Vendi la domon de UEA ne estas urĝa afero Por Libera FolioPostado em 7 de agosto de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Kvindeko da kongresanoj ĉeestis, kiam estraranoj de UEA respondis al demandoj. Kritikaj demandoj malmultis. Oni eksciis interalie, ke UEA uzis ĝis 80 000 eŭrojn por certigi la partoprenon de afrikanoj en la unua afrika UK. Pri la vendo de la domo la estraro respondis, ke kaze de neceso eblus rapide forigi la libroservon de tie.
Charters monologis pri la strategio de UEA Por Libera FolioPostado em 6 de agosto de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA La Centra Oficejo laboris bone siatempe, sed ne plu estas bezonata, ĉar eblas dungi homojn kie ajn en la mondo por labori por Esperanto. Tion klarigis prezidanto Duncan Charters dum sia prelego pri la strategia direkto de UEA dum la UK en Aruŝo. Diskuto ne okazis kaj malmultaj kongresanoj interesiĝis pri la prelego.
Kaosa inaŭguro kun multaj gravuloj Por Libera FolioPostado em 5 de agosto de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA En la ĉi-jara Universala Kongreso male ol kutime ne superregas la eŭropaj partoprenantoj. Krom afrikanoj estas multaj partoprenantoj el Azio, interalie granda ĉina grupo, kiu en dimanĉo okazigis ”ĉinan tagon”. En dimanĉo kompreneble okazis ankaŭ la solena inaŭguro, kun ĉeesto de multaj gravuloj.
TEJO prokrastis elekton de nova estraro Por Libera FolioPostado em 30 de julho de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado La komitato de TEJO kuniĝis por elekti novan estraron kaj diskuti la mankon de aktiveco en la komisionoj. Sed pro procedura kialo kaj manko de tempo, oni devis prokrasti la elekton de la estraro. Fine ankaŭ la funkciado de la komisionoj ne estis diskutita.
AIS vivas plu eĉ sen San-Marino Por Libera FolioPostado em 23 de julho de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado En 2020 formale ĉesis ekzisti la Sanmarina Akademio Internacia de Sciencoj (AIS), kiel tiam raportis Libera Folio. Sed la nuligo de la jura statuso de AIS en San-Marino neniel signifis la nuligon de ĝia ekzisto aŭ agado, klarigas la multjara prezidanto de AIS, Amri Wandel.
Post monato komenciĝos la IJK en Litovio Por Libera FolioPostado em 18 de julho de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado La 80-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Šventoji (Litovio), inter la 18-a kaj la 25-a de aŭgusto. Ĝin organizas Litova Esperanta Junulara Organizo, kiu estis fondita en 2022 por daŭrigi la laboron de la malaktiviĝinta antaŭa junulara organizaĵo. Pri la kongresaj preparoj rakontas unu el la ĉefaj aktivuloj, la denaska esperantisto Jogailė Čojūtė.
Reviziantoj de UEA atendas respondojn Por Libera FolioPostado em 16 de julho de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Kio okazos pri la domo en Roterdamo? Kian planon oni havas pri la libroservo? Ĉu estas decido pri uzo de la nova administra sistemo Akso? La komitataj reviziantoj havis multajn demandojn, al kiuj la estraro de UEA ne povis tuj respondi. La estraro kaj la ĝenerala direktoro nun havas kvar monatojn por kunmeti respondojn.
Malmultas kandidatoj por la estraro de TEJO Por Libera FolioPostado em 14 de julho de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Pastintjare, la elekta komisiono avertis pri krizo pro manko de kandidatoj por la estraro de TEJO, kiam estis nur ses kandidatoj. Ĉi-jare estas nur kvin kandidatoj por kvin postenoj. Tio estas drasta malkresko kompare kun antaŭ nur du jaroj, kiam estis naŭ homoj en la estraro.
Michal Matúšov kaptas la lastan ŝancon Por Libera FolioPostado em 14 de julho de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado Michal Matúšov estas la sola kandidato por la posteno de prezidanto de TEJO dum la sekva unujara mandatperiodo. Li nun estas ĝenerala sekretario de la asocio, kaj de multaj jaroj li estas konata kiel unu el la ĉefaj aktivuloj de la esperantlingva Vikipedio. En intervjuo de Libera Folio li rakontas, ke li decidis kandidati por la posteno interalie ĉar estas lia lasta ŝanco antaŭ ol li iĝos tro aĝa.
EU-subvencio savis la financojn de UEA Por Libera FolioPostado em 9 de julho de 2024Postado em Esperanto tra la mondo, Ĝeneralaj Temoj, movado, UEA Granda administra subvencio de EU savis la financojn de UEA en la pasinta jaro. Anstataŭ planita deficito de pli ol 50 000 eŭroj la asocio en 2023 atingis plusan rezulton kaj povis krome ŝpari monon por venontaj jaroj. La ekonomia rezulto de la kongreso en Torino aliflanke estis malbona, supozeble pro la pagoj al la entrepreno kiu nun prizorgas la kongresan fakon de UEA.