PSV 2023
A certa altura do caminho, M. percebeu que os amigos haviam escasseado, e que os bons eram raros;
que o mundo é um lugar esquivo e estranho; que a vida, um percurso duvidoso;
que a alma vaga e hesita, por sua própria natureza.
Decidiu então encontrar um recanto onde pudesse estar
consigo. Junto ao muro coberto de hera, pontilhado por orquídeas e ladeado de avencas
e arbustos, sob uma árvore de frutos vermelhos, ajeitou uma pequena
mesa e três cadeiras. Dali podia ver o pôr-do-sol, a mansa chegada do
crepúsculo, o céu intenso, alguma vez o luar silencioso. Ás vezes recebia a
visita mansa de um beija-flor, de alguma inquieta borboleta, de um besouro
desajeitado. Era a sua “pracinha”. Ali quedava por horas, a cismar, a descansar
o coração, em solidão prazerosa. Não buscava sentido, apenas um sopro de paz.
Um alento.
Eu olhava de longe, sem ser percebido, e tentava adivinhar.
Um dia, M. se foi. Ficou sua pracinha, onde hoje cismo eu, a
meu modo.
La
eta placo
Ĉe
certa punkto de la vojo, M. ekperceptis, ke la geamikoj malmultiĝis, kaj ke
bonaj amikoj estas tre maloftaj; ke la mondo estas nekaptebla, stranga loko; ke
la vivo , ia duba irado; ke la animo vagas kaj hezitas, laŭ sia propra naturo.
Tiam,
M. decidis trovi angulon, kie eblus resti kun si. Apud muro kovrita de hedero,
punktita de orkideoj kaj apud adiantoj kaj arbustoj, sub arbo kun ruĝaj
fruktoj, M. aranĝis tableton kaj tri seĝojn. El tie oni povis vidi la
sunsubiron, la kvietan alvenon de krepusko, la intensan ĉielon, foje silentan
lunon. Iam alvenis la vizito de kolibro, de ia malkvieta papilio, de mallerta
skarabo. Tio estis “la eta placo“. Tie M. restadis dum horoj, en revado,
ripozigante sian koron en plezuroplena soleco. Ne serĉante sencon, sed nur ian
blovon de paco. Ian spiron.
Mi
rigardis de malproksime, nevidate, kaj klopodis diveni.
Unu
tagon, M. foriris. Restis la eta placo, kie nun revas mi, laŭ mia maniero.