UEA antaŭvidas plian ŝrumpon de kotizoj
La membraro de UEA kresketas, sed la enspezoj de kotizoj ŝrumpas. La malkresko plej evidentas en la kategorio membroj-abonantoj. Laŭ la buĝeta propono por 2024 la domo en Roterdamo ne estos vendita venontjare kaj nenio ŝanĝiĝos pri la libroservo. La salajraj kostoj altiĝos kaj UEA havos deficiton.

La membraro de UEA daŭre kreskas. Tion raportis la ĝenerala direktoro de UEA, Martin Schäffer, en la programero ”UEA respondas” dum la ĵusa Virtuala Kongreso:
– Ni ŝanĝis la membrosistemon al ”membro baza” kaj ”membro-abonanto”. Tio verŝajne pozitive spegulis la aferon en nia membraro. Ekde 2020 la membraro ĉiujare kreskas. Ĉiujare estas konstanta kresko de ĉirkaŭ tri procentoj. TEJO unuafoje dum longa tempo superis mil membrojn. Tio estas pozitiva atingo de la reformo, kaj UEA ne plu havas deficiton.
Alia sekvo de la kotizaj reformoj de UEA estas, ke la ”konstanta kresko” de la membraro ne speguliĝas en la enspezoj de UEA. Eĉ male, ĉiujare la sumo de kotizoj konstante malkreskas. Tion montras trarigardo de la spezokontoj de UEA dum la lastaj dudek jaroj.
Ankaŭ por la venonta jaro UEA prognozas malkreskon de la kotizaj enspezoj. En 2022 la suma kvanto de la kotizoj de individuaj membroj estis proksimume 131 300 eŭroj, ĉi-jare oni buĝetis 123 900 eŭrojn kaj venontjare oni laŭ la buĝeta propono atendas enspezon de 118 200 eŭroj.
Plej klare la tendenco videblas en la evoluo de la ĉefa enspeziga membrokategorio membroj-abonantoj, la membroj kiuj pagas por la revuo Esperanto. Antaŭ dudek jaroj la suma enspezo de tiu membrokategorio estis proksimume 120 000 eŭroj, sed por la venonta jaro oni buĝetas enspezon de nur 40 000 eŭroj.
La suma inflacio en Nederlando de la jaro 2004 ĝis nun estas 53 procentoj, do en eŭroj de la jaro 2004 la buĝetita enspezo egalas al malpli ol 20 000 eŭroj, aŭ malpli ol sesono de la enspezoj antaŭ dudek jaroj.
La malkresko de la kotizaj enspezoj estas unu el la ĉefaj tendencoj, videblaj en la propono de buĝeto, kiun la estraro de UEA ĉi-jare publikigis rekorde malfrue, nur la 6-an de decembro. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer en mesaĝo al la komitato klarigis la malfruon jene:
”La unua versio de la buĝeto pretis jam en junio 2023, sed ni tute konscie ne prezentis ĝin en tiu momento. Se estas multe da tempo inter la decido kaj la komenciĝo de la spezojaro, la buĝeto kompreneble ne reprezentas la lastajn evoluojn.”
Laŭ li en antaŭaj jaroj pli facilis kunmeti buĝetproponon ”ĉar apenaŭ estis multe da diferenco de unu jaro al alia”. Nun aliflanke laŭ li malklaras interalie la evoluo de la inflacio, de eŭropaj subvencioj, dungoj kaj la situacio pri la Centra Oficejo kaj pri la projekto Akso, kiu devus doni al UEA novan retejon kaj administran sistemon.
Martin Schäffer skribis, ke li bonvenigas demandojn, sed ŝajne ĉio estas kristale klara al la komitatanoj, ĉar ĝis nun eĉ ne unu demando pri la ĉefa financa dokumento de la asocio aperis en la komitata diskutejo. Libera Folio aliflanke havas multajn demandojn, sed al tiuj Martin Schäffer preferis ne respondi:
–Mi dubas, ĉu mi bone investus mian tempon, se mi respondus? Nur, ke poste aperu tendenca artikolo, kiu iel ajn ne prezentus la aferon en bona lumo? Kiu profito estus?
La demandoj de Libera Folio temis interalie pri la elspezoj por salajroj kaj eksteraj laborfortoj, ĉar ne klaras, por kiuj eksteraj laborfortoj oni buĝetas 25 000 eŭrojn, nek kial oni ĉi-jare buĝetis tutajn 55 000 eŭrojn por eksteraj laborfortoj, dekoble pli ol oni elspezis en 2022.
Ĉiukaze supozeble ne temas pri la administrado de la nova administra sistemo Akso, se ĝi estos funkciigita. Tiu kosto kredeble troviĝas en la buĝetero ”reteja prizorgado”, kiu kreskas de 3 600 eŭroj al 12 600.

Same ni ne scias, kiuj estas la ”aliaj oficejoj”, por kiuj oni ĉi-jare buĝetis 38 000 eŭrojn kaj venontjare 31 000. Tio estas multege pli ol oni elspezis por ”aliaj oficejoj” en antaŭaj jaroj – en 2022 tiu buĝetero estis proksimume 5 240 eŭroj. Ankaŭ al tiu demando Martin Schäffer rifuzis respondi, dum prezidanto Duncan Charters kaj vicprezidanto Amri Wandel tute ne respondis al la retmesaĝo de Libera Folio.
Plia demando, kies respondon eblas nur konjekti laŭ la nudaj ciferoj de la buĝeta propono, rilatas al la sorto de la libroservo de UEA. Ĉar la buĝeto antaŭvidas similajn enspezojn kaj elspezojn kiel en 2022, la gvidantoj de UEA supozeble atendas ke nenio ŝanĝiĝos kaj la libroservon ankaŭ dum la tuto de 2024 plu prizorgos Ionel Oneț, kies emeritiĝo estis antaŭvidita por la fino de 2022.
Same nenia ŝanĝo antaŭvideblas en la Eldona Fako, kie oni samkiel dum multaj antaŭaj jaroj plu buĝetas nul eŭrojn por novaj libroj.
Ĉe la punkto ”revizorado” oni laŭ la rezulto de la jaroj en 2021 kaj 2022 elspezis precize nul eŭrojn. Tio klare montras, ke en tiuj jaroj UEA ne havis eksterajn profesiajn revizorojn, male ol asertis prezidanto Duncan Charters dum la Virtuala Kongreso. En la jaroj 2023 kaj 2024 por revizorado estas buĝetita la ronda sumo de mil eŭroj.
Libera Folio demandis al la tri menciitaj respondeculoj de UEA, ĉu la asocio efektive trovis profesian revizoron, kiu pretas labori por tiu sumo, aŭ ĉu oni nur esperas je tio. Respondon ni ne ricevis.
Cetere ne ŝajnas plene validi la aserto de Martin Schäffer, laŭ kiu ”UEA ne plu havas deficiton”. En 2021 kaj 2022 la asocio laŭ la spezokonto efektive havis malgrandan pluson, sed por la jaro 2023 oni ja buĝetis deficiton de proksimume 51 000 eŭroj, kaj por la jaro 2024 deficiton de 45 000 eŭroj.
La buĝeta propono estos pritraktita en eksterordinara reta komitata kunveno, kiu okazos en la 17-a de decembro. Laŭ la tagordo, ial nur post la decido pri la buĝeto okazos diskuto pri la aŭgusta raporto de la komisiono pri financo. Tamen grava punkto en la raporto estis la sorto de la Akso-projekto – decido, kiu influas la elspezojn de UEA dum la venonta jaro.
Cetere ĝis nun ne aperis la protokolo de la pasinta komitata kunsido, okazinta la 4-an de aŭgusto. La manko de protokolo estas rekta malobservo de la regularo de UEA, laŭ kiu la protokolo devas esti havebla plej laste unu monaton post la kunveno.
15-an de oktobro, responde al demando de komitatano, Aleks Kadar anoncis, ke li ”strebos” publikigi la protokolon antaŭ la 21-a de oktobro. Tio tamen ne okazis. Anstataŭe en la tagordo de la baldaŭa kunveno nun aperas la enigma punkto ”Protokolo de la komitatkunsidoj en Torino – informo”.