planko kaj kelkdekoj da araneoj.

Poste, iom nervoze kaj sufiĉe malsate post la 18-hora vojaĝo, mi iris al la manĝotendo por vespermanĝi. Tie min atendis unu pasteĉeto, unu peco da pano, unu pomo kaj unu glaso da buljono.

Ĉiuj ŝajnis iom konfuzitaj, kaj ĉefe la sudeŭropanoj kredis ke ankoraŭ sekvos dua plado… sed ne. Bonŝance Šventoji estas plena je superbazaroj malfermitaj ĝis malfrue, do eblis iri aĉeti ion kroman.

Nu, mi ne dormis dum la antaŭa nokto, ĉar mi ekvojaĝis kongresejen noktomeze, kaj pro tio ĉio ŝajnis iom tro katastrofa, kvankam mi estas eksa skolto.

Sur la scenejo aperis interalie La Perdita Generacio.

Kiam alvenis la informo ke oni povas uzi la komunajn duŝojn nur inter la 8-a kaj la 20-a horoj, mi pensis ke mi duŝos min per miaj larmoj dum la tuta semajno. Plian ĥaoson kaŭzis la novaĵo pri nur senalkoholaĵoj en la trinkejo, ĉar laŭ la litovaj reguloj vendi alkoholon estas malpermesite post la 20-a.

La unua nokto tamen estis mia plej bona nokto de la tuta somero, mi eĉ ne memoras la lastan fojon kiam mi dormis tiom profunde!

Post la neinterrompitaj ok horoj de dormo kaj tri tasoj da kafo mi vidis ĉion per novaj okuloj. La duŝoj estis malmultaj, sed tiom bonaj, ke mi ne bezonis akcepti la proponon de kelkaj partoprenantoj, kiuj loĝis en la apuda hotelo kun propraj banĉambroj, uzi ilian duŝon.

Mi havis la okazon partopreni interesan manĝaĵ-projekton kadre de Erasmus+, kaj pro tio mi ne multe konsideris aliajn programerojn, sed estis pluraj interesaj, kiel kroĉetumado kaj atelieroj pri diversaj dancoj. La plaĝo estis tuj apude, do oni povis ĝui libere la freŝan akvon (ĉi-jare oni tamen ne rajtis tendumi).

La ĉefaj konstruaĵoj estis proksimaj, kaj danke al tio ni pasigis la tempon en nia esperanta bobelo, kvankam en la areo estis ankaŭ turistoj kaj aliaj feriemuloj.

La folklora ensemblo Ratilio ne nur prezentis tradiciajn instrumentojn kaj kantojn, sed ankaŭ instruis dancojn kaj ludojn.

Ni eĉ havis hamakejon, kaj ofte malfacilis trovi liberan hamakon pro ilia komforteco. La etoso en la manĝaĵ-projekto estis tre bona, kaj ni multe ĝuis lernante pri aliaj manĝokulturoj, daŭripoveco kaj diverseco, kaj eĉ kuirante tradicie kaj vegane en iomete defiaj cirkonstancoj.

La manĝaĵoj dum la kongreso estis ege bongustaj (ankaŭ la unua, konfuza vespermanĝo fakte bongustis), kaj estis bonega oportuno gustumi tipajn litovajn pladojn, kiel la cepelinojn kaj la mirindan, malvarman barĉon šaltibarščiai, kiun mi nepre faros mem hejme.

La loka kuirarto ne estis la sola kultura aspekto kiun ni pli bone ekkonis: dum unu vespero ni ĝuis fascinan repertuaron de la litova folklora ensemblo Ratilio, kiu ne nur prezentis tradiciajn instrumentojn kaj kantojn, sed ankaŭ instruis al ni plurajn dancojn kaj ludojn.

Oni ankaŭ organizis ekskursojn al historiaj kaj naturaj lokoj, kaj estis sufiĉe facile fari memstarajn ekskursojn danke al taŭgaj buskonektoj inter apudaj urbetoj.

Krom la grandega dancfesto kun Ratilio en la manĝotendo, ĉiuvespere okazis programeroj kiel koncertoj, karaokeo kaj eĉ noktomeza kaŝludo. Sur la koncerteja scenejo aperis La Perdita Generacio, Martin kaj Bertilo, Piĉismo kaj Duo Bemolo.

La plej bazaj, lignaj dometoj estis ĉarmaj, sed ne havis propran necesejon.

Ankaŭ en la gufujo okazis kelkaj koncertoj, kion mi taksis iom stranga – gufujo devus esti trankvila kaj silenta loko, kaj nun pluraj homoj trinkis siajn teojn ekstere, ĉar ili ne trovis senbruan lokon.

Kelkfoje eĉ la trinkejo estis pli trankvila ol la gufujo! Laŭdire la diskejo mojosegis ĝis frumatene, sed ĉi-jare mia komforta lito en la ligna dometo estis pli alloga. Oni fine rajtis vendi alkoholaĵojn en la trinkejo post la unua nokto, sed mi kredas ke ĉi-foje oni iomete pli trankvile drinkis kompare kun antaŭaj jaroj… aŭ simple malpli klaĉis pri noktaj aventuroj en la šventoja arbaro.

La organizantoj kaj la helpantoj faris grandegan laboron, ne nur antaŭ la kongreso, sed ankaŭ dume. En la kongresejo mem ne estis kuirejo, do la manĝaĵojn oni preparis kaj alportis de alia loko, kaj la vazaron la helpantoj lavis surloke, ofte en plastaj ujoj ekstere.

En la akceptejo oni trovis poŝtkartojn kaj aliajn esperantaĵojn, informojn kaj eĉ paperon kiam ĝi mankis en la necesejoj. Mi persone sentis ke la organizantoj ĉiam pretis por ĉio kaj estis afablaj kvankam tutcerte mankis al ili multe da dormo.

Profundaj studoj en hamako.

Kelkaj partoprenantoj plendis ke la kongreso estas iomete pli enuiga ol kutime, sed laŭ mi tio ne nepre devas esti malbona afero.

Estis pluraj ebloj por memstaraj ekskursoj kaj improvizitaj programeroj se oni enuis tro, sed foje estis plezuro nur klaĉeti kaj manĝi sunflorsemojn en la hamakejo kun amikoj el diversaj kontinentoj.

Mi tre ĝuis la kongreson post la spertoj de la unua vespero kolorigitaj de laceco. Postkongrese mi sentis min mense pli energiplena, kontenta kaj enamiĝinta al la litovaj kulturo kaj lingvo, kiun mi fakte nun ekstudos.

Mi kore dankas al la organizantoj kaj la helpantoj pro la neforgesebla semajno, al Karlos pro la interesa kaj pensiga manĝprojekto, al la novaj kaj malnovaj geamikoj pro la amuzaj konversacioj, kaj al Martin kaj Bertilo kiuj akceptis min sursceneje kun si. La trankvileco kaj malskandala konduto de la partoprenantoj estis bonvenaj post la pasintjara IJK; espereble la etoso same mojosos en Indonezio venontsomere!

Siru Laine

IJK neniel tro enuiga eĉ sen skandaloj
Rolar para o topo