UEA strategie planas retejon kaj almanakon Por Libera FolioPostado em 28 de maio de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA La multjaraj babiloj pri nova strategia laborplano por UEA naskis unupaĝan resumon. Laŭ ĝi UEA planas interalie modernigi sian retejon kaj aperigi trijaran presitan almanakon kun la informoj, kiuj antaŭe aperis en la Jarlibro. Pretan planon oni promesas por la UK en Aruŝo, realigo okazu poste.
UEA petas pli da pacienco Por Libera FolioPostado em 21 de maio de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Libera Folio dum longa tempo petis la estraron de UEA respondi al demandoj interalie pri la reteja renovigo kaj la sorto de la libroservo. La prezidanto de UEA nun petas pli da pacienco.
Planado pri laborplano por UEA daŭras de 2017 Por Libera FolioPostado em 7 de maio de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Kion volas atingi Universala Esperanto-Asocio dum la proksimaj jaroj? Tion oni atendus legi en la strategia laborplano de la asocio – se ĝi ekzistus. En 2017 ĉesis validi la antaŭa plano, el kiu preskaŭ nenio estis realigita. De tiam daŭras babiloj pri nova plano.
UEA dancos por paco Por Libera FolioPostado em 26 de abril de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Kolekto de duminutaj filmetoj de dancoj por paco estos la celo de projekto, en kiu UEA kunlaboras kadre de Unesko. Tiel UEA sukcesos montri, ke Esperanto estas tutmonda lingvo, diras François Lo Jacomo, estrarano de UEA.
UEA aprobis deficitan buĝeton sen protokolo Por Libera FolioPostado em 19 de dezembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA La komitato de UEA en reta kunsido dum dimanĉo la 17-a de decembro aprobis buĝeton, kiu antaŭvidas deficiton de 45 000 eŭroj. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer tamen antaŭvidas, ke ne estos deficito. Protokolo de la antaŭa kunsido daŭre mankas, do ne klaras kio estis decidita tie.
UEA antaŭvidas plian ŝrumpon de kotizoj Por Libera FolioPostado em 12 de dezembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, UEA La membraro de UEA kresketas, sed la enspezoj de kotizoj ŝrumpas. La malkresko plej evidentas en la kategorio membroj-abonantoj. Laŭ la buĝeta propono por 2024 la domo en Roterdamo ne estos vendita venontjare kaj nenio ŝanĝiĝos pri la libroservo. La salajraj kostoj altiĝos kaj UEA havos deficiton.
Daŭre mankas solvo por la libroservo de UEA Por Libera FolioPostado em 5 de dezembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, UEA Granda majoritato el la membroj de UEA opinias la libroservon tre grava servo. Tamen daŭre malklaras, kio okazos pri la libroservo de UEA, kiam la domo de la Centra Oficejo estos vendita. Aliflanke la vendo de la domo prokrastiĝas. Pri tio rakontis estraranoj dum la Virtuala Kongreso.
Nenio klaras pri la retejaj planoj de UEA Por Libera FolioPostado em 4 de outubro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Kion decidis la komitato de UEA pri la reteja renovigo? Kio okazos nun? Ĉu UEA tute forlasos la administran sistemon AKSO, kiun laŭ mendo de UEA dum pluraj jaroj ellaboris TEJO? Post la publikigo de estrara raporto pri la pasintsemajna neformala kunveno de komitatanoj la afero eĉ malpli klaras ol pli frue.
Decido pri nova retejo denove prokrastita Por Libera FolioPostado em 26 de setembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, UEA La komitato de UEA konsentis denove prokrasti decidon pri la nova retejo kaj la administra sistemo Akso. La projekto de reteja renovigo daŭras ekde 2013. Dum sabata kunsido estis konsentite, ke la komitato estos informita pri progresoj en januaro 2024.
Malklaras la sorto de la libroservo de UEA Por Libera FolioPostado em 19 de setembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo, movado, UEA Jam antaŭ du jaroj la komitato de UEA decidis, ke la libroservo de la asocio estonte estos prizorgata de la organizaĵo E@I en Slovakio. Tamen ĝis nun la afero pendas, ŝajne ĉar oni ne sukcesis konsenti pri la konkretaj kondiĉoj de la transdono. Provizore la libroservon partatempe prizorgas Ionel Oneț, kiu devus emeritiĝi fine de 2022.