-
Antaŭ 95 jaroj naskiĝis Baldur Ragnarsson
Antaŭ 95 jaroj, la 25an de aŭgusto 1930 naskiĝis Baldur Ragnarsson (1930-1949-2018), islanda instruisto, lerneja inspektoro kaj esperantisto; aŭtoro de sep poemaroj, inkluzive de “Ŝtupoj sen nomo” (1959), eldonita kiel la unua ero en la serio “Beletraj Kajeroj” de “Stafeto”, kiu faris lin unu el la plej gravaj poetoj en Esperanto. Baldur Ragnarsson tradukis naŭ librojn el la islanda literaturo, inkluzive de “La Edda” (Snorra-Edda, 2008) de Snorri Sturluson kaj de la ĵus (2025) eldonita romano “Sonorilo de Islando” de Halldór Laxness. Li tradukis el Esperanto en la islandan verkojn de William Auld, Jorge Camacho, Gonçalo Neves, Raymond Schwartz kaj Henri Vatré. Tradukoj de liaj Esperanto-poemoj aperis en la lingvoj…
-
Konkursa komuniko kaŭzis konfuzon
Gazetara komuniko de UEA pri du sciencaj konkursoj kaŭzis ampleksajn diskutojn kaj kritikon. Ĉu ĵuriano kaj kunordiganto de la konkursoj premiis sin mem? Laŭ Amri Wandel tamen neniam estiĝis konflikto de interesoj. Disdonado de sciencaj premioj dum la UK. Universala Esperanto-Asocio la 16-an de aŭgusto publikigis iom konfuzan gazetaran komunikon pri la rezultoj de du sciencaj konkursoj kaj pri la scienca programo de la ĵus okazinta Universala Kongreso en Ĉeĥio. La aperigon de la komuniko sekvis bruaj diskutoj en pluraj forumoj, ĉar eblis konkludi, ke organizantoj de la konkurso premiis sin mem. Laŭ la originala teksto inter la membroj de la ĵurio estis Carlo Spinola, dum la konkursojn kunordigis Amri…
-
UK-111 en Graco: La unua bulteno kaj la reta aliĝilo
La 111a Universala Kongreso de Esperanto okazos la 1-8an de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (germane: Graz). Graco estas la dua plej granda urbo de Aŭstrio. Ĝi situas meze de Eŭropo kaj estas bone atingebla: per aŭto, trajno, buso aŭ aviadile. La flughaveno de Graco situas nur 10 km for de la centro kaj estas bone ligita al ĝi per buso, fervojo, taksio. Ankaŭ de la flughaveno. Vieno veturadas rekta trajno dum ĉirjaŭ tri horoj al Graco – komforte sen trajnŝanĝo. La unua bulteno jam estas elŝutebla ĉe https://uea.org/pdf/uk2026/Unua_Bulteno_UK2026_Graz.pdf La reta aliĝilo funkcias ĉe https://uk.esperanto.net/2026/. Jam aliĝis 69 personoj el 29 landoj. Inter ili estas la aŭtomate (senkotize) aligitaj…
-
Rezolucio de la 58a kongreso de ILEI
La 58-a Internacia Kongreso de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kunveninta en Beogrado (Serbio) de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2025, dediĉis sian semajnon al la temo “Lingvolernado kaj Artefarita Intelekto”. Kadre de la kongreso okazis ankaŭ universitata ILEI-Simpozio sub la titolo “AI kaj Kulturo”. Konsiderante ke: Artefarita intelekto (AI) rapide transformas la metodojn de lingvolernado kaj instruado, kunportante novajn eblecojn kaj defiojn; Esperanto, kiel planlingvo kun logika kaj regula strukturo, havas unikajn trajtojn kiuj povas bone kongrui kun AI-iloj por lernado kaj tradukado; Estas esence esplori kiel AI povas subteni kaj plibonigi la instruadon kaj disvastigon de Esperanto, samtempe konservante la kulturajn kaj interhomajn aspektojn…
-
CHAMA TRINA / TRINO FLAMO
CHAMA TRINA Inspiro Luz, retenho Vida, exalo Amor! Inspiro oito, retenho oito, exalo oito, Sempre que d’Isso me lembrar Reluz – rebrilha a fé Oito – o infinito ao se deitar Infinito – o oito já de pé Luz, Vida, Amor – meu Altar Confio assim no que vier! Exalo Amor, retenho Vida, inspiro Luz! Inspiro e conto de um a oito, Sempre d’Isso a me lembrar Rebrilha em luz a minha fé No Infinito me deito a repousar Oito minutos comigo em comunhão Luz Divina, Vida Una, o Amor amar E Ser na Luz como ressurreição! TRINO FLAMO Mi inspiras Lumon, retenas Vivon, elspiras Amon! Mi…
-
Botanikumi en Kvinpetalo, sude de Puatiero
De pluraj jaroj esperantistoj kutimas somere staĝi en Kvinpetalo por studi botanikon. Estas plezuro restadi semajnon inter la harmoniaj ŝtonmuroj de Bouresse, proksime de ties bela romanika preĝejo kaj de la ĉefa vilaĝplaco. Alain Favre, fungologo kaj fakulo pri plantoj kaj naturmedioj, gvidis nin tra la malfacila botanika taksonomio kaj laŭ vojrandoj ĉirkaŭ la vilaĝo, laŭ la viena rivero aŭ en arbaroj, eĉ dum pasintaj staĝoj en la lokajn erikejojn (brante) por observi kaj kolekti plantojn. En la studsalono Waringhien li inicis la partoprenantojn al la genia dunoma latinlingva nomenklaturo de Linné, facile adaptebla al esperanto. Tamen ne ĉiam per traduko. Kaj por trovi ĝustan terminon kutime helpas nin Brian…
-
sobre jovens leitores
PSV ago 2025 Um dos números de 2024 d’ O Correio da Unesco foi dedicado à literatura infanto-juvenil. Vale a pena conferir. Apesar da truculência das telas de telefone, os livros ainda atraem milhões de crianças e adolescentes. Trata-se de uma experiência de outra natureza, muito mais enriquecedora. Ler livros é mergulhar numa dimensão mental bem mais elevada. Como se sabe, o leitor é sempre um coautor. A maior biblioteca infanto-juvenil do mundo fica em Munique, na Alemanha. Possui 27 mil livros em 24 idiomas, e propõe também exposições, oficinas culturais e palestras. O mercado de livros para o leitor jovem movimenta milhões de dólares, mundo afora.…
-
Legu la demonstran version de la somera Ondo
La 22an de aŭgusto 2025 estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la junia (somera, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de “La Ondo de Esperanto”. La 44-paĝa demoversio (pdf) enhavas plurajn tekstojn kaj tekstokomencojn el la riĉenhava 139-paĝa 324a numero de “La Ondo de Esperanto”, publikigita antaŭ preskaŭ du monatoj. La demoversio de la printempa “Ondo” estas libere elŝutebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-324demo.pdf. La demoversioj de pli fruaj “Ondoj” estas elŝuteblaj en nia arkiva retejo. Tie estas elŝuteblaj ankaŭ kelkaj plenaj eldonoj (“pdf” kaj “epub”). “La Ondo de Esperanto” aperas dumaniere: unue, kiel ĉiutage aktualigata novaĵretejo; due, kiel ampleksa trimonata elektronika almanako (bitgazeto), en kiu estas publikigataj la plej…
-
Raita Pyhälä (Saliko) forpasis
La 20an de aŭgusto 2025 pro kancero forpasis Raita Pyhälä (1939-2025) finna instruistino pri la angla kaj franca lingvoj, esperantistino ekde la komenco de la 1990aj jaroj, konata en Esperanto kiel Saliko; instruistino de Esperanto en Finnlando kaj eksterlande, prezidanto (1995-2000) kaj poste vicprezidanto de ELFI (Finnlanda sekcio de ILEI); aŭtoro kaj tradukinto de pluraj tekstoj, aperintaj libroforme kaj en gazetoj (“Juna Amiko”, “Kontakto”, “Monato” k. a.); malavara subtenanto de esperantista agado en Afriko; membro de la Panteono ĉe www.edukado.net. Jam tre malsana, ŝi en julio 2025 partoprenis en la 59aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Kaŭno, kie Aleksej Salomatov montris sian filmon pri ŝi. Ni funebras pro la forpaso de Saliko,…
-
Literatura Konkurso Kálmán Kalocsay
Kun granda ĝojo ni anoncas la unuan Literaturan Konkurson Kálmán Kalocsay. Partoprenantoj estas invitataj sendi siajn verkojn en la sekvaj kategorioj: – Poemo – Prozo – Traduko Datoj: Akcepto de verkoj: De la 1a de septembro 2025 ĝis la 31a de marto 2026 Anoncado de gajnintoj: La 1a de Augusto 2026 Reguloj: La verkoj devas esti originalaj kaj ne publikigitaj antaŭe. Limigo de longo: Poemo: maksimuma longo ne fiksita Prozo: maksimumaj 3 paĝoj Traduko: maksimuma longo ne fiksita Partoprenantoj povas sendi maksimume du verkojn en ĉiu kategorio! La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso en la sama branĉo dum la sekvaj du jaroj. Juĝado: La…


























