PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
Beletra Almanako, 2025, №52-53
La duobla eldono de “Beletra Almanako”, la unua (kaj dua) por 2025, estas tre ampleksa: entute 315 paĝoj, se kalkuli ankaŭ la reklamajn. Anoncante ĉerpon el la romano “Farango”, oni rimarkigas: “Ŝajnas ke lastatempe Mondial aperigas romanojn de Johansson same ofte kiel numerojn de BA”. Mi ĝustigus tiele: Ŝajnas ke lastatempe Mondial aperigas numerojn de BA same (nesufiĉe) ofte kiel romanojn de Johansson. En la branĉo “Originala prozo”, krom la jam menciita romanfragmento de Sten Johansson, aperas verkoj de Cho Sung Ho, Su Fidler Cowling, Roberto Pérez-Franco (du mikronoveloj), Mikaelo Bronŝtejn (konversacioj kun la nepino), Evgenij Georgiev, Yin Jiaxin (du noveloj), Laure Patas d’Illiers. Originalan poezion kontribuis Nicola Ruggiero, Louis…
-
Ĉu unikaj infanoj aŭ unikaj kondiĉoj?
Sperto de Esperanto-instruado en lernejo-pensiono Ĉu unikaj infanoj aŭ unikaj kondiĉoj? Pri tio mi meditis, instruante Esperanton en lernejo-pensiono, situanta en la Kartvelia ĉefurbo Tbiliso. Ajnokaze, temas pri absolute unika eksperimento, kiu pruvis, ekzemple, ke eblas lerni nian lingvon dum la reklamataj 150 horoj ĝis la nivelo B1. Mi venis al la pensiono la 6an de oktobro 2025 kaj jam tiutage prezentis Esperanton al ĉiuj naŭ tieaj gelernantoj. Post mia rakonto la gvidantino demandis la infanojn, kiu el ili deziras lerni Esperanton, kaj ĉiuj respondis: “Mi”. Sed por ĉi tiu studobjekto estis elektitaj nur tri homoj – du dekjaraj knabinoj kaj unu dekunujara knabo. En ĉi tiu lernejo estas diversaĝaj…
-
INGÊNUIDADE DIGITAL – CIFERECA NAIVECO
INGENUIDADE DIGITAL No Ano da Graça de 1949 nasci analógico mas, para minha desgraça me querem digital minha crise de identidade vem e-digital fulano de tal já meio atônito constato sem enleio meu correio eletrônico se chama imeio do original e-mail antiga a CNH botou pra quebrar virou e-CNH e nesse imbróglio eu que nasci analógico me vejo analfabeto digital sigo trôpego bêbedo no piscar digital do meu percurso analógico ilógico quase tetraplégico ser analógico já não conta criptografado de ponta a ponta por mais que erre ao apontar a câmera num código-QR CIFERECA NAIVECO En la Ano Domine 1949 naskiĝis mi analogia sed, malfeliĉe oni min volas cifereca mia…
-
Jubileoj kaj memordatoj en februaro 2026
4. Antaŭ 130 jaroj naskiĝis Henry William Holmes (Hoŭmz, 1896-1927-1986), brita armea oficisto, framasono, spiritisto kaj esperantisto, pli konata kiel Harry Holmes; la plej longtempa prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo (1933-53), komitatano (1956-74), estrarano kaj vicprezidanto (1956-64) de UEA. Dufoje dum sia vicprezidanteco Holmes estis aganta prezidanto de UEA: ekde la morto de Giorgio Canuto ĝis la elekto de Hideo Yagi (1960-62) kaj ekde la morto de Yagi ĝis la elekto de I. Lapenna en la 49a UK (majo-aŭgusto 1964). En 1964 la komitato de UEA elektis lin Honora Prezidanto de UEA, sed post la “Hamburga Puĉo” (1974) li rezignis la honoran prezidantecon en UEA; aŭtoro de la libro “Londono…
-
UEA subtenas la iniciaton “Monto Zamenhof”
Civitana iniciato celas per reta petskribo renomi la monton Vaalserberg al Monto Zamenhof, honore al la iniciatinto de Esperanto. La monto situanta sur la tripunkto de Nederlando, Belgio kaj Germanio historie situis sur kvarpunkto pro la iama Amikejo, Neŭtrala Moresnet. La regiono estas do historie ligita al Esperanto, precipe pro la rolo de D-ro Wilhelm Molly, firmakuracisto de la zinkminejo Vieille Montagne. Esperantisto, li aktive subtenis, ke Neŭtrala Moresnet fariĝu sendependa ŝtato kun Esperanto kiel komuna lingvo. Tial UEA invitas ĉiujn simpatiantojn de internacia amikeco subskribi la petskribon kaj kontribui al ĝia diskonigo: https://www.change.org/p/rename-vaalserberg-to-monto-zamenhof-zamenhofberg-mont-zamenhof La petskribon iniciatis la artisto, poligloto kaj esperantisto Shabi Fiumei, membro de UEA, kun kiu aperos…
-
Esperanto eniros lernejojn en Lubumbaŝo
Lubumbaŝo estas la dua urbo laŭ grandeco en Demokratia Respubliko Kongo kaj centro de la regiona mineja industrio. En tiu milionurbo UEA nun planas funkciigi lernejan projekton por profundigi sian kunlaboron kun Unesko. ”Esperanto estu ne nur instruata, sed ankaŭ uzata”, rakontas Espoir Ngoma Kasati, kiu kunordigos la projekton surloke. Espoir Ngoma Kasati surloke en Lubumbaŝo respondecos pri la nova afrika lerneja projekto de UEA. Foto: T. Thielemans, CC BY 3.0, Espoir Ngoma Kasati. La komitato de UEA nun voĉdonas pri lerneja projekto en Lubumbaŝo en Demokratia Respubliko Kongo, kiu celas intensigi la kunlaboron de UEA kun Unesko. La projekton surloke prizorgos komitatano Espoir Ngoma Kasati, kiu konsentis rakonti al…
-
Fendo en la ĉielo de ĉina Esperantujo
Ĉu ĉiuj ĉinaj esperantistoj lernis malĝustan elparolon de Esperanto? Ĉu ĉinoj mem elpensis regulon, laŭ kiu la malo de ami estas mal-ami, kaj ne ma-lami? Subite kvazaŭ la ĉielo falis sur la Esperanto-instruistojn en Ĉinio, kiam la Akademio donis konsilon pri la afero, skribas Liu Xiaozhe en sia vidpunkta artikolo. En ĉinaj lernolibroj oni detale instruas, kiel elparoli ”mal-amiko” kaj similajn vortojn. La ĉina Esperanto-movado estas grava parto de la monda Esperanto-movado. Tamen lastatempe grava krizo pri lingvaj reguloj de Esperanto atakas ĉinajn esperantistojn. Imagu, ke subite vi trovas, ke eraraj estas Esperantaj lingvaj reguloj, kiujn vi ne nur mem lernis, sed ankaŭ instruis al lernantoj dum pli ol kvardek…
-
UK-111 en Graco: Pli ol sepcent aliĝintoj
Je la 1a de februaro 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 712 personoj el 55 landoj. Dum januaro aliĝis 91 personoj. La plej multaj aliĝintoj (104) estas el Germanio; dum januaro aliĝis 12 pliaj Germaniaj kongresanoj. Vidu la liston de la dek plej aliĝemaj landoj: 104 Germanio (+12) 74 Pollando (+7) 63 Francio (+15) 42 Hungario (+2) 41 Aŭstrio (+3) 30 Ĉeĥio (–) 22 Koreio (+2) 21 Brazilo (+2) 21 Italio (+2) 18 Usono (–) Entute, el ĉi tiuj dek landoj aliĝis 436 personoj (61%), kaj 276 el la cetera…
-
Ranja Zafinifotsy: la Esperantisto de la Jaro 2025
27 fojojn ekde 1998 ĝis 2024 internacia juĝkomisiono ĉiujare atribuis la honoran titolon “La Esperantisto de la Jaro”, sed la 27a atribuo estis la lasta. Tamen la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” la 25an de januaro anoncis “popolan voĉdonadon” por “La Esperantisto de la Jaro 2025” kaj funkciigis voĉdonilon kun 12 kandidatoj (fakte 13, ĉar en la listo estas du fratoj-kunaŭtoroj). La voĉdonado finiĝis la lastan minuton de la 31a de januaro. Dum ĉi tiu semajno voĉdonis entute 400 personoj, kiuj donis 611 voĉojn al unu, du aŭ tri kandidatoj. La rezulto de la voĉdonado 114 Ranja Zafinifotsy 111 Rafael Henrique Zerbetto 94 Fernando Maia Jr. 59 Aleksander Korĵenkov 46…
-
Resuma tabelo pri ĉiuj BEToj
Dum la Sovetunia periodo la Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) por la esperantistoj de USSR anstataŭis la Universalajn Kongresojn de Esperanto, kiujn sovetunianoj preskaŭ ne povis partopreni. Komence ĉi tiuj someraj renkontiĝoj nomiĝis Ĉebaltaj Esperantistaj Tendaroj (ĈET), poste Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) kaj fine Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). La plej unua ĈET okazis la 1-14an de aŭgusto 1959 en Baltezers (Latvio) kun nur 48 partoprenantoj. Ekde tiam ĈET/BET estis okazigata laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio. La plej freŝa BET-59 okazis la 5-13an de julio 2025 en Kaŭno (Litovio) kun 296 aliĝintoj, el kiuj ĉirkaŭ 250 efektive partoprenis. La aktualigita tabelo pro ĉiuj 59 BEToj, kiun kompilis kaj komentis Povilas Jegorovas, estas konsultebla en…



























