PMA

Temoj rilataj al Programo Mia Amiko

  • PMA

    Januara rabato: Vivo nova

    Dante Alighieri. Vivo nova / Vita nova / Tradukis el la itala Enrico Dondi. – Chapecó: Fonto, 2003. – 167 paĝoj. Sen du longtempaj deĵorantoj en la Centra Oficejo en Roterdamo, por UEA komenciĝas Vivo nova. Tiuokaze dum la tuta januaro la libroservo de UEA ofertas, kun sesona rabato, libron kun tiu titolo. Unua amromano de la itala literaturo. Historio pri de la amo de Dante al Beatrice ekde la unua renkontiĝo aĝe de naŭ jaroj ĝis ŝia morto aĝe de 25 kaj pri ŝia postmorta leviĝo al figuro de spirita transcendo al Dio. “Vivo nova” konsistas el poemoj verkitaj dum la junaĝa periodo de Dante, kun prozaj komentarioj, kiuj…

  • PMA

    Esperanto instruota en la mezlernejoj de Katalunio

    La jaro 2028 estos tre grava por la kataluna esperantismo. Danke al la kunlaboro inter Kataluna Esperanto-Junularo kaj la departemento pri Edukado de Katalunio, Esperanto povos esti elektita kiel unujara opcia fako en la katalunaj mezlernejoj. Unua provo okazos en Subirats jam dum 2027. La celoj de la iniciato estas pluraj: akirigi al la katalunaj lernantoj ĝeneralajn lingvajn konojn kaj kapablojn kiuj helpos al ili lerni aliajn lingvojn; samtempe, pritrakti kaj esplori valorojn kaj konceptojn kiel lingvan diversecon aŭ lingvan justecon. Dum 2026 kaj 2027, kunlabore kun ILEI, okazos trejnprogramoj por instrui Esperanton al preskaŭ naŭcent katalunaj mezlernejaj lingvoinstruistoj, por ke ĉio pretu en 2028. HeKo-redakcio Fonto: HeKo 899 3-A,…

  • PMA

    Jubileoj kaj memordatoj en januaro 2026

    3. Antaŭ 80 jaroj mortis Jean Borel (1868-1901-1946), svisa ĵurnalisto, eldonisto, volapukisto kaj esperantisto, dum pli ol 40 jaroj loĝinta en Berlino; kunfondinto (1902) kaj vicprezidanto (1902-03) de Svisa Esperanto-Societo, de la eldonejo Esperanto-Verlag Möller & Borel (1903; de 1912 Ader & Borel, de 1923 Ellersiek & Borel) kaj de la gazeto “Esperantistische Mitteilungen” (1904; de 1905 “Germana Esperantisto”) kiun li redaktis dum 1904-10; defonda membro de la Lingva Komitato (1905-14); aŭtoro de popularaj lerniloj, tradukinto de “Mateo Falcone. Kaj aliaj rakontoj” de P. Mérimée (1926), kiu aperis inter tridek libroj en la serio “Esperanta Biblioteko Internacia” fondita de li en 1909. • Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta…

  • PMA

    621 aliĝintoj al la kongreso en Graco

    Je la 31a de decembro 2025 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 621 personoj el 51 landoj. Dum decembro aliĝis 107 personoj. Plej multaj aliĝintoj (92) estas el Germanio. Vidu la liston de la dek plej aliĝemaj landoj: 92 Germanio 67 Pollando 48 Francio 40 Hungario 38 Aŭstrio 30 Ĉeĥio 20 Koreio 19 Brazilo 19 Italio 18 Usono Entute, el ĉi tiuj dek landoj aliĝis 391 personoj (63%), kaj 230 el la cetera mondo. Pasint-jare je la 31a de decembro 2024 al la 110a Universala Kongreso de Esperanto en Brno aliĝis…

  • PMA

    Alekso Miller, laŭreato de la Premio Maertens 2026

    La Premio Grégoire Maertens celas premii esperantistajn organizaĵojn aŭ individuojn, kiuj per siaj realigoj grave kontribuis kaj plukontribuos al la evoluigo de la Esperanto-movado. Pri la ricevantoj de la premio decidas komisiono konsistanta el eksaj prezidantoj de UEA, eventuale kun la kunlaboro de aliaj eksaj estraranoj de UEA. Malsame al aliaj movadaj premioj, la Premio Maertens metas emfazon ne nur al la jamaj atingoj, sed ankaŭ al la potencialaj estontaj kontribuoj de la premiito; simbole, oni anoncas ĝin en la unua tago de la nova jaro, kiu ankaŭ, nehazarde, estas la naskiĝtago de la nomdoninto. La Premio Grégoire Maertens por la jaro 2026 estas aljuĝita al Alekso Miller (Alexander Vaughn…

  • PMA

    IMPRUDÊNCIA MALPRUDENTO

      IMPRUDÊNCIA (Ao compositor Belchior, in memoriam) Tão ensimesmado tão ensimesmado deu por si, o caminhão. Acabou na contramão atropelado por auto não identificado. Sumiu nas asas da escuridão no pedido de socorro o mote ali a seu lado: Ano passado eu morri, mas este ano eu não morro!   O coração em festa, admitiu estar errado: A resposta mais honesta Mora na luz da alma Vem num sussurro vem calma Água descendo o morro Se aninha em qualquer fresta: Estou bem pra cachorro Ano passado eu morri, Mas este ano eu não morro!   Se a pele é palha seca Nela ponho o fumo de rolo Acendo pito vem…

  • PMA

    Jarfinaj semajnfinoj en la Esperanto-urbo

    Instruado de Esperanto estas grava tasko kaj nepra bezono ne nur por servi la jam iomete parolantojn kaj oferti al ili progreson en la uzado de Esperanto, sed ankaŭ zorgi pri komencantoj, ja sen novaj lernantoj nia movado ne povus longe ekzisti. La lingvokursoj en Esperanto-Centro Herzberg jam dum kelkaj jardekoj estas organizataj por lernemuloj en pluraj niveloj: komencantoj, komencintoj kaj partoprenantoj kun stabila lingvouzo trovas niajn ofertojn plurfoje en la jaro, ĝenerale en printempo kaj aŭtuno unu-du fojojn dum semajnfinoj, kaj kompreneble ankaŭ en somero eblas lerni la lingvon ĉe ni, sed tiam eĉ en unu aŭ du sinsekvaj semajnoj, en Somera Esperanto-Perfektigo. La 14-16an de novembro 2025 ni…

  • PMA

    Festkunveno kaj oficiala kurso en Nepalo

    Je la Zamenhofa Tago en Katmanduo kunvenis 37 esperantistoj por festi la 166an naskiĝdatrevenon de Zamenhof. Philip Pierce, Indu Devi Thapaliya, Shrijana Joshi, Nabin Lal Shrestha, L. P. Agnihotri kaj Sabita Dahal rakontis pri Esperanto kaj pri la aŭtoro de Esperanto. Sekvis unuminuta silenta paŭzo omaĝe al la esperantistoj forpasintaj dum la pasinta jaro, interalie, Renato Corsetti, Roman Dobrzyński kaj Rob Moerbeek. La prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio (NEspA), kiu poste prezentis prelegon en Esperanto kaj en la nepala lingvo. La festa kunveno finiĝis per bongusta tagmanĝo preparita de Harka, Sushila, Shanta kaj Parsuram. La tutan programon lerte kondukis la kasisto de NEspA, Dipak Shrestha. Kelkajn semajnojn pli frue komenciĝis 20-leciona…

  • PMA

    Muziko, dancoj kaj Esperanto en Angers

    Dimanĉe, la 14an de decembro 2025 okazis Zamenhof-Festo en Angers, Francio. En bonega etoso kunvenis 63 homoj por interparoli en Esperanto. La temo estis “muziko kaj dancoj”. Matene okazis du prelegoj: Unue, David Guérin prelegis pri siaj festivalaj spertoj en Esperantujo kaj pri la Roskilde-festivalo kaj ties diferenco de Esperantaj eventoj. Ĝi estas grandega, neesperanta, somera muzikfestivalo en Danlando, kun diversaj volontulaj teamoj, inter ili unu Esperanta. Kontraŭ iom da facila laboro, oni povas partopreni dum tuta semajno en tiu mirinda evento, tendumi kaj manĝi senpage. Poste, XiaoXiao prelegis pri plac-dancado, tre populara en Ĉinio nuntempe. Ŝi prezentis la aktualan situacion de plac-dancado kaj sekve, la procezon de ĝia evoluo…

  • PMA

    Esperantistoj en Ukrainio plu bezonas helpon

    Multaj esperantistoj en Ukrainio suferas pro la milito. Aparte severaj estas en la lastaj semajnoj la atakoj kontraŭ Ĥarkivo kaj Odeso, urboj kun longa movada tradicio. En Ĥarkivo manpleno da esperantistoj sukcesis kunveni por soleni la 115-an datrevenon de la unua loka Esperanto-asocio. Esperantistoj en Ĥarkivo en decembro 2025 kunvenis por rememori la fondon de loka Esperanto-asocio, kiu okazis en decembro 1910. Sidas Natali Lubenska, Svitlana Neĵalska,Volodimir Hodin. Staras O. Sokolovskij, Olena Trojnikova. Sokolovskij estas sur la foto anstataŭ Vadim Susidko, kiu ekmalsanis. Ĥarkivo en nord-orienta Ukrainio antaŭ la komenco de la milito estis la dua urbo laŭ grandeco en Ukrainio, kun 1,4 milionoj da loĝantoj. En februaro 2022 la…