Nur ses kandidatoj por la estraro de TEJO Por Libera FolioPostado em 10 de julho de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado TEJO sabate elektos novan estraron, sed la elekta komisiono agnoskas ke estas “krizo” pro manko de aktivuloj. Estas nur ses estraranaj kandidatoj – la plej malgranda kvanto dum almenaŭ dek jaroj. Por la prezidanteco kandidatas Tyron Surmon.
UEA forgesis revizoron kaj Centran Oficejon Por Libera FolioPostado em 4 de julho de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Profesia revizoro de pluraj jaroj ne kontrolis la kontojn de UEA. La komitataj reviziantoj ne povis kontroli, kiel estis aprobitaj la elspezoj de la asocio. La reteja projekto kaj la tuta Centra Oficejo forfalis el la estrara raporto.
UEA denove prokrastas la novan retejon Por Libera FolioPostado em 28 de junho de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA La 26-an de julio 2013 la komitato de UEA decidis rezervi 100 000 eŭrojn por la starigo de nova retejo. La projekto laŭ la estraro estis unu el la ĉefaj prioritatoj de la asocio. Dek jarojn poste, UEA dubas ĉu la sistemo entute estas bezonata kaj denove prokrastas ĝian lanĉon.
Esperanto estis uzata en virtuala UN-kunsido Por Libera FolioPostado em 20 de junho de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Pluraj gravuloj de Unuiĝintaj Nacioj partoprenis en reta kunveno pri multlingvismo, kiun iniciatis reprezentantoj de UEA. La kunsido estis interpretita ankaŭ al Esperanto, kaj kelkaj parolantoj mem uzis la lingvon. Tamen nenia ĝenerala subteno al la ideo aŭ uzo de Esperanto estis esprimita.
Aktivuloj klopodas savi la kursojn de Duolingo Por Libera FolioPostado em 13 de junho de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado En marto Libera Folio raportis pri la malapero de pluraj Esperanto-kursoj de Duolingo. Komence de junio aktivuloj de TEJO kaj la brazila junulara organizaĵo BEJO lanĉis peticion por savi la kursojn. En malpli ol du semajnoj ĝi kolektis pli ol 2 300 apogantojn. Sed kial tio influus komercan entreprenon, kiu volas gajni monon? Ni demandis al kelkaj el la aktivuloj.
Kial malgranda frato iĝis sibo kaj ri? Por Libera FolioPostado em 16 de maio de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, kulturo, movado Esperanto-Asocio de Britio lanĉas samtempe du versiojn de unu libro, la malutopiaĵo Little Brother, verkita de Cory Doctorow. La du tradukoj de Edmund Grimley Evans nomiĝas Malgranda frato kaj Malgranda sibo. Kion tio signifas kaj kial? Tim Owen klarigas.
La komitato de UEA havas nenion por diri Por Libera FolioPostado em 9 de maio de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Grandaj defioj staras antaŭ UEA, sed la supera organo de la asocio preskaŭ plene silentiĝis. Ajna diskuto mankas, en aprilo aperis nur manpleno da rutinaj diskonigoj en la komitata retlisto. ”Ĝi atendas, sed ne havos kialon ne aktivi post nelonge”, klarigas la prezidanto de UEA.
IJK 2024 okazos en Litovio Por Libera FolioPostado em 23 de abril de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado TEJO elektis Litovion anstataŭ Tanzanio kiel landon por la Internacia Junulara Kongreso 2024. La respondeculoj ne klarigis, kial oni ne volis kongresi en Afriko.
UEA lanĉis sian novan retejon Por Libera FolioPostado em 31 de março de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Sojle al la dekjara jubileo, UEA nun fine povas lanĉi sian novan retejon, kiu estis anoncita en 2013. Ne ĉio jam pretas, kaj la videblaj ŝanĝoj estas malpli grandaj ol multaj atendis, sed laŭ la estraro de UEA temas pri grava progreso. ”Cetere AKSO ne estas la nura reta projekto de UEA”, atentigas ĝenerala sekretario Aleks Kadar.
Mortkondamno de Billy Waldon nuligita Por Libera FolioPostado em 28 de março de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Billy Waldon (Noiĉjo Sekvojo) estas konata ĉeroka esperantisto, kiu en 1991 estis kondamnita je mortpuno interalie pro tri murdoj. Lastatempe la kasacia kortumo de Kalifornio nuligis la kondamnon kaj la tutan proceson kontraŭ li, raportas Brandon Sowers.