初一早,初二早,初三睡到飽…中國俗語
En la unua tago vekiĝu frue.
Ankaŭ en la dua tago vekiĝu frue.
Sed en la tria tago dormu bone ĝis malfrue. (Ĉina diraĵo.)
La Nov-jara Festo estas la plej ŝatata festo de infanoj en Ĉinujo. Infanoj ricevas ruĝajn kovertojn, kiuj enhavas monon. Krom tio, plenkreskuloj afable traktas infanojn dum la festo, kiu estas la komenco de nova jaro.
Antaŭ Novjaro oni purigas sian domon, kaj purigas aŭ forĵetas malnovajn kaj rompitajn aĵojn. Oni opinias, ke novjare oni volas komenci per bona nova sperto. Sed la aĵoj, kiuj ne estas forĵetitaj antaŭ Novjaro, estas konsiderataj trezoroj. Dum mia infaneco mia patrino diris al ni: “Ne forĵetu aĵojn dum Novjaro, ĉar vi ĵetos trezorojn el via hejmo.” Mia patrino eĉ ne permesis al ni balai dum Novjaro. Nuntempe, la publikaj purigistoj ĉesas kolekti rubaĵojn dum la unuaj tri tagoj de Novjaro.
La Novjara Festo okazas en printempo. Tial oni nomas ĝin Printempa Festo (春節, chun jie [ĉun ĝie]). En 2023, la Novjara Festo laŭ la suna kalendaro estos la 22-a de januaro.
Ĉinoj ŝatas la ruĝan koloron, ĉar oni kredas, ke ĝi kunportas bonŝancon. Sur ruĝaj paperoj, la homoj verkas kaj skribas bon-aŭgurajn frazojn. La ruĝaj paperoj nomiĝas “vers-paroj”. Antaŭ Novjaro, oni forigas la malnovajn vers-parojn de la antaŭa jaro. Anstatataŭe oni pendigas novan vers-paron ĉe ambaŭ flankoj de la pordo.
Foto: Wikimedia / N509FZ CC BY-SA 4.0
La vespero antaŭ Novjaro havas la nomon “vespero de forigo” 除夕(chu xi [ĉu si]). La familio sidas kune en rondo. Homoj manĝas manĝaĵojn, kiuj portos bonŝancon: legomojn, fiŝojn, kukojn, kiuj signifas longvivecon, monon, prosperon. La homoj kredas, ke tiel ili konservas unu jaron por siaj gepatroj, tiel ke iliaj gepatroj povu longigi la vivon. Maljunuloj disdonas ruĝajn kovertojn al infanoj. La tutan vesperon oni ludas aŭ babilas ĝis la unua tago de Novjaro.
Homoj dum la Novjara Festo vizitas geamikojn, aŭ vizitas templon por preĝi por bona sorto. Ili gratulas unu la alian por aŭguri bonŝancon.
La dua tago de la Novjara Festo estas la tago de filinoj. Edziniĝintaj virinoj revenas al sia gepatra hejmo kun la edzo. La bogepatroj regalas siajn bofilojn en tiu tago.
Oni diras, ke la tria tago estas la geedziĝa tago de musoj. En tiu tago la homoj vekiĝas malfrue, kaj tial ili ne ĝenas la musojn.
Nuntempe laŭ ŝtata leĝo oni ferias almenaŭ kvin tagojn, kaj rekomencas sian laboron en la kvina tago de Novjaro. Tamen dum Novjaro multaj ĉinoj ferias dum du semajnoj. Homoj dum tiu duona monato bondeziras unu al la alia.
En la 15-a tago de la unua monato okazas la Lanterna Festo. Post la Lanterna Festo, la nova jaro komenciĝas.
Liru Chen