Ĉu Esperanto estas sekto? Ĉu tradukado estas mensogado? Kaj kiuj libroj en la ”Baza legolisto” efektive estas legindaj? Jen kelkaj demandoj, kiujn starigas la podkasto ”Usone persone”. Ni petis Hans Becklin rakonti pri la elsendo.
Libera Folio: Kiajn avantaĝojn laŭ vi havas la podkasta formo?
Hans Becklin: – Kiel aŭskultanto, mi trovas podkastojn konvenaj plurkiale. Unue, ili ĝenerale estas senpagaj kaj aŭtomate aperantaj en podkastilo – aboninte ilin, oni ne devas daŭre serĉi ilin, malkiel multajn specojn de informoj, kiujn oni devas postĉasi. Due, ili restas haveblaj longe, kaj oni povas, se pasia kaj interesata, ekŝati podkaston kaj traaŭskulti ĝian tutan katalogon facile. Tio povas esti ampleksa! Mi mem eksekvis podkastojn meze de la unua jardeko de nia nuna jarcento, do dum pli ol unu duono de mia tuta vivo. Podkasto tiel malnova, eĉ se malregula, povas havi amason da epizodoj! Trie, ili povas fokusiĝi pri io tre specifa – multe pli specifa ol televid-programo, ekzemple, kies multekosteco kondiĉas vastan akcepton. Tio kreas bonan etoson, kiu igas la homojn pasiaj kaj engaĝataj. Kiam mi trovas podkaston, kiu traktas temon aparte karan al mi, estas kvazaŭ mi ektrovus en mia urbo miraklan tavernon, kie ĉiuj almenaŭ unuflanke similas min. Kia ĝojo!
– Kiel podkast-kreanto, mi trovas la formon tre avantaĝa. Ne estas tre multekoste krei podkastojn – se oni povas akcepti mezbonan sonkvaliton, oni fakte povas registri podkaston per sia poŝtelefono. La sistemoj por registri, munti, kaj disŝuti, kiujn ni uzas por Usone persone, estas senpagaj. Oni povas krei laŭ sia propra ritmo, fidante, ke la aŭskultantoj kaptos la epizodon, kiam ajn ĝi estos preta. Kaj oni povas elekti tre specifan temon – eĉ en malgranda komunumo kiel Esperantujo – kaj fidi, ke la ĝustaj homoj trovos vin.
Kial vi decidis fari regulan podkaston?
– Same kiel multaj projektoj en Esperantujo, tiu ĉi fontas el pasio kombiniĝanta kun profunda amikeco. Rafa Nogueras kaj mi de longe konas unu la alian, estante pli-malpli kovitaj de la sama, kreskanta Esperanto-movado en Usono antaŭ 7-8 jaroj. Ambaŭ el ni regule partoprenas NASK, kiu estas en Usono ne nur kursaro sed ankaŭ nia ĉefa evento. Simile, ni interesiĝas pri beletro, verkado, tradukado kaj la Esperanta kulturo, kaj ofte korespondas pri ĉio ĉi inter NASK-oj.
– Brandon Sowers, pli longdaŭra Esperantisto el Atlanto (kvankam similaĝa kiel Rafa kaj mi) reaktivis dum la pandemio aparte en tiuj ĉi kampoj. Rapide mi kaj Rafa aparte amikiĝis kun li, kvankam dum sia nova epoko de esperantismo Brandono loĝas konstante ekster Usono – unue en Barbado kaj nun en Portugalujo. Ni de pli ol jaro kritikas kaj komentarias la verkojn de la aliaj kaj babilas preskaŭ ĉiutage per privata grupo en Telegramo.
– Nur unu fojon de la amikiĝo ni tri fakte estis fizike samloke – dum la plej lasta Universala Kongreso en Montrealo. Tiam, kadre de diskutoj jen en kunvenoj, jen en trinkejoj, ni komencis pensi pri nova podkasto – io forte enradikiĝinta en la Esperanta kulturo, lingve elstara, kaj familiara. Ni rimarkis, ke mankis en Esperantujo babil-podkasto, kiu plenumus ĉiujn el tiuj ĉi kondiĉoj. (Plurajn podkastojn mi mem ne povas rekomendi al miaj Esperanto-lernantoj pro konsekvencaj, bazaj eraroj, kvankam mi mem trovas la podkastojn amuzaj kaj ŝatindaj.) Do, anstataŭ vei pri manko, ni decidis kunkrei tion, kion ni volis. Kaj ni rapide rimarkis, ke fakte ne nur ni avidas ion ĉi tian.
Ĉu foje vi havas gastojn?
– Jes, sed ni havas tri ĉefajn kriteriojn: gasto povu prezenti ion gravan al Esperantujo, estu preta paroli kun ni kvazaŭ ni estus ĉirkaŭ tablo en trinkejo, do sufiĉe neformale, kaj parolu Esperanton simile bone kiel ni, por konservi la kvaliton de la elsendo kaj ĝian taŭgon por progresantoj. Ĝis nun ni bonvenigis plej ofte nian amikon Stela Besenyei-Merger. Nia triopo tamen restas la kerno, kaj ni ne volas transiri al plene gastiga podkasto, kvankam gasto faciligas la pretigadon (ĉar tiu prezentas la ĉefajn informojn kaj ni simple respondas).
Kiom da aŭskultantoj kutime havas la eroj?
– Nuntempe, nova epizodo du semajnojn post sia apero ĝenerale estas aŭskultita 400 fojojn. Do sufiĉe multe! Ni dissendas la podkaston per RSS-fluo, kiun oni povas kapti per ajna podkaptilo, kaj ankaŭ per YouTube. Mi antaŭvidas, ke la nombro daŭre kreskos – ĝis nun, unu duono de niaj aŭskultantoj troviĝas en Usono, lando ĝenerale marĝena en Esperantujo.
Kiu ero ĝis nun estis plej populara?
– Eble ne surprizas la legantojn de Libera Folio, ke plej aŭskultita ĝis nun estas la epizodo Ĉu Esperanto estas sekto?!, kiun niaj samideanoj pli ol mil fojojn aŭskultis! Ni provis en ĝi nek dampi la proprajn opiniojn, nek kritiki senbaze aŭ tro persone (spite la nomon de la podkasto).
Kiujn podkastojn vi mem regule aŭskultas?
– Kiam mi estis freŝa Esperantisto antaŭ preskaŭ jardeko, mi multe aŭskultis la podkastojn Kern.punkto kaj Varsovia Vento – fakte, dum mi kuiris vespermanĝon aŭ purigis mian apartamenton, mi preskaŭ ĉiam aŭskultis unu el ili por akrigi mian senton pri parolata Esperanto. Nun, aŭskultinte la tutan katalogon de jamaj epizodoj, mi ne sentas min same fidela al tiuj, kvankam mi daŭre ĉion aŭskultas. Alia projekto, kiun mi tre ŝatas, estas Fremdulo, kvankam tiu lasta ĉesis regule aperi antaŭ jaro.
– En la angla lingvo, mi emas aŭskulti podkastojn pri aktualaĵoj, ĝenerale en mia aŭto survoje ien. Same kiel la plej granda nombro da usonaj podkastemuloj, mi sekvas The Daily, produktatan de la landa ĉefĵurnalo The New York Times. Mi aldone tre ŝatas Freakonomics, Lingthusiasm, the Allusionist, kaj la podkaston de Duolingo por lernantoj de la hispana. Ĉiuj el tiuj ĉi, tamen (eble flankenmetante Lingthusiasm) celas ion pli profesian, kun multe da muntado, scenaroj, fona muziko, kaj tiel plu. Sed ili havas pli grandan stabon – kaj ankaŭ per sia produkto lukras. Ni simple umas triope de tempo al tempo, kaj registras tion por niaj amikoj.
Ĉu podkastoj laŭ vi iugrade transprenas la rolon de radiaj elsendoj en Esperanto?
– Honeste dirite, frue en mia Esperantisteco eĉ la tradiciaj elsendoj komencis dissendi per podkastoj, sed ne ĉiam same lerte, kiel oni farus kreante ion plene novan. Do mi ne nepre scipovas kompari la oran epokon de la Esperanta radio al la nuna podkasto-periodo; por mi, neniam estis agordado de kurt-onda ricevilo por kapti la akcentatan Esperanton de iu fremdulo.
– Sed indas demandi, ĉu la pli formala formo uzata de la naciaj radioj (eksaj kaj nunaj) de Pollando, Kubo, Ĉinujo, Vatikano, ktp kongruas kun la ĝenro podkasto. Mi dirus, ke ne – ili simple adaptiĝas al la teĥnologio, ne mem tajlante sin al la ĝenro. Tion oni atendus – simile en Usono la plej popularaj podkastoj je la komenco estis radio-programoj, kiujn oni povis per podkastado kapti laŭ la propra ritmo, anstataŭ dependi de horaro. Tio estis iu meza fazo, kaj evidenta plibonigo. Sed ĉesigi la evoluadon en tiu transira fazo estus erare.
– Por mi, do, ne temas pri transpreno de ajna informa (aŭ propaganda) rolo – temas pri la kreado de tute nova ĝenro, kiu malpli utilas al unudirektaj registaraj deziroj, sed pli kongruas kun la bezonoj de la nuntempa Esperanto-komunumo. Iu izolito, sen loka klubo (aŭ eble kun loka klubo plena je krokodiloj) povas per podkastoj en sia domo sperti bonkvalitan, viglan Esperanton kun malpli da pretendoj pri pompo kaj graveco. Eĉ en la epoko de radioelsendoj, oni ofte devis iri al kongreso por tion ĉi ĝui. Kaj nia podkasto ne estas unudirekta – fakte, inspiras nin ofte sugesto aŭ komento de aŭskultanto, kiu ampleksiĝas en nia pretigado ĝis temo taŭga por epizodo. Ni eĉ sendas al demandintoj, kies demandojn ni uzas en la podkasto, glumarkon!