PMA
Temoj rilataj al Programo Mia Amiko
-
Ed Borsboom forpasis
La 2an de decembro 2025 forpasis Eduard Borsboom (1936-2025) nederlanda lingvoinstruisto kaj esperantisto (ekde 1951), esploranto de la historio de Esperanto; aŭtoro de “Vivo de Lanti” (1976), “Vivo de Andreo Cseh” (2003), “Kie miozotas memor’” (2017), kompilinto de “Vortoj de Andreo Cseh” (1984); kunlaboranto de “Literatura Foiro” kaj “La Gazeto”; honora prezidanto de Internacia Esperanto-Instituto, laŭreato de la premio de OSIEK (2004). Ni funebras pro la forpaso de Ed Borsboom, kiu donis valorajn informojn dum nia laboro pri la enciklopedio “Nia diligenta kolegaro” kaj kondolencas liajn proksimulojn kaj samideanojn. Halina Gorecka Aleksander Korĵenkov Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto”. Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki…
-
Nova ĝardeno en nova platformo!
“Vojaĝo” estas bando de kvar muzikistoj el Tuluzo, en sudokcidenta Francio. Gilles Bénard (klavaroj) kaj Jean-Claude Patalano (saksofono), kiuj ludas kune ekde la mezlernejo, kreis “Vojaĝon” en 2015. La 12an de decembro 2025 “Vojaĝo” kunlabore kun la kantistino Galiss’ publikigis la albumeton “La nova ĝardeno”, kiu montras ĉiujn influojn de la grupo: triphopo, mondĵazo, ĵazo, kaj pli. Per ĉi tiu albumeto, la grupo konfirmas sian originalecon per tre personaj muzikaj kreaĵoj kaj trafaj kantotekstoj. “Vojaĝo” estas grupo dediĉita al mediprotektado kaj al la antaŭenigo de amikeco inter popoloj. Tial ĝi uzas esperanton, la egalecan lingvon, kiu donas al ĝi internacian publikon. En sia nova albumeto “La nova ĝardeno”, konsistanta el…
-
La demonstra versio de la aŭtuna Ondo
Estas enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la septembra (aŭtuna, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de “La Ondo de Esperanto”. La 47-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava 140-paĝa 325a numero de “La Ondo de Esperanto”, publikigita antaŭ pli ol du monatoj. La demoversio de la aŭtuna “Ondo” estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-325demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj “Ondoj” estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”). “La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas publikigataj la plej gravaj tekstoj el la…
-
Donac’ al VK! – kampanjo por protekti la ĉeeston de la Esperanto-muziko interrete
UEA kaj EUROKKA/Vinilkosmo unuiĝas por venki seriozan riskon: granda parto de la Esperanto-kantoj povus malaperi de la ĉefaj muzikplatformoj – sed danke al via subteno ni povos eviti tion! Pro nesufiĉa profitigo, post 13 jaroj de kunlaborado, la interreta distribuanto de Vinilkosmo decidis ne renovigi kontrakton, kiu finiĝos jam en februaro 2026. Se nenio estos farita, Esperanto-kantoj malaperos de Spotify, Deezer, YouTube Music, Apple Music kaj aliaj servoj, do severa bato por nia kulturo kaj por ĉiuj, kiuj malkovras Esperanton per muziko. Kvankam nia plej grava muzikeldonejo Vinilkosmo havas limigitajn enspezojn. EUROKKA strebas kontrakti kun alia distribuanto, sed ne eblos al ĝi sola kovri la novajn kostojn por tio. Ĉar…
-
La decembra rabato: Historio de la Esperanta literaturo
Minnaja, Carlo; Silfer, Giorgio. Historio de la Esperanta literaturo. – Represo. – La Chaux-de-Fonds: Kooperativo de Literatura Foiro. 2017. – 764 p., il. “Jen ĝi aperis – la granda literaturhistorio! Ĝia fizika aspekto estas tre alloga kun amaso da ilustraĵoj kaj plaĉa grafika aranĝo. Krom la ĉefa kronika parto ĝi havas plurajn gravajn aldonaĵojn. Pli ol mil piednotoj aperas paĝopiede, sed pli ampleksaj referencoj aperas en kvindekpaĝa apendico, kie kolektiĝas amaso da interesaj informoj. Sekvas antologia parto, bibliografio kaj indeksoj, krom de personoj ankaŭ de revuoj, de temoj kaj – tre utila – de verkoj”, – skribis Sten Johansson en sia recenzo pri “Historio de la Esperanta literaturo” de Carlo…
-
VENONTA DIMENSIO VINDOURA DIMENSÃO
VENONTA DIMENSIO Manko kaj abundo – natura abunda leĝo – sen banko, ŝuldo, kvazaŭ reĝo. Abundo, abundo, abundo, manko de ajna manko por ni kaj la tuta mondo, sen ajna lukto, reĝo. Abundo kiel leĝo abundo, abundo, abundo kaj prospero, Reĝo, reĝo! VINDOURA DIMENSÃO Escassez e abundância – natural abundância a lei – sem banco, dívida, como se rei. Abundância, abundância, abundância, escassez de qualquer escassez pra nós e todo o mundo, sem qualquer luta, rei. Abundância como lei abundância, abundância, abundância próspera de rei, direi, de rei!
-
CARTA-ABERTA: a Única Revolução MALFERMA-LETERO: la Sola Revolucio
CARTA ABERTA: a Única Revolução Querido P. P. N.: Como sabe, sou sua mestra. Pedagogia é minha profissão e às vezes sou bem severa, como tem percebido. Meu método de trabalho pode ser bem rigoroso. Não pense que é castigo, punição, algo parecido. Meu compromisso foca resultado. Quero o melhor para você. Assim, mesmo que eu pareça dura, áspera, áspera, áspera como a sua pele, tenha paciência. É para o teu bem. Paulo, você notará que suas questões emocionais, manias, características, dificuldades, dores acabarão sendo conhecidos. Com isso aprenderá muito sobre si mesmo. Não direi que será um caminho fácil. Aliás, serei franca, tem horas que poderá bater…
-
DEZEMBRO DECEMBRO
DEZEMBRO Três datas alguma mudança na lata alguma festança! Ciclo pessoal em torno do Sol: me inauguro em dezessete. Semana depois na exata aniversaria Jeshua Sananda Jesus, data planetária, dança, mudança. Em vinte e quatro mudo eu, muda o quadro, Amor e Luz Semana depois na exata novo ano, novo calendário contagem de tempo avança trinta e um: no abraço somos um! No primeiro de janeiro abraços, promessas, beijos e se quiser – um chêro! DECEMBRO Ia ŝanĝo en tri datoj subite festenoj! Persona ciklo ĉirkaŭ Suno: inaŭguriĝas mi la dek-sepan. Semajne post ezkakte naskiĝtagas Jeŝuo Sananda Jesuo, dato planeda, danco, ŝanĝo. La dudek-kvaran ŝanĝas mi, ŝanĝas ĉio, Amo-Lumo.…
-
NÃO ÂNSIA, DANÇA / NE KOR-PREMO, DANCU
ÂNSIA NÃO, DANCE Ânsia não, se lança na vida: dance com seu par Ânsia sem par em dissipar minha ignorância Menos que ânsia desejo imenso: aspergir a fragrância Transcendência do que penso ao que sinto Menos urgência menos ânsia mais constância Ela nos seduz, a inconstância, porém, destrói a Luz! NE KOR-PREMO, SED DANCU Ne kor-premo sin ĵetu en vivo: dancu kun via par’. Malpara kor-premo disigu mian ignoron Malpli ol kor-premo grandega deziro: aspergi la bon-odoron Transcendo de mia penso al mia sento Malpli da urĝo malpli da kor-premo pli da konstanteco Ĝi nin allogu: la nekonstanteco detruas…
-
TOLO / STULTULO
TOLO Que lhe adianta, ó tolo, ler sobre caridade e compaixão se não as tens no próprio consolo se isto lhe povoa o cérebro sem morar no coração? A caridade primeira é com sua tolice caridade justa com teu próprio corpo: amá-lo como o mais próximo, ou não passa de sandice, orgulho, vaidade, entendimento torto Vai, dorme, descansa o corpo agora o pede. Vai descansar teu orgulho de criança, Vai e se perdoa e ao sono cede! STULTULO Kion al vi profitas, ho stultulo, legi pri karitato kaj kompato? Ilin vi ne havas en la propra konsolo, se tio vin loĝas en cerbro, ne viakore? …






















