-
La 82a IJK okazos venontjare en Tiana, Katalunio
TEJO ricevis inviton de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) por okazigi la 82an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Katalunio venontjare. La venonta IJK okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026, en kongresejo apartenanta al la urbeto Tiana, tre proksima al la ĉefurbo de Katalunio, Barcelono. Tiana, kies nomo devenas de la latina persona nomo Titius, situas inter la Mediteranea maro kaj la ĉemara montaro, en la kataluna regioneto Maresme. Tiuj montoj, kiuj estis iam loĝataj de la iberoj — unu el la indiĝenaj popoloj de Iberio— estas nuntempe la naturparko Serralada de Marina, en kiu troviĝas la kongresejo de IJK: la gastejo La Conreria. La Conreria disponigos al…
-
criança com celular
PSV 09/2025 Ganhar um celular antes de completar 13 anos de idade pode significar vida mental prejudicada no início da idade adulta. Esta conclusão simples e direta foi publicada recentemente. O estudo é da Global Mental Health, entidade internacional de prestígio, dedicada à pesquisa sobre saúde mental no mundo. Foram analisados dados de 2 milhões de pessoas de 163 países, entre 18 e 25 anos de idade. Elas responderam a um amplo questionário que pontua o estado de saúde física, mental e social. Os adultos jovens que tinham ganhado celular antes de completar 13 anos de idade tiveram notas mais baixas em relação à saúde mental. Os sintomas…
-
La plej bona reganto de Esperanto en 2025
Okaze de la KER-ekzamenoj de la 110a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Brno, UEA lanĉis la Konkurson “La plej bona reganto de Esperanto”, al kiu invitis la C2-nivelajn kandidatojn, kiuj sukcese trapasos kaj la skriban kaj la parolan partojn de la ekzameno. El inter la 15 ekzameniĝintoj ok personoj el ses landoj anoncis antaŭ la ekzameno sian intencon partopreni la konkurson. La ekzameno okazis la 1an de aŭgusto, parte en Brno, en ĉeesta formo kaj paralele ankaŭ rete. Papere ekzameniĝis entute 12 personoj kaj rete 3. Post la korektado kaj poentumado la subaj kvar kandidatoj havis la plej bonajn rezultojn. 1. konkursanto el Usono kun 119.6 poentoj el 160…
-
Partoprenu seminarion en Kipro kaj lernu pri interkulturaj dialogoj
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Kipra Junulara Konsilio (CYC) organizas internacian seminarion “Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon” en Pervolia kaj Nikosio, Kipro. En la seminario partoprenos 20 junuloj loĝantaj en la 46 membroŝtatoj de Konsilio de Eŭropo, kiuj diskutos kaj lernos pri temoj rilate al interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado. Pere de la seminario, la partoprenantoj havos la eblon: Kreskigi sian konscion pri la graveco koncerne al interkulturaj dialogoj kaj konfliktransformado per edukado pri homaj rajtoj; Enkondukigi la konceptojn de edukado pri Homaj Rajtoj, rajtbazita aliro kaj neformalaj edukadaj metodologioj por junuloj kiuj ne havis antaŭajn…
-
TEJO preparas deklaron pri Palestino
Kataluna Esperanto-Asocio en aŭgusto diskonigis oficialan komunikon pri la situacio en Gazao. Dum la IJK en Indonezio multaj kongresanoj manifestaciis kontraŭ “genocido en Palestino” kaj alvokis al TEJO aliĝi al la kondamno. Nun TEJO starigis laborgrupon por verki propran deklaron. TEJO planas deklaron subtene al Palestino. Dum la Internacia Junulara Kongreso en Indonezio okazis duhora programero kun la nomo “Libera Palestino” kaj kandela manifestacio kun afiŝoj kontraŭ “Israela genocido”. La partoprenantoj verkis komunan alvokon al TEJO, kiu ĵus aperis en la komitata diskutejo de TEJO. La deklaron subskribis kaj individuoj kaj organizaĵoj. Inter la subskribintaj organizaĵoj estas kvar landaj sekcioj de TEJO: Itala-Esperanto Junularo, Litova Esperantista Junulara Organizo, Kataluna Esperanto-Junularo,…
-
La Esperanta Vikipedio atingis 375 000 artikolojn
La 7an de septembro 2025, nur kelkajn minutojn post noktomezo (laŭ UTK), la Esperanta Vikipedio atingis sian 375 000-an artikolon. Temas pri Pezoporus, genro de Aŭstraliaj papagoj, verkita de la longtempa Vikipediano Kani. Ĉi tiu impona nombro ne nur atestas pri la nekredebla laboremo de centoj da volontuloj dum la lastaj 23 jaroj, sed ankaŭ pri la vivforto de nia lingvo Esperanto. Ĉiu nova artikolo, ĉiu korektita mistajpo, ĉiu aldonita referenco estas briko en konstruado de mondo en kiu ĉiu homo povas libere partopreni en la tutaĵo de homara scio. Kaj vi estas parto de tio! Malantaŭ ĉiu artikolo estas laboro de multaj homoj. Iuj esploris la temon kaj verkis…
-
KLERo-2 – juna, ĝojplena kaj Esperanta
La 26-30an de aŭgusto 2025 en Ĉeboksaro, la ĉefurbo de Ĉuvaŝa Respubliko (Ruslando) okasis la dua junulara Esperanta renkontiĝo KLERo (Kleriga Lerna Esperanto-Renkontiĝo). La celo de la renkontiĝo estis kolekti junajn esperantemulojn kaj plibonigi ilian lingvan nivelon, stimulante uzadon de Esperanto dum kuna tempopasigado. La propono allogis 15 homojn, el kiuj sep estis partoprenintoj de KLERo-1, okazinta antaŭ unu jaro en la sama ripozejo “Surskije Zori”, vidu https://sezonoj.ru/2024/08/ruslando-57/. Dek el la dek kvin partoprenantoj estis gvidantoj kaj adoleskantoj el la lingva tendaro “Lingvo por Sukceso” (Ĉeboksaro), kie jam dum kvin jaroj oni instruas Esperanton kiel la lingvon elekteblan inter kelkaj aliaj. Inter la 15 partoprenantoj 11 estas gejunuloj en la…
-
Esperanto Gården vendita al Pro Esperanto
La portreto de Selma Lagerlof situas en malnova 20-krona sveda bankbileto: ŝi vivis en la sama regiono de Lesjoforso; tioman sumon fondumo Pro Esperanto proponis al la bankrotkuratoro por aĉeti la tutan Esperanto Gården, kaj li akceptis. La subskribo de la kontrakto ĉe notario okazis la 10an de septembro 2025. La suban intervjuon de “Heroldo de Esperanto” respondas fonduma konsiliano. Kion faros Pro Esperanto per la nemoveblaĵoj en Lesjoforso? Interkonsente kun aliaj subjektoj, precipe Civila Esperanta Servo, ni renovigos ĝin iom post iom. Tio daŭros depende de la laborfortoj. Kaj poste? Ĉu ekestos nova esperanto-gastejo? La intenco estas daŭrigi kiel feria lernejo, laŭ nova strategio. Ĉu la loko daŭre nomiĝos…
-
DEBULHAR – DISGRAJNIGO
DEBULHAR Se trago ainda no cesto das minhas colheitas os grãos do milho debulhado de tantas antigas espigas na esperança oblíqua de renovado pão, patético constato o não-saber amealhado de tantas infrutíferas colheitas qual pele solta debulhar em busca do grão ilusório da inglória imperfeição. Quero a humilde aceitação que meu saber provisório convive com o saber absoluto. Só na humilde aceitação do tempo sábio da natureza posso me mover sem esforço do fragmento que estou no alfa-ômega ao diamante Eu Sou! DISGRAJNIGI Se ankoraŭ mi portas en la kesto de miaj rikoltoj la grajnon de la disgrajniga maizo de tiomaj antikvaj spikoj en la oblikva espero de…
-
Antaŭ 60 jaroj naskiĝis Irina Kirina (1965-2018)
Antaŭ 60 jaroj, la 11an de septembro 1965 en Tjumeno naskiĝis Irina Kirina (Ирина Львовна Кирина, 1965-1980-2018). Ŝi diplomiĝis pri ekonomiko en la Tjumena Industria Instituto (en kiu ankaŭ mi iam studis) kie ŝi poste laboris. Dum siaj lastaj vivojaroj ŝi estis docento en la Ruslanda Ŝtata Profesia-Pedagogia Universitato (Jekaterinburgo); scienckandidato pri sociologio (2006), aŭtoro de kelkaj sciencaj kaj didaktikaj verkoj. En 1980 Irina, tiam 15-jara lernantino, eklernis Esperanton en mia elementa kurso ĉe la fervojista kulturdomo en Tjumeno kaj sekvajare partoprenis en la okcidenta kaj orienta SEJToj. Baldaŭ ŝi iĝis unu el la plej aktivaj partoprenantoj de Uralaj kaj Siberiaj esperantistaj renkontiĝoj, aktivulino kaj estraranino de la Tjumena Esperanto-klubo…

























