Sem categoria

George Orwell, Rusujo … kaj Esperanto

En sia nova libro George Orwell and Russia (George Orwell kaj Rusujo) la ĵurnalistino Masha Karp esploras, kiel la fama brita verkisto evoluigis siajn opiniojn pri Sovetunio.

Antaŭ ol ŝia libro aperis, multaj homoj opiniis, ke Orwell fariĝis kontraŭulo de la reĝimo de Stalino pro sia sperto dum la hispana civila milito. Sed Karp malkovris, ke Orwell komencis kritiki la sovetan ŝtaton eĉ pli frue. Kaj lia kritiko rezultis el diskutoj, kiujn li havis kun esperantistoj.

Orwell mem skribis, ke liaj opinioj pri Sovetunio estis formitaj antaŭ ol li iris al Hispanujo por batali kontraŭ la faŝistoj en la civila milito. “Mi neniam ŝanĝis mian bazan sintenon rilate al la soveta reĝimo, de kiam mi unue komencis atenti pri ĝi en la 1920-aj jaroj,” li skribis.

En la unua ĉapitro de sia libro Karp priskribas la renkontiĝojn de Orwell kun Eugène Lanti kaj aliaj esperantistoj en Parizo fine de la dudekaj jaroj. Orwell translokiĝis al la franca ĉefurbo en aprilo 1928 por loĝi kun sia onklino, Nellie Limouzin, kiu estis esperantisto kaj membro de SAT (Sen-nacieca Asocio Tutmonda). Tiutempe ŝi kunvivis kun Lanti, la fondinto de SAT.

“Estis Lanti, kiu unue plantis en la menso de la junulo la semojn de dubo pri la sukceso de la Rusa Revolucio,” skribis Karp. “Lanti estis unu el la tre malmultaj homoj en la okcidenta maldekstra movado, kiu fine de la 1920-aj jaroj estis plene konscia pri ĝiaj katastrofaj sekvoj.”

Ankaŭ la ĉeĥ-aŭstra marksisto Karl Kautsky, la usona anarkiisto Emma Goldman kaj la brita filozofo Bertrand Russell verkis librojn dum la 1920-aj jaroj, kiuj kritikis la novan reĝimon en Rusujo.

Antaŭ 1935, Lanti disiĝis de la komunistoj kaj skribis ke “tio, kio regas en Sovetunio, estas RUĜA FAŜISMO”.

Post sia reveno al Londono, Orwell laboris en librovendejo de la familio Westrope kaj loĝis en ilia domo. La edzino, Myfanwy Westrope, estis esperantisto, kaj same kiel Lanti ŝi estis maldekstra kritikanto de la soveta reĝimo. Ŝi estis la dua esperantisto, kiu influis la pensadon de Orwell pri la stalinisma reĝimo.

Orwell ne ŝatis Lanti persone, kaj havis tutvivan malŝaton pri Esperanto. Sed ne povas esti dubo, ke la maldekstra kontraŭstalinismo, kiu markis liajn postajn verkojn – de Omaĝo al Katalunujo ĝis Besto-bieno kaj Mil naŭcent okdek kvar – rezultis el la diskutoj, kiujn li havis kun Lanti, Westrope kaj aliaj esperantistoj fine de la 1920-aj jaroj kaj dum la fruaj 1930-aj jaroj.

Eric Lee