Nova estraro de UEA

La komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA) gvidas la agadon de la asocio. Ĝi faras ĉiujn decidojn pri la ĝenerala direkto de la asocio, pri administrado, financaj planoj kaj simile.

La komitatanoj estas nomitaj de la naciaj asocioj, la plej grandaj fakaj asocioj, kaj TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Krome la individuaj membroj de UEA elektas kelkajn komitatanojn, kaj la komitatanoj mem povas elekti iujn pliajn homojn kun aparte bezonataj spertoj. Estas nuntempe 55 komitatanoj.

La komitatanoj kunsidas ĉiujare dum la Universala Kongreso, kaj ankaŭ inter la kongresoj per poŝto kaj nuntempe per interretaj kunsidoj. En ĉiu tria jaro ili elektas la Estraron de UEA, la pli malgrandan grupon, kiu regas la agadon de la asocio.

Dum la ĵusa UK en Montrealo komenciĝis nova tri-jara periodo, kaj oni elektis novan estraron. Fakte ne okazis grandaj ŝanĝoj: la prezidanto, unu el la du vic-prezidantoj kaj la sekretario restis samaj, kaj eniris nur du novaj estraranoj. (Estas rimarkinde ĉi-foje, ke unu el la novaj estraranoj estas virino; la lasta estraro tute ne enhavis virinojn.)

Dum sia unua reta kunsido, la 20-an de aŭgusto 2022, la Estraro dividis inter si la taskojn de la diversaj fakoj:

Prezidanto: Duncan CHARTERS (Usono) – Kunordigo, Strategio, Biblioteko, Esploro kaj Dokumentado.

Vicprezidanto: Fernando Jorge PEDROSA MAIA Jr. (Brazilo) – Centra Oficejo, Financoj, Kulturo, Kongresoj, Reta Agado, Ameriko.

Vicprezidanto: Amri WANDEL (Israelo) – Scienca kaj Faka Agado, Revuo Esperanto, Terminologio, Meza Oriento kaj Norda Afriko.

Ĝenerala Sekretario: Aleks KADAR (Francujo) – Administrado, Delegita Reto, Rilatoj kun Membro-Organizoj (Landa Agado), Rilatoj kun TEJO, Statuta Reformo.

Aurora BUTE (Rumanujo) – Instruado, Rilatoj kun ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj), Eŭropo.

François LO JACOMO (Francujo) – Informado, Eksteraj Rilatoj, Amikoj de Esperanto, Esperanto-Centroj, Ĝemelaj Urboj.

Jérémie SABIYUMVA (Burundo) – Aktivula Maturigo, Afriko. (Aktivula Maturigo estas agado por trejnado de esperantistoj, kiuj deziras aktivi en la movado.)

SO Jinsu (Koreujo) – Eldonado, Azio kaj Oceanio.

Eblas trovi la kontaktadresojn de la unuopaj estraranoj en ĉi tiu paĝo.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 1060 (2022-08-21)

Nova estraro de UEA
Rolar para o topo