Kjara gajnis alternativan Eŭrovidan konkurson
La itala kantisto Kjara (Chiara Raggi) gajnis la alternativan Eŭrovidan kantokonkurson por muzikaĵoj en minoritataj lingvoj per la kanto Mozaiko en Esperanto. La kanto ricevis kvaroble pli da voĉoj ol la plej proksima konkuranto.

Kjara gajnis la unuan premion en la unua alternativa Eŭrovida konkurso por muzikaĵoj en minoritataj lingvoj, per la kanto Mozaiko. La kanto origine estis en la itala, kaj ĝin esperantigis Federico Gobbo.
Kjara konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.
Libera Folio: Kiel okazis, ke via kanto partoprenis en tiu konkurso?
Kjara: – La elekto estis farita sendepende de la organizantoj de la konkurso. Mi opinias, ke inter miaj kantoj en Esperanto, Mozaiko estis elektita ĉar ĝi parolas pri kundivido kaj universala amo. Post la pandemio estas eĉ pli grave kanti ĉi tiujn temojn. Federico Gobbo faris belan tradukon de mia Mosaico (el la itala) kaj tio verŝajne faris ĝin pli alirebla.
Ĉu vi aŭdis la aliajn kantojn? Kion vi opinias pri ili?
– Certe. Ne nur ĉar ili estis “konkurantoj”, sed ĉar ĉi tiu konkurso donis al mi la ŝancon kontakti belan muzikon, kiun mi alie ne konus. La organizantoj antaŭvidis la partoprenon de nur profesiaj muzikistoj, kelkaj eĉ aparte “famaj” kaj sekvataj en sociaj retoj. Do, la ĝenerala kvalito estis alta, kaj tio ĉiam estas bela, preter la muzikĝenro, kiu eble ne estas proksima al mia sentemo.
Kian signifon laŭ vi havas tiu konkurso kaj via gajno en ĝi?

– Mi pensas, ke tiaj konkursoj estas necesaj, ĉar ili fariĝas montriloj por lerni pri lingvoj difinitaj kiel minoritataj lingvoj, sed kiuj reprezentas la animon kaj radikojn de multaj popoloj. Esperanto ne estas minoritata lingvo, ni scias tion! Ĝi estas universala, sed mi trovis signifoplena ke ĝi estis tamen inkludita, estis grava okazo por memorigi ĉiujn, ke ni estas ĉi tie kaj ni vivas.
– La fakto, ke mi gajnis danke al la subteno de la tuta esperantistaro en la mondo, estas forta signo de kohero, kunĉeesto kaj komunaj celoj. Mi honeste aliris Esperanton, mi neniam proponis min kiel spertan lingviston aŭ ion alian. Mi kantas en Esperanto ĉar la idealo kiun portas la lingvo, estas plene bona kaj necesa. La fakto, ke muziko estas mia profesio de pli ol dudek jaroj kaj ke mi havas longan karieron en Italio, estas miaopinie valorpunkto ankaŭ por la esperantista mondo.
Ĉu vi kredas, ke multaj neesperantistoj voĉdonis por via kanto?
– Jes, mia itala publiko de lojalaj aŭskultantoj subtenis min kune kun la esperantistoj. En mia lando mi ricevas korinklinon kaj subtenon de tiuj, kiuj sekvas min, do miaj fanoj ankaŭ estis kun mi en ĉi tiu aventuro. Ĉiuj estas interesataj de mia elekto kanti ankaŭ en Esperanto. Kantante mi verŝajne plenumas mian taskon disvastigi la lingvon kaj valorojn.
Kie oni povos venontfoje aŭdi vin prezenti vive?
– Mi havas novajn projektojn por muziko en la Itala kaj Esperanto. En aprilo 2023 aperos nova albumo en Esperanto, mia dua! Mi laboras pri ĝi kaj apenaŭ povas atendi kundividi ĝin.
– Same en 2023, mi havos novan albumon ankaŭ en la itala, ligitan al projekto por Radio Televisione Svizzera Italiana kaj, por nenion perdi, mia unua libro estos publikigita. Kiu scias, ĉu iam ĝi ankaŭ ne estos tradukita en Esperanton! Esperantistaj geamikoj trovos min en Germanio fine de majo por la kongreso en Braunschweig kaj en la UK en Torino!