Antaŭ dudek-unu semajnoj aperis la unua porcio de la ekzercaro “Aŭskultu kaj ripetu”. Jen la dudek-dua porcio. Ĝuu ĝin!
—
En Ĉeste okazis hispana kongreso.
Ĝi estis sendube tre granda sukceso.
Urbestro parolis al ni kongresanoj.
Muzika ensemblo ĝojigis la gastojn.
El lingvo hispana tradukis Antonjo.
Ni kantis la himnon de nia movado.
Bonŝance mi povas nun trinki bieron.
Senfine atendi ja streĉas la nervojn.
Alvenu manĝaĵoj, ni estas malsataj!
Jam pasis la naŭa vespere sen manĝo.
La homoj reagas jam malpacience.
La organizado nur fuŝe funkcias.
Okazis prokrastoj dum tuta kongreso.
Kaj tial ŝoviĝis programoj senfine.
Mi jam ĉagreniĝis, sed havas bieron.
Mi sidas komforte en aviadilo.
Mi baldaŭ alvenos en mia hejmlando.
Jam pasis kongreso. Ĝi helpis tre multe,
kun spertoj valoraj kaj novaj amikoj.
El dudek nacioj devenis la gastoj.
La lingvo komuna tre bone funkciis.
Mi povis prezenti la lingvajn ekzercojn.
Dum tiu unua septembra semajno
mi povis kolekti mirindajn impresojn.
Pri lando kaj homoj mi lernis tre multe.
Vastiĝis la vido al multaj aferoj.
Vojaĝoj klerigas – jen vera konstato.
La scio de lingvoj tre gravas tutcerte.
Ekzercoj necesas por bona lernado.
Versaĵoj decide subtenas ĉi-tion.
Nu, kion signifas por vi Esperanto?
Ĉu plaĉas al vi ĝin paroli tutjare?
Senpene vi povas ekzerci la frazojn.
Altaĝaj lernantoj konstatas progreson.
La lingvolernado tre bone funkcias.
La ritmaj ekzercoj tre plaĉas al ĉiuj.
Li trovis laboron dum sia restado.
Firmao ofertis tre bonan salajron.
Li devas labori ok horojn en tago.
Vespere li ofte renkontas amikojn.
Li bone rilatas kun siaj kolegoj.
Li havas amikojn, sed ne amikinon.
La vivo pro tio ne estas tre bela.
Kun ŝi mi diskutos la tiklajn demandojn.
Laŭ mia pritakso ŝi pravas tutcerte.
Sen nia subteno la plano fiaskos.
Ne estas facile kolekti la monon.
La homoj ne estas tre donacemaj.
Kelkiuj konsentos, aliaj rifuzos.
Ĉu via onklino posedas biciklon?
Nur ŝi opinias ke tio ne gravas.
Demandu la patron pri ŝia sinteno.
Por ŝi la problemo jam estas solvita.
Li estas fifama skandalĵurnalisto.
Vi rajtas dissendi ĉi tiun informon.
Li volas prelegi pri astrofiziko.
Respondu al ili kaj diru la veron!
Konkretan proponon mi tie ne aŭdis,
nur akran kritikon pri gravaj problemoj.
Sed tio influis nur mian sintenon,
ke fine necesos rezigni pri ĉio.
Aŭtunaj ekskursoj heligas animon.
La vivo aperas en lumo pli hela.
Muziko penetras en miajn orelojn.
Ni movas la korpon laŭ dancmelodio.
—-
Jen ĉi-sube la ligiloj al la ĝis nun aperintaj porcio de la ekzercaro:
Vi povas ankaŭ sendi vian komenton al
retradio(ĉe)aldone(punkto)de
Aŭskultu kaj ripetu – porcio 22