• PMA

    Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Irina Kirina (1965-2018)

    Antaŭ 60 jaroj, la 11an de septembro 1965 en Tjumeno naskiĝis Irina Kirina (Ирина Львовна Кирина, 1965-1980-2018). Ŝi diplomiĝis pri ekonomiko en la Tjumena Industria Instituto (en kiu ankaŭ mi iam studis) kie ŝi poste laboris. Dum siaj lastaj vivojaroj ŝi estis docento en la Ruslanda Ŝtata Profesia-Pedagogia Universitato (Jekaterinburgo); scienckandidato pri sociologio (2006), aŭtoro de kelkaj sciencaj kaj didaktikaj verkoj. En 1980 Irina, tiam 15-jara lernantino, eklernis Esperanton en mia elementa kurso ĉe la fervojista kulturdomo en Tjumeno kaj sekvajare partoprenis en la okcidenta kaj orienta SEJToj. Baldaŭ ŝi iĝis unu el la plej aktivaj partoprenantoj de Uralaj kaj Siberiaj esperantistaj renkontiĝoj, aktivulino kaj estraranino de la Tjumena Esperanto-klubo…

  • PMA

    Pri la signifo de “temi”

    La Akademio de Esperanto en 1999 starigis sekcion Lingva Konsultejo (kiu ĝis 2007 nomiĝis komisiono). Ĉiu Esperanto-uzanto povas turni sin al la Lingva Konsultejo kun difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon. Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la Lingva Konsultejo povas respondi relative rapide; malfacilaj gramatikaj problemoj kutime postulas pli longan tempon. La respondoj ne estas decidoj de la Akademio de Esperanto, sed rekomendoj de la Lingva Konsultejo. Ĉi-sube ni aperigas la plej freŝan respondon pri la signifo de la vorto “temi”. DEMANDO Mi trovis jenan informon pri la E-Kongreso en Nanto: “La esperanta grupo de Nanto diligente laboras por bonvenigi vin okaze de la kongreso de Esperanto…

  • PMA

    Unesko-Kuriero pri la malaperantaj glaĉeroj

    “Laŭ amerikindiana legendo, la plej altaj pintoj de la montaro Mérida en Venezuelo ŝuldas siajn neĝkovritajn suprojn al la frapantaj flugiloj de kvin blankaj agloj. Sed dum la lastaj jardekoj, tiuj rabobirdoj ŝajne forlasis la montaron, kiu nun estas kovrita de ŝtona grundo. En 2023, la lando perdis sian lastan glaĉeron: Corona”, – skribis Agnès Bardon, ĉefredaktoro de “Unesko-Kuriero”, en la ĉefartikolo de la unua ĉi-jara kajero de ĉi tiu gazeto (januaro-marto). Ŝi konkludas jene: “Nun la ŝanĝoj sur montopintoj, en foraj kaj malfacile alireblaj zonoj, povas ŝajni malproksimaj kaj lokaj. Tute male. La eventoj nun okazantaj en tiuj montoj, veraj klimatŝanĝiĝaj sentineloj, rekte influos vivkvaliton en valoj, marbordoj kaj…

  • PMA

    Sveda vortaro migras reten – ĉu aliaj sekvos?

    Pasis pli ol naŭdek jaroj de kiam pasintfoje aperis tute nova, granda vortaro Esperanta-sveda. En 1933 neniu aŭdis pri interreto. Nun denove aperis ampleksa vortaro Esperanta-sveda, sed ĝi vivas nur en la reto. Eble poste oni disponigos ankaŭ paperan version, se iu ankoraŭ deziros tian. Sed ne ĉiuj Esperanto-vortaroj jam faris la paŝon al la reta mondo. Presitaj vortaroj – ĉu jam historia balasto? La granda Esperanta-sveda vortaro de Paul Nylén aperis en 1933. Ĝia kompletigita eldono estis presita en 1954. Sojle de la reta epoko, en 1992, aperis la grandverko de Ebbe Vilborg, la 478-paĝa Vortaro Sveda-Esperanta. Andreas Nordström. Tiu vortaro jam estis komputile enpaĝigita, kaj Franko Luin kunlabore…

  • PMA

    Iĝu faciliganto por seminario en Kipro

    Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Kipra Junulara Konsilio (CYC) organizas internacian seminarion “Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon” en Pervolia kaj Nikosio, Kipro. En la seminario partoprenos 20 junuloj loĝantaj en la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo, kiuj diskutos kaj lernos pri temoj rilate al interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado. Pere de la seminario, kreota danke al la faciliganta teamo, la partoprenantoj havos la eblon: Kreskigi sian konscion pri la graveco koncerne al interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado per edukado pri homaj rajtoj; Enkondukigi la konceptojn de edukado pri Homaj Rajtoj, rajtbazita aliro kaj neformalaj edukadaj metodologioj…

  • PMA

    Junaj esperantistoj kondamnas la agojn de la Israela registaro

    Itala Esperantista Junularo, Kataluna Esperanto-Junularo, Pola Esperanto-Junularo kaj aliaj asocioj kaj individuoj la 14an de aŭgusto en Sarasuo, kie tiam okazis la 81a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, subskribis alvokon, kiu prezentan “oficialan kondamnon al la agoj de la israela registaro kaj solidarecon al Palestino, viktimo de ĉiutagaj masakroj kaj de milita strategio efektivigata kadre de pli vasta subprema plano”. La dokumento estas subskribebla ĉe https://mallonge.net/alvoko. Sube estas la teksto de la Alvoko. La red. Alvoko por Komuna Deklaro Ni, junaj esperantistoj, kunsidantaj en Cisarua (Indonezio), okaze de la 81-a Internacia Junulara Kongreso, konsentinte pri la jenaj punktoj: Kiel junuloj kaj esperantistoj ni sentas la moralan devon esprimi firman opinion…

  • PMA

    Premio Maertens: Kiu estos la dua laŭreato?

    Vi certe jam aŭdis aŭ legis pri la “Premio Maertens” atribuata ĉiujare la 1an de januaro al organizaĵo aŭ esperantisto, kiu aparte kontribuis aŭ kontribuas al la progreso de la movado por Esperanto kaj rilataj demandoj. La unua gajninto de la premio (1000 eŭrojn) estas Stela Besenyei-Merger. Kiu estos la dua? La limdato por sendi proponojn, kandidatigojn estas la 30a de septembro 2025. Informojn petu kaj proponojn sendu al sekretario.premio.maertens@gmail.com. Michela Lipari

  • PMA

    La Ondo de Esperanto: Donacoj en la abonjaro 2025

    La novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” ekzistas nur danke al la abonoj kaj donacoj al la samnoma trimonata gazeto “La Ondo de Esperanto”. Malkiel la retejo, kiu estas libere legebla de ĉiu deziranto, la gazeto estas legebla nur de tiuj, kiuj abonas ĝin. Laŭ la stato je la 5a de septembro 2025 por la nuna abonjaro estas ricevitaj donacoj de ok patronoj kaj 23 amikoj, danke al kiuj 29 personoj dum la nuna jaro povas senpage ĝui la legadon de “La Ondo de Esperanto”. (En 2020 estis kvar patronoj kaj 18 amikoj, en 2021 – tri patronoj kaj 27 amikoj, en 2022 – kvar patronoj kaj 25 amikoj, en 2023…

  • PMA

    Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco

    Agu nun por paca mondo, kie regas lingva justeco! Por havi pacon ni devas elekti pacon kaj konstrui kulturon de paco. La Internacia Tago de Paco estas alvoko por antaŭenigi komprenon, respekton kaj justecon. Tion ni devas fari ne nur en nia ĉiutaga vivo, sed ankaŭ en interŝtataj rilatoj. Ni kuraĝu imagi justan kaj inkluzivan mondon. Per lingvoj, vortoj kaj agoj, ni komencu konstrui la mondon kie ni volas vivi. La Internacia Lingvo Esperanto entenas tiun kombinon de paco kaj lingva justeco. La 21a de septembro estas la Internacia Tago de Paco, proklamita de Unuiĝintaj Nacioj. La 26a de septembro estas la Eŭropa Tago de Lingvoj, proklamita de la Konsilio…

  • PMA

    Esperantaj jubileoj kaj memordatoj en septembro 2025

    7. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Vasil Peevski (Васил Пеевски, 1905-1915-1992), eminenta bulgara sciencisto kaj inĝeniero (vicprezidanto (1979-81) kaj prezidanto (1982-84) de la Internacia Geodezia Federacio, prezidanto de la Centra Konsilio de la Bulgariaj Scienc-Teknikaj Asocioj ktp; aŭtoro de multaj fakaj verkoj en pluraj lingvoj), kaj esperantisto; unu el la plej aktivaj agantoj por science kaj organize progresigi Esperanton en scienco; iniciatinto (kun B. Popoviĉ) kaj redaktoro de la Esperanta versio de la organo de la Monda Federacio de Sciencaj Laboristoj “Scienca Mondo” (1976-89), rektoro de ISU/IKU en la UK-48 (Sofio, 1963), UK-61 (Ateno, 1976) kaj UK-63 (Varno, 1978), vicprezidanto de ISAE (1974-77), redakciano de “Internacia Kulturo” (Kultura revuo de Balkanlandaj…