PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2024
Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Internacia Tago por Toleremo 2024. Toleremo estas nek indulgo nek indiferenteco: ĝi implicas respekton, akcepton kaj estimon de la homa diverseco. Ĝi postulas (laŭ la vortoj de la iama Ĝenerala Sekretario de UN, Ban Ki-Moon) investon je homoj, kaj plenumon de ilia plena kapablo per edukado, inkluzivo kaj novaj perspektivoj: ĝi bezonas agadon, instruadon, antaŭenigon kaj defendadon. Toleremo forte ligiĝas kun homaj rajtoj, tiel ke en toleremaj socioj, timo, malfido kaj marĝenigo estas anstataŭataj per plureco, partopreno kaj respekto pri diferencoj. Sur tiu vojo gravas ne nur komunikado sed vera dialogo, kie ĉiuj aŭskultas unu la alian. Lingvoj estas la bazo por…
-
La 18a Internacia Meditado de Ŭonbulismo
De la 1a ĝis la 4a de oktobro 2024 en la korea urbo Iksano okazis la 18a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado (IERM), kiun Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) regule organizas ekde la jaro 2006 sub la aŭspicio de la Internacia Fako de la Eklezia Administrejo de Ŭonbulismo. La religio estas fondita en 1916 de Sotesano (1891-1943). Sub la kerna vorto “bonfaro”, ĝia ĉefa doktrino kun la simbolo de unu cirklo estas la kvar bonfaroj (ĉiela-tera, gepatra, kunvivula kaj leĝa bonfaroj) kaj la kvar nepraĵoj (kreskigo de propra forto, unuaigo de saĝulo, eduko de aliula infano kaj estimo de sindonulo), kaj la tri studoj (spirita kultivo, afera-principa esploro, justaga elekto) kaj…
-
István Nemere forpasis
La 15an de novembro 2024 forpasis István Nemere (1944-2024) elstara hungara verkisto kaj esperantisto (ekde 1962), poligloto, nefumanto kaj nedrinkanto; aŭtoro de ĉirkaŭ 800 libroj, inkluzive de pli ol dudek libroj en Esperanto (parte reverkitaj el la hungara); kunfondinto (1991) kaj prezidanto (1991-99, 2002-04) de Esperanta PEN-Centro; laŭreato de la diplomo de UEA pri Elstara arta agado (2020); kvar liaj libroj ricevis la premion “La Verko de la Jaro”: La blinda birdo (1983), La monto (1985), La alta akvo (1986), Krias la silento (2002); Esperanta traduko de lia fundamenta trivoluma verko Historio de Hungario. Kroniko de 989 jaroj aperis en 2018-19. La 8an de novembro li festis sian 80-jariĝon; post…
-
TEJO-subvencio por KER-Ekzamenoj
Ĉu vi intencas partopreni ekzamenon de UEA kadre de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER)? Ĉu vi ekzameniĝos je nivelo C2? Ĉu vi estas individua membro de TEJO? Ĉu vi volas rericevi 15 € (kaze de kompleksa) aŭ 7,5 € (kaze de nur skriba aŭ nur parola ekzameno) Se vi respondis JES al ĉiuj kvar demandoj, ne hezitu kandidatiĝi por la TEJO-subvencio. Kontaktu nin ĉe edukado@tejo.org almenaŭ unu tagon antaŭ via ekzameno. Fonto: https://www.tejo.org/tejo-subvencio-por-ker-ekzamenoj/ Abonu La Ondon de Esperanto por 2025 kontraŭ nur 15 eŭroj kaj ricevu senpage la jarkolektojn por 2023 kaj 2024. Legu pli ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm La Ondo de Esperanto en Telegramo: t.me/esperanto_news The post TEJO-subvencio por KER-Ekzamenoj appeared…
-
Memorvespero pri Zamenhof en Kaŭno
La 11an de novembro en Universitato Vytautas La Granda en Kaŭno okazis memorvespero dediĉita al la 165a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof. La vesperon perfekte organizis Kaŭna Juda Komunumo kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio (LEA). La 200-persona salono estis plenplena. La programon gvidis la aktoro Aleksandras Rubinovas – li komencis la vesperon per sufiĉe detala konatigo de la biografio de Zamenhof. Estis montritaj multaj lumbildoj pri Zamenhof kaj pri Esperanto. Estis aŭskultita la himno de Esperanto “La Espero”. Sekvis koncerto de Arkadijus Gotesmanas (Litovio) kaj Annette Maye (Germanio). En la dua parto la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas parolis pri Ludoviko Zamenhof kaj pri la nuntempa Esperanto-movado en la mondo kaj en…
-
Ne nur en Finnlando aperas filmoj en Esperanto
Jam la sesan fojon okazas la Usona Bona Film-Festivalo, konkurso por filmetoj en Esperanto. Lundo estas la lasta tago dum kiu la spektantoj povas voĉdoni. Jam antaŭ la fino de la konkurso grandan sukceson havas unu el la filmoj, kiu kaptis la atenton de la uzantoj ĉe Youtube kaj ĝis nun estis spektita pli ol 40 000 fojojn. La skipo de “La Dresado de la Megero”, fotita dum la ruĝtapiŝa premiero en Atlanta en Usono, kie 12 el la 26 filmoj estis faritaj. De maldekste dekstren: Ryan Bommarito, Noah Rodden, Morgan Messina, Alekso Miller, Jeff Rick. Morgan aktoris en 3 filmoj. La aliaj reĝisoris po 1. Foto: Nico Heilbrunn. En…
-
Forpasis Claude Gacond
La 17-an de novembro, en la aĝo de 93 jaroj, forpasis la konata svisa esperantisto Claude Gacond. Li estis honora membro de UEA, iniciatinto kaj multjara ĉefa aktivulo de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en La Chaux-de-Fonds. Claude Gacond. Claude Gacond naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1931 en Neuchâtel en Svisio. Esperanton li eklernis en 1952 dum siaj pedagogiaj studoj, kune kun sia studkamarado Andrée Giroud, kiu poste iĝis lia edzino. Jam en la sekva jaro li iĝis la sekretario de Esperanto-Junularo de Svislando. Profesie li dum multaj jaroj aktivis kiel instruisto. Unu el liaj grandaj atingoj estis la kreo kaj multjara prizorgo de Centro de…
-
PMA Grupo Kunvenas en Salvadoro
Programo Mia Amiko: Granda Projekto por Esperantistiĝo en Brazilo Programo Mia Amiko (PMA) fariĝis unu el la plej gravaj projektoj por disvastigi kaj subteni la uzadon de Esperanto en Brazilo. Ĉi tiu programo ne nur inspiras centojn da homoj lerni la lingvon, sed ankaŭ kreas fortikan komunumon de lernantoj kaj volontuloj, kiuj ĉiutage kunlaboras por antaŭenigi la idealojn de Esperanto. Vasta Programaro por Ĉiuj Niveloj Unu el la ĉefaj avantaĝoj de PMA estas ĝia alirebleco kaj diverseco. La programo proponas kursojn por ĉiuj niveloj, ekde bazaj ĝis progresigaj, donante al lernantoj la ŝancon, paŝon post paŝo, majstri la lingvon. Ĉi tiuj lecionoj estas gvidataj de spertaj instruistoj kaj apogataj de…
-
Bienalo de Rio-de-Ĵanejro 2025: Okazo por Kulturo kaj Esperanto
La Bienalo de Rio-de-Ĵanejro, kiu okazos de la 13-a ĝis la 22-a de junio 2025 en Riocentro, promesas esti unu el la plej elstaraj kulturaj eventoj de la venonta jaro. Kiel unu el la plej grandaj literaturaj kaj kulturaj foiroj en Latinameriko, la bienalo ne nur kunigas verkistojn, eldonistojn kaj amantojn de libroj, sed ankaŭ servas kiel spaco por dialogo pri diversaj temoj kiel edukado, inkluzivo kaj interkultura interŝanĝo. Ĉi-jare, la evento ankaŭ kongruas kun la fakto, ke Rio-de-Ĵanejro ricevis la titolon de Monda Ĉefurbo de la Libro 2025, plialtigante ĝian gravecon kiel centro de tutmonda kultura agado. Esperanto kaj la Bienalo Dum multaj jaroj, Esperanto estis ĉeestanta en la…
-
István Nemere forpasis
Forpasis la konata verkisto István Nemere. Perdinte la konscion ĉe la stirilo de sia aŭto, li dum iom da tempo restis en malsanulejo sub profunda anestezo. István Nemere en junio 2010. Foto: Róbert Vadas CC BY-SA 3.0 La plej fekunda verkisto en Esperanto, kaj eble ankaŭ la plej multverka aŭtoro tutmonde, festis la 8-an de novembro ne nur sian 80-an naskiĝtagon, sed ankaŭ la aperon de sia 800-a libro: probable mondrekordo. Okaze de naskiĝtaga celebrado, Nemere ricevis surpriz-donacon de sia eldonisto: dum li mem kredis lanĉi sian 795-an volumon, la eldonejo fakte jam preparis kvin pliajn titolojn por atingi la impresan rekordon de 800 libroj eldonitaj. Forlasante la festan eventon…