La aventuroj de Alico en Mirlando

La aventuroj de Alico en Mirlando. Lewis Carroll, tradukis E. Grimley-Evans, desegnaĵoj de Chris Riddell, Esperanto-Asocio de Britio. Barlaston 2022. 304 paĝoj, 225 x 220mm x 35mm. ISBN 9780902756489. Prezo £15 en Britujo.

Lastatempe la premio Infanlibro de la jaro estis aljuĝita en la Belartaj Konkursoj 2022 de UEA al la libro La domo ĉe Pu-Angulo. La juĝistoj verŝajne konsentis kun nia opinio, ke la libro elstaras inter la lastatempaj publikaĵoj. Atingo laŭdinda kaj promesplena.

Tiun promeson oni ja plenumis. La sama eldonejo nun proponas al la esperantistaro novan tradukon de alia klasikaĵo de la monda literaturo, kies kvalito multege superas tiun de la plejmulto da Esperantaj libroj.

Temas pri nova traduko de la verko La aventuroj de Alico en Mirlando. Kiam vi havos ekzempleron en viaj manoj, vi certe rimarkos, ke ĝi estas elstare luksa, plenkolora, malmole kaj bonkvalite bindita, presita sur dika papero, kaj kun kromkovrilo, rubando kaj buntaj desegnaĵoj.

La libron tradukis Edmund Grimley Evans surbaze de pli la frua traduko de Donald Broadribb. Ĝin ornamas pli ol cent kvindek belegaj bildoj, preskaŭ unu en ĉiu paĝ-paro. Krome, oni eĉ pli ĝuos la lego-sperton pro la amuzaj kaj trafaj enbildaj tekstoj, kiujn esperantigis Tim Owen.

La libro enhavas iom pli ol 300 paĝojn, kaj estas proksimume kvar centimetrojn dika, pro la alt-kvalita papero kaj la aldono de la multaj novaj ilustraĵoj, kiujn Chris Riddell kreis specife por tiu ĉi nova eldono.

Enhave la libro certe taŭgas por ĉiaj esperantistoj, ĉu lernantoj aŭ progresantoj. La aventuroj de Alico estas facile sekveblaj, dum samtempe la vort-uzo estas sufiĉe ampleksa. Tio multe helpos progresantojn pliriĉigi sian vorto-provizon.

Aperas en la libro fama kuko kun la vortoj Manĝu min. Pri la libro ni elkore rekomendas, ke vi Legu ĝin.

La aventuroj de Alico en Mirlando estas aĉetebla de la eldonejo, Esperanto-Asocio de Britio, kaj ankaŭ de kelkaj aliaj libroservoj tra la mondo, inkluzive de Japana Esperanto-Instituto, Esperanto-Bücher en Germanujo kaj Librejo Esperanta en Usono.

Maurizio Giacometto (‘Rico’)

La aventuroj de Alico en Mirlando
Rolar para o topo