Bonvenon al Esperantujo

Vendrede…Mi sidas en la flughaveno. Mia flugo al Montrealo foriros post unu horo. Mi vojaĝas al la Universala Kongreso. Mi estas nervoza. Ekscitita. Timema. Maltrankvila. Mi bedaŭras, ke mi maltrafis la lastan kunvenon de mia loka klubo. Mi bezonas pli ekzerci min paroli Esperanton. 

La 107-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto ja estas speciala okazo. La UK okazas en Montrealo (Kanado) je la 6 – 13 aŭgusto 2022. Tri jaroj pasis de post la lasta Universala Kongreso. La evento estis virtuala en 2020 kaj 2021 pro la pandemio.

Sabate, posttagmeze… Mi promenas tra preĝejo dum la ekskurso al Malnova Montrealo. Mi parolas kun virino el Sud-Koreio pri ŝia religio. Mi komprenas ŝin. Ŝi komprenas min.

Vespere okazas la Movada Foiro. Sesdek asocioj havas tablojn kun informoj pri landaj kaj lokaj organizaĵoj, diversaj religiaj, edukado, scienco, vegetarismo, Duolingo, ekonomio, ktp. Tio estas mirinda spektaklo pri la vastaj interesoj de esperantistoj. Mi deĵoras ĉe la tablo de uea.facila. Mi multe ekzercis min pri la frazo “Ĉu vi konas uea.facila?” Tio sufiĉas por komenci konversacion. Mi renkontas multajn novajn esperantistojn. Mi ne plu estas sola. Ni helpas unu la alian.

La Movada Foiro. Fotis: Vince Allison

Dimanĉe, matene… Mi estas en teatro kun centoj da homoj el multaj landoj. Ni aŭskultas la prezidanton de UEA. Li bonvenigas nin al la plej granda kunveno de esperantistoj en la mondo.

Dimanĉe, posttagmeze… Mi diskutas pri Esperanto-arto kun universitata studento el Francio.  Mi ankaŭ vizitas la ĉambron de la Libro-servo. Estas tabloj plenaj je libroj. Mi estas en la ĉielo. Mi aĉetas tri librojn, kvankam mi scias, ke ne estas spaco en mia valizo. Ho ve, tio estas problemo por alia tago.

La kongresa libroservo. Fotis: Vince Allison

Dimanĉe, vespere… Mi vespermanĝas kun geedza paro el Brazilo kaj virino el Hungario. 

Nun, estas lundo matene… Mi estas en ŝipo. Ni vojaĝas al muzeo sur Montreala Insulo. Alia ekskurso. Mi babilas kun viro el Germanio.  Poste mi tagmanĝas kun geedza paro el Usono. Ili rakontas al mi pri okazo, kiam ili gastigis homon per Pasporta Servo.

Ekskurso dum la UK. Fotis: Les Kerr

Posttagmeze mi babilas kun studento el Kongo kaj virino el Antiloj. Li rakontas al ni pri la Esperanto-movado en Afriko. Estas multe da ekscito pro la elekto de Tanzanio por gastigi la UK-on en 2024.  Poste mi partoprenas en paroligaj lecionoj kun edukado.net. 

Paroliga leciono de edukado.net. Fotis: Katalin Kováts

Marde matene… Mi aŭskultas prelegojn pri Esperanto-edukado. Posttagmeze mi verkas novelojn kun italo. 

Kaj la semajno daŭras. 

Jen Esperantujo. Sen komputiloj, sen tradukistoj. Homaj rilatoj. Novaj kontaktoj. Literaturo. Arto. Kunmanĝado. Lernado pri la kulturo de aliaj homoj.

Kunmanĝado. Fotis: Vince Allison

Mi jam antaŭĝuas la venontan fojon.

Myrtis Smith

Bonvenon al Esperantujo
Rolar para o topo