Esperanto tra la mondo,  Ĝeneralaj Temoj,  movado

Grégoire Maertens 100-jara

La 1-an de januaro 2024 centjariĝas Grégoire Maertens, kiu estis prezidanto de UEA dum la 1980-aj jaroj. Li iĝis esperantisto en la aĝo de 16 jaroj kaj dum la nazia okupacio aktivis en nelegala agado de belgaj esperantistoj.

Lige kun la kunveno de la Estraro de UEA en marto 1986 okazis akcepto por invititaj gastoj por oficiale inaŭguri la novan alon de la Centra Oficejo. De maldekstre Grégoire Maertens (prezidanto de UEA), Osmo Buller (direktoro de la CO) kaj Marianne Vermaas (la unua direktoro de la CO en Roterdamo).

La 1-an de januaro 2024 atingas la respektindan aĝon de 100 jaroj Grégoire Maertens, multjara estrarano kaj prezidanto de UEA, honora membro de la asocio ekde 1993.

En intervjuo aperinta en la revuo Esperanto okaze de lia 80-jariĝo en januaro 2004 li rakontas, kiel li eklernis Esperanton en Bruĝo en Belgio dum la nazia okupacio:

– Stranga koincido, la eklerno de nia lingvo okazis pro la milito en 1940, kiam la lernantoj en mezgrada lernejo konstatis ke ne plu ekzistas multaj ebloj por amuziĝo. Amiko Debaets sekvis kurson ekde la komenco de septembro. Do mi sekvis kun li kurson de Flandra Ligo Esperantista, grupo Paco kaj justeco.

Post nur kelkaj monatoj li eniris la grupan estraron kiel “propagandisto”. Poste, en 1960, li estis vicprezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la Universala Kongreso en 1960. Samjare li iĝis komitatano de UEA, posteno kiun li konservis ĝis sia 80-jariĝo en 2004.

Li estis estrarano de UEA ekde 1972 ĝis 1992, kaj dum tiuj jaroj prezidanto de 1980 ĝis 1986. Dum lia prezidado estis plivastigita la domo de la Centra Oficejo en Roterdamo, kreskis la membraro kaj stabiliĝis la financoj de la asocio.

Li aktivis ankaŭ en Eŭropa Esperanto-Unio, Flandra Esperanto-Ligo kaj aliaj esperantistaj organizaĵoj. De 1972 ĝis 2015 li prezidis Institucion Hodler ’68, fonditan por finance subteni UEA kaj aliajn movadajn iniciatojn. Ekde 2013 li estas ĝia honora prezidanto.

Profesie li preskaŭ la tutan vivon laboris en la ministerio de financoj de Flandrio. En 1948 li edziĝis al Germaine Virginie Mallet (1923–2020), kun kiu li ekhavis kvin filojn. Inter liaj 20 genepoj estas la aktiva esperantisto Rakoen Maertens.

La historiisto Ulrich Lins memoras, ke li tute hazarde konatiĝis kun Grégoire Maertens jam en gimnazia aĝo:

– La impona datreveno de Grégoire Maertens instigas min rememori foran pasintecon. Estis en septembro 1959. Mi, 16-jara gimnaziano, partoprenis ekskurson de mia klaso al Flandrio, dum kiu niaj instruistoj multe penis entuziasmigi nin pri la monde famegaj flandraj pentristoj. En Bruĝo foje ni havis promenan paŭzon inter la vizito de muzeoj kaj vidindaĵoj, kaj tiam subite elparolis min du sinjoroj Esperante. Ili rimarkis mian verdan stelon.

– Ni iom babilis, almenaŭ tiom, ke fiksiĝis en mia memoro iliaj nomoj: Fernand Roose (mortis 2012) kaj Grégoire Maertens. Por mi bela travivaĵo, ĉar mi esti “novbakita” (eklernis Esperanton nur unu kaj duonan jaron antaŭe) kaj sentis min kuraĝigita.

Tiu estis lia unua vojaĝo eksterlanden, kaj Esperanto tuj utilis. Sekvis multaj vojaĝoj; Esperanto multokaze utilis, sed kutime ne necesis dependi de hazardo, li rakontas.

– Mi ofte revidis Grégoire Maertens en Universalaj Kongresoj. Tie kaj dum miaj oftaj vizitoj al Rotterdam mi povis admiri lian profundan komprenon pri financaj aferoj, ekzemple kiam de 1989 ĝis 1995 mi estis estrarano de UEA. Jam frue mi preparante la libron La danĝera lingvo eksciis, ke Maertens dum la milito ekaktivis en la nelegala agado de la Bruĝa Esperanto-grupo. Tiu portis nomon provokan por la naziaj okupaciantoj: Paco kaj Justeco.