Eksigoj kaj demisioj en gvidorganoj de TEJO Por Libera FolioPostado em 9 de janeiro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Estrarano kaj kvar komitatanoj de TEJO perdis siajn postenojn pro neaktivado. Krome unu komitatano anoncis sian demision kaj eĉ kabeon pro seksĝenado. Nova estrarano estis baldaŭ trovita, sed la komitato de TEJO ekdiskutis, ĉu necesus estonte postuli de estraraj kandidatoj almenaŭ bazajn spertojn pri la funkciado de la asocio.
Grégoire Maertens 100-jara Por Libera FolioPostado em 1 de janeiro de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado La 1-an de januaro 2024 centjariĝas Grégoire Maertens, kiu estis prezidanto de UEA dum la 1980-aj jaroj. Li iĝis esperantisto en la aĝo de 16 jaroj kaj dum la nazia okupacio aktivis en nelegala agado de belgaj esperantistoj.
UEA aprobis deficitan buĝeton sen protokolo Por Libera FolioPostado em 19 de dezembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA La komitato de UEA en reta kunsido dum dimanĉo la 17-a de decembro aprobis buĝeton, kiu antaŭvidas deficiton de 45 000 eŭroj. Ĝenerala direktoro Martin Schäffer tamen antaŭvidas, ke ne estos deficito. Protokolo de la antaŭa kunsido daŭre mankas, do ne klaras kio estis decidita tie.
UEA rekorde malfruas pri sia buĝeto Por Libera FolioPostado em 21 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Sabate la 18-an de novembro devis okazi kunsido de la supera decidorgano de UEA, la komitato, por aprobi la buĝeton de la asocio por la venonta jaro. En pli ordaj tempoj la buĝeto estis akceptata dum la Universala Kongreso. Nun mankas eĉ propono pri buĝeto, kaj la grava kunsido estis senklarige nuligita kun kelktaga antaŭaverto.
Israelaj esperantistoj rakontis pri la milito Por Libera FolioPostado em 14 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Neniuj israelaj esperantistoj ĝis nun rekte suferis pro la milito inter Ĥamas kaj Israelo. En Gazao ŝajne mankas esperantistoj. Esperanto-Ligo en Israelo faris deklaron, laŭ kiu la nuna milito estas neevitebla ”por ebligi daŭripovan solvon kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo”.
Deklaro de ELI pri la milito en Gaza Por Libera FolioPostado em 14 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Esperanto-Ligo en Israelo (ELI) diskonigis deklaron pri la milito en Gaza. Libera Folio publikigas la tekston.
Reta kurso de Esperanto nun ankaŭ irlande Por Libera FolioPostado em 7 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Jam en 30 lingvoj ekzistas reta kurso de Esperanto, kreita surbaze de la Zagreba metodo de Zlatko Tišljar. La reta kurso estas publikigita kun libera permesilo, do ĉiuj rajtas evoluigi ĝin. Sed kial en la irlanda?
Esperantistoj subtenas ukrainajn samlingvanojn Por Libera FolioPostado em 1 de novembro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Esperantistoj kolektis milojn da eŭroj subtene al loĝantoj de Ukrainio, kiuj suferas pro la milito. Tamen la mono kolektita ĉe UEA tre malrapide atingas la bezonantojn. Pli rapide transpagis monon dana grupo, kiu gajnis monon ĉe la muzika festivalo en Roskilde.
Fragmento el la taglibro de Henri Ellenberger Por Libera FolioPostado em 24 de outubro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Henri Ellenberger. Persona taglibro. Kajero 1 (oktobro 1940 – januaro 1943), paĝoj 83-87.
Nenio klaras pri la retejaj planoj de UEA Por Libera FolioPostado em 4 de outubro de 2023Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Kion decidis la komitato de UEA pri la reteja renovigo? Kio okazos nun? Ĉu UEA tute forlasos la administran sistemon AKSO, kiun laŭ mendo de UEA dum pluraj jaroj ellaboris TEJO? Post la publikigo de estrara raporto pri la pasintsemajna neformala kunveno de komitatanoj la afero eĉ malpli klaras ol pli frue.