PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
KER: la ekzamendatoj de la jaro 2025
La unulingvaj Esperanto-ekzamenoj de UEA laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj) estas unu el la plej gravaj servoj de UEA, realigataj de sia KER-Ekzamena Centro (KER-EC), kunlabore kun la retejo Edukado.net kaj la Akademio de Esperanto. Ili ekzistas en la niveloj B1, B2, C1 kaj C2 kaj eblas ilin trapasi surloke, en specifaj okazoj, aŭ rete, laŭ antaŭe decidita kalendaro. Por la jaro 2025 estas jam du aprobitaj ekzamensesioj, en kiuj eblos ekzameniĝi kaj ĉeeste kaj rete. Krom ili unu plia ankoraŭ dependas de la interesiĝontoj. Toronto – 11a de julio La unua ekzamendato estas la 11a de julio, komence de la Dulanda Kongreso en Toronto (Kanado) kaj fine de…
-
Alex Humet gvidos perfektigan kurson en BET-59
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dudek prezentoj. La dudek-unua estas Alex Humet (Belgio), kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj sian kontribuon al BET-59. Alex Humet naskiĝis la 16an de majo 1955. Li estas kataluna esperantisto origine el Barcelono, kiu post kelkaj jaroj en Roterdamo ekde la 1980aj jaroj vivas en la distrikto Berchem de la belga urbo Antverpeno. Ekde novembro 1984 li estas edzo de la flandra esperantistino Ite Tytgat, kun kiu li…
-
Oni ĝuu tion, kion la lingvo povas ebligi: Intervjuo kun Stela Besenyei-Merger
Eszter (Stela) Besenyei-Merger (pron.: Béŝenjej-Merĵé) prelegas en KAEST-2024 (Foto: Andrzej Sochacki). Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro? Mi estis tre surprizita, ĉefe, ĉar nur unu voĉo decidis. Se iu donus sian voĉon ne al mi, sed al Tim Owen, li estus elektita. Ĉiuokaze mi konsideras min la Esperantisto de la jaro nur kun Tim Owen kaj Dorota Rodzianko, kiuj egale, se eĉ ne pli ol mi, meritis la honoron. Vi estas la lasta Esperantisto de la Jaro, ĉar la konkurso fermiĝas, sed vi estas samtempe la unua… kiu estas denaska parolanto de Esperanto! Kiel denaskaj esperantistoj diferencas de tiuj, kiuj lernis Esperanton poste?…
-
RenKEJtiĝo 2025
La Kataluna Esperanto-Junularo invitas vin al sia junulara Esperanto-aranĝo, de la 20a ĝis la 23a de februaro 2025 en Olot. RenKEJtiĝo estas la oficiala plurtaga aranĝo de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), por junaj esperantistoj kaj de Katalunio kaj de ĉie. La nomo estas vortludo kun la Esperanta vorto “renkontiĝo” kaj KEJ, la mallongigo de nia asocio. En la lastaj jaroj, post granda klopodo por plibonigi la Esperantan junulan spacon en Katalunio, la rezultoj komencis montriĝi kiel plimultiĝo de katalunaj junuloj en Esperantujo! Sekve, ni bezonis plurtagan aranĝon por interkonatiĝi kaj ĝui interesan kaj diversan programon kun aliaj junuloj en Esperanto. Tial en 2023 ni unuafoje organizis RenKEJtiĝon, kiu estis tre…
-
BET-59: Konatiĝu kun Ite Tytgat
“La Ondo de Esperanto” daŭrigas la prezentadon de artistoj, prelegantoj, instruistoj kaj aliaj personoj, kiuj kontribuos al la programo de la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-59), kiuj okazos la 5-13an de julio 2025 en la universitato Vytautas la Granda (Kaŭno, Litovio). Jam aperis dek naŭ prezentoj. La dudeka estas Ite Tytgat (Belgio), kiu ĉi-sube mem prezentas sin kaj siajn kontribuojn al BET-59. Ite Tytgat naskiĝis la 8an de aŭgusto 1957 en Ekeren, Belgio. Kiel nepino de Esperantisto de la 20aj jaroj de la pasinta jarcento, ŝi kreskis en Esperanta familio kaj edziniĝis al kataluna esperantisto, Alex Humet, kun kiu ŝi konatiĝis en unu de la pluraj aranĝoj kiujn ŝi partoprenis. Kun…
-
Subtenu la junularon de Azio kaj Oceanio, donacu al la fonduso “Partoprenu IJK-n”
TEJO alvokas al ĉiuj membroj, patronoj, subtenantoj, kaj kunlaborantoj helpi en nia eksterordinara misio: ebligi la amasan partoprenon de junaj esperantistoj el Azio, Oceanio, kaj aliaj kontinentoj en la 81a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Indonezio. La Fonduso “Partoprenu IJK-n” de TEJO ĉiun jaron helpas aktivajn junulojn kun malfacilaj ekonomiaj situacioj vojaĝi kaj ĉeesti nian kongreson, dum kiu ili partoprenas en diversaj aktivaĵoj kiuj kapabligas ilin kaj instigas ilin al plukontribuado al TEJO kaj al la movadoj en siaj landoj. Ni esperas, ke ĉi-jare, vi denove subtenos la fonduson en ĝia ĉiama misio, sed kun speciala investo en aziaj kaj oceaniaj junuloj. En la lastaj IJK-oj, azianoj kaj oceanianoj estis…
-
La estraro de TEJO eksigis la prezidanton
La estraranoj de TEJO plenumis sian ribelon kontraŭ la prezidanto kaj eksigis lin. Anstataŭ atendi voĉdonadon de la komitato, la estraro decidis reasigni la rolon de prezidanto al Lucía Fernández Barrera. Matúšov restas en la estraro, almenaŭ por nun. Lucía Fernández Barrera estas la nova prezidanto de TEJO. Ŝi transprenas la postenon de Michal Matúšov. Dum la pasinta semajno okazis vigla debato ene de TEJO pri la agado de la prezidanto Michal Matúšov (KuboF Hromoslav). Kvar estraranoj – Igor ”Ikvero” Almeida, Lucía Fernández Barrera, Adam Żyłka kaj Michael Vrazitulis – skribis komunan leteron al la komitato, petante la eksigon de Matúšov pro lia “malĝentila” kaj “malrespektema” agado. Oni kunvokis publikan…
-
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21a de februaro 2025
En 2025 ni festas la 25an Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo. Tiu speciala tago, markita de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko tuj komence de la 21a jarcento celas memorigi pri la graveco de lingvoj por persona evoluo kaj socia partopreno, kaj precipe pri la rajto komenci sian lernadon en sia denaska lingvo por povi maksimume sin realigi kaj maksimume partopreni la socion jam komence de la vivo. Reduktiĝo de lingva diverseco ofte ligiĝas al redukto de kultura diverseco kaj biodiverseco. Lingvoj portas sciojn kaj spertojn de unu generacio al alia. Lingvoj nin akompanas ĉie kaj en ĉiu ago de la vivo: en la hejmo, en edukado, en politika partopreno, en…
-
Post Title
GNOSE DO DEUS EROS Arde em fogueira antiga memória de algum corpo meu de então. Outro era o drama, mesma a intriga, mesma a entrega, outra a vermelhidão… eu mesmo era outro (outro modo de ser eu). Mesmo o tempo não era o mesmo nem era outro. Era tudo isso ao mesmo tempo, só nós dois éramos mais que você e eu, nós dois éramos os nós de então mais as possibilidades de futuros laços (desde então me amarro no teu barro e no teu éter me amarro). A fogueira de hoje oculta ardor mais forte ainda, submerso na poesia, no verso, na demência, você, minha parte sadia, ao ser…
-
Fervojistoj kongresos printempe en Slovakio
Slovakia Asocio de Fervojistoj Esperantistoj (SAFE) kaj Edukado@Interreto (E@I) invitas vin al la 76a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso, kiu okazos de la 30a de aprilo ĝis 4a de majo 2025 en Žilina, Slovakio. Žilina estas unu el la plej malnovaj slovakiaj urboj kaj la kvara plej granda urbo en Slovakio. Ĝi situas nordokcidente laŭ la plej longa slovaka rivero Váh kaj pro tio ofte nomata “perlo sur Váh”. 47 personoj el naŭ landoj jam aliĝis al la Kongreso. Legu pli en la kongresa retejo https://ifk.ikso.net/ Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2025/02/slovakio-34/ Abonu La…