-
ORGANISMO – ORGANISMO
ORGANISMO Sou organismo entre organismos quisera ser mais orgânico menos ismos Organismo que bebe água transmuta ar terra essência em fogo Quisera ser mais orgânico água terra ar sem tóxico fogo a temperar o ânimo Sou organismo e cismo pouco me abala organismo de pouca fala Quisera ser mais sano que insano menos alvo seta mais corpo menos mente inquieta Mais orgânico menos tóxico que poeta menos teorema, enfim, poema! mais amor menos doença menos pensamento: ser poeta e ser poema é que compensa! Eu Sou a Faísca Divina que…
-
DESCASCAR ESSE ABACAXI
DESCASCAR ESSE ABACAXI Estou sem sono sem sono sem sono e sem saco de fazer disso poesia estou cansado dessa saúde meia-boca fragilidade ausência de norte calmaria espera angustiante de não sei bem o quê O que estiver por vir virá sem me pedir licença e nada será de mau de mal normal o que estiver por vir O porvir não nos pertence nada pode deter o curso do que já se precipita sobre quem sensibilidade tenha então que venha o vento que ventar o que tá difícil de aguentar é essa calmaria que nos impede o navegar e navegar é preciso essa batelada sem fim de exames…
-
Antaŭ 50 jaroj forpasis Kálmán Kalocsay
Antaŭ 50 jaroj, la 27an de februaro 1976 en Budapeŝto forpasis Kálmán Kalocsay (pron: káloĉai, 1891-1976), hungara kuracisto kaj elstara esperantisto (ekde 1911), grave influinta la evoluon de la Esperantaj literaturo kaj lingvistiko per siaj verkoj. Kalocsay estas konsiderata kiel la plej grava Esperanta poeto (“Mondo kaj Koro”, 1921; “Streĉita kordo”, 1931; “Rimportretoj”, 1931; “Sekretaj sonetoj”, 1932; “Izolo”, 1939, eldonita en 1977) kaj poezia tradukanto (“Infero” de Dante, tri verkoj de Ŝekspiro, poemoj de Baudelaire, Heine, Petőfi, Madách… kaj la antologio “Tutmonda sonoro” kun liaj tradukoj el 30 lingvoj). Kálmán Kalocsay estas kunaŭtoro (kun G. Waringhien) de “Plena gramatiko de Esperanto” (1935), kiu ekde la 4a eldono aperas kiel “Plena…
-
#Kalocsay50 – 50 jaroj memore al Kálmán Kalocsay
2026 markas respektive 50 kaj 20 jarojn post la forpasoj de Kálmán Kalocsay (1891–1976) kaj William Auld (1924–2006), du el la plej influaj poetoj, tradukistoj kaj kulturaj organizantoj en la historio de Esperanto. Okaze de tiu memordatreveno Universala Esperanto-Asocio (UEA) lanĉas la iniciatojn #Kalocsay50 kaj #Auld20 por instigi la realigon de serio de kulturaj agadoj tra la jaro omaĝe al la poetoj kaj iliaj verkaroj kaj heredaĵoj. #Kalocsay50 Kalocsay estis ne nur elstara poeto, sed ankaŭ stilnormiganto kaj kunredaktoro de la revuo Literatura Mondo, kiu markis epokon en la evoluo de la Esperanta literaturo. Per siaj tradukoj de mondliteraturaj klasikuloj kaj per sia propra poezio li montris la esprimkapablon de…
-
Izolo: La februara rabato de la libroservo de UEA
Kalocsay, Kálmán. Izolo: Poemoj / Antaŭparolo de William Auld. – Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1977. – Faksimila represo. – 80 p., jaketo. La 27an de februaro 2026 estos la 50a mortodatreveno de Kálmán Kalocsay. Omaĝe al Kalocsay la libroservo de UEA dum la tuta februaro ofertas lian poemaron “Izolo” kun triona rabato sendepende de la kvanto. Ĉi tiu poemaro de Kalocsay devis aperi en 1939 kiel la sepdek-sepa eldono de “Literatura Mondo”. Ĝi estis presita en Budapeŝto, sed ne bindita kaj ne surmerkatigita pro la komenco de la Dua Mondmilito. Post la fino de la milito Reto Rossetti sukcesis ricevi de Kalocsay presfoliojn, el kiuj li kunmetis kvin ekzemplerojn de “Izolo”.…
-
UEA sponsoras la poliglotajn kunvenojn – esperantistoj ĝuas ekskluzivan rabaton
La poliglota agado estas rekonfirmita de la strategia plano de UEA – AKIRI 2025-2030 – kiel unu el la strategiaj prioritatoj kadre de la kampo Informado (celo Konsciigo). En la lastaj jaroj, kunlabore kun E@I kaj TEJO, UEA garantiis signifan ĉeeston de Esperanto en la eventoj, kiuj fariĝis la plej gravaj poliglotaj eventoj de la mondo. La Poligota Kunveno (“Polyglot Gathering”), organizata de E@I, okazadas en du versioj: rete kaj surloke. En 2026 UEA denove sponsoras la eventojn laŭ la altaj kategorioj: Ekskluziva Sponsoro por la reta kaj Ora Sponsoro por la surloka, kio donas ne nur videbligon kaj prestiĝon al Esperanto, sed ankaŭ okazojn plurmaniere prezenti nian lingvon kaj…
-
Obsedata farango
Johansson, Sten. Farango: Romano. – Novjorko: Mondial, 2025. – 305 paĝoj. Ĉu vi memoras vian unuan enamiĝon? Tiun portempan freneziĝon, kiam ĉiuj hormonoj bolas? Tio okazas al Frederik (karese: Fredde), la protagonisto de “Farango”, la nova libro de Sten Johansson. En la komenco Fredde estas dektrijara. Mi ankoraŭ kredas memori la senton kvazaŭ de elektra frapo, kiam mi ekvidis ŝin. […] Por mi ŝia figuro estis preskaŭ magia. La nigra hararo, kiu kadris rondetan vizaĝon kun delikataj kaj iomete fremdaj trajtoj, ŝia svelta figuro ne tre alta, la etaj manoj kaj piedoj, la delikataj postaĵo kaj mamoj, kiuj nur malmulte pufigis ŝiajn diverskolorajn pantalonon kaj T-ĉemizon, la glata sunbrunigita haŭto…
-
Internacia Junulara Festivalo ĉe marbordo
Internacia Junulara Festivalo (IJF), organizita de Itala Esperantista Junularo (IEJ), estas la plej grava junulara aranĝo en Italio. Ĉi-jare la festivalo kondukos nin en la sorĉan Emilio-Romanjon. La gastigonta urbo estos Ĉervjo (Cervia), marborde de la Adriatiko. Dum la paska semajno, de la 1a ĝis la 7a de aprilo 2026, ni travivos kune sep neforgeseblajn tagojn. Imagu semajnon ĉe la maro, en loko kie printempo jam promesas sunon kaj freŝan energion. Matene ni komencos per atelieroj kaj interagaj momentoj, kiuj igos vin senti vin parto de vivanta komunumo — ne nur spektanto, sed konstruilo de la sperto. Posttagmeze temas pri malkovroj: ekskursoj, kulturaj renkontoj kaj ludoj. Kaj kiam la nokto…
-
Invitu la kongreson de ILEI por la jaroj 2027 kaj 2028
Konforme al la Kongresa regularo de ILEI (www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf), la Estraro de ILEI invitas landajn sekciojn de ILEI, aŭ aliajn Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por invitanto de la 60a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2027 kaj de la 61a Kongreso de ILEI planata por la jaro 2028. Organizaj postuloj La invitanto devas disponi sufiĉajn organizajn fortojn kaj sperton por organizi la Kongreson kunlabore kun la Estraro de ILEI. La kongreso devas esti E-evento sen konkurenco de aliaj eventoj. La Kongresa Regularo de ILEI estas deviga por ILEI kaj por la kongresa invitanto. LKK laboras sub gvido…
-
730 esperantaĵoĵ en Kroata ŝtata arkivo
Kroata ŝtata arkivo transprenis de Kroata Esperanto-Ligo parton de ties arkivo, laŭ la antaŭa interkonsento la 28an de januaro 2026. La bazo de la arkivo estas libroj, kiujn la kroataj esperantistoj produktis de 1909 ĝis la verkistino Ivana Brlić-Mažuranić kaj ties “Jaša la Dalmato, vicreĝo de Guĝerato” en 2025. Temas pri ĉirkaŭ ses (librobretaj) metroj da dokumentoj, ĉefe libroj, statutoj de post 1945, gazetoj inkluzive de “El Popola Ĉinio” de 1975 ĝis 2000, stampiloj, afiŝoj. Aparte interesa estas la muzikbastono – donaco al la direktisto de la muzika orkestro de esperantistoj el 1922, kiu havis dediĉon “al nia orkestrestro – fidelaj orkestranoj” kun la aprila dato de 1922. Marijana Jukić,…























