La 15-an de majo 2022 sur la placo de Sankta Petro en Romo, la papo Francisko anoncis la nomojn de dek novaj sanktuloj. Unu el ili estis esperantisto.
Ĝis nun oni malmulton sciis pri la Esperanto-agado de tiu nova sanktulo, Titus Brandsma. Mi mem faris la esploron per la jarlibroj de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) aperintaj inter 1926 kaj 1938.
Titus membriĝis al la Nederlanda Katolika Esperanto-Ligo en 1911. Samjare, okaze de la 2-a IKUE-kongreso en Hago li eniris dek-homan komisionon por verki eklezian vortaron. Tio klare montras, ke tiam Titus jam bone regis la lingvon, kaj ke li estis unu el la pioniroj de la katolika Esperanto-movado. Li aktive partoprenis en nederlandaj katolikaj aranĝoj en 1913, 1934 kaj 1937.
Anno Sjoerd Brandsma naskiĝis la 23-an de februaro 1881 en Oegeklooster, Frislando, en nord-okcidenta Nederlando. En 1898 li fariĝis monaĥo, kaj prenis la nomon Titus, memore al sia patro. En 1905 li foriris al Romo por studi filozofion ĉe la Papa Universitato Gregoriana. Reveninte al sia patrolando kvar jarojn poste li instruis filozofion kaj la historion de mistikismo. Li tradukis al la nederlanda lingvo verkojn de Sankta Tereza de Avila. Li estis unu el la fondintoj de la Katolika Universitato de Nijmegen, kie li poste fariĝis la rektoro.
Krom instruado, li agadis en la ĵurnalisma kampo. Tamen, li ne nur zorgis pri la spirita flanko, sed ankaŭ laboris por plibonigi la laborkondiĉojn de la ĵurnalistoj. Kiam la nazioj eniris Nederlandon dum la 2-a Mondmilito, li atentigis la redaktejon, ke oni ne publikigu naziajn dokumentojn, ĉar ili ne taŭgas laŭ la katolika kredo. Li ankaŭ protestis kontraŭ la kruela mistraktado de judoj. Meze de januaro 1942 li estis arestita. Post restado en diversaj malliberejoj en Nederlando, oni transportis lin al la koncentrejo Daĥau, kie li estis mortigita la 26-an de julio 1942.
Titus amis Dion kaj la Katolikan Eklezion. Li ankaŭ amis sian patrolandon, kaj estis sentema pri la bezonoj de aliaj homoj.
La papo Johano Paŭlo la 2-a en 1985 nomis lin “martiro por la libereco de komunikado”, ĉar dum la nazia regado de Nederlando li kuraĝe anoncis sian kredon kaj principojn, kiuj devus esti bazaj kondiĉoj por ĉiu socio.
La vivo kaj agado de Titus estu gvidilo ne nur por katolikoj. Ĝi estas ekzemplo de imitindaj interhomaj rilatoj, kaj ĝi montras la direkton al nia celo, ke la mondo iĝu pli bona, pli paca kaj pli justa.
Marija Belošević