Aŭskultu kaj ripetu – porcio 24

Antaŭ dudek-tri semajnoj aperis la unua porcio de la ekzercaro “Aŭskultu kaj ripetu”. Jen la dudek-kvara porcio. Ĝuu ĝin!

Mi ĝuas promenon laŭlonge de lago,
dum sunplena tago, kun mia edzino.
Finiĝas oktobro. Ĝi estis agrabla.
Vespere ni spektos folkloran koncerton.
Jam pasis la “ora” monato oktobro.
Nun sekvas la “griza” monato novembro.
La densaj nebuloj nun kovras la sunon.
Nur en la montaro ĝi brilas tuttage.
La tagoj jam estas sufiĉe mallongaj.
Ni iras eksteren kun varmaj vestaĵoj.
Mi morgaŭ vizitos en malsanulejo
tre bonan amikon. Li grave malsanas.
La temperaturo postulas mantelon.
Surmeti ĉapelon protektas la kapon.
Ni devus moviĝi en klara aero,
sed nun amasiĝas la mikropolveroj
de strata trafiko, en dika nebulo.
Muziko kaj danco heligas animon.
Ni gaje kunvenas en varmaj salonoj.
Ni ankaŭ ekzercas nun kantojn adventajn
por nia koncerto jam antaŭ kristnasko.
Dum tiu sezono ni ankaŭ funebras,
vizitas la tombojn de niaj karuloj.
Adventaj merkatoj ofertas spickukojn
kaj varmajn trinkaĵojn por spiti malvarmon.
Ni devas surhavi varmigajn vestaĵojn.
Matena nebulo leviĝas rapide
kaj sekve la suno aperas varmige.
Nun eblas promeni sub sunaj radioj.
Infanoj nun havas aŭtunajn feriojn.
Ni volas pasigi la tempon kun ĝojo.
Pro tio ni faris tuttagan ekskurson.
Ni estis kvinopo kun niaj genepoj,
veturis per trajno al urbo tre bela.
Salutis nin tie jam blua ĉielo.
En parko ni vidis tre ravan fontanon.
El laŭtparolilo aŭdiĝas anonco:
Malfruos la trajno je kelkaj minutoj.
Ni devas atendi nun iom pli longe.
Ni preterveturas tre belan pejzaĝon.
Eĉ nun dum aŭtuno ĝi estas tre rava.
Infanoj nun iras de domo al domo
por peti dolĉaĵojn, en nigraj kostumoj.
Nun sekvas la tago de “ĉiuj sanktuloj”
kaj poste la tago de “ĉiuj animoj”.
La paroj de cignoj kunvivas dumvive.
La homoj praktikas similan konduton.
Sed ofte la paroj disiĝas pli frue,
ĉar ili konstatas severajn problemojn.
La vivoj hodiaŭ ja daŭras pli longe
ol antaŭ cent jaroj, pro bona nutriĝo.
Ni havas la ŝancon nun vivi tre bone.
La ekspluatado de nia planedo
nun tamen atingis tre altan nivelon.
Ni estu modestaj en niaj postuloj
por ne superŝarĝi la tutan sistemon.
Ja estas necese konstati ĉi tion.
Ni havas sur Tero diversajn kulturojn.
Kutimoj varias de lando al lando.
Ĉu mi nun daŭrigu ĉi tiun laboron?
Aŭ ĉu vi jam pensas ke estas sufiĉe?
Mi orientiĝos laŭ viaj respondoj.
Vi havas ja multe da materialo
por bona lernado de tiu ĉi lingvo.
Finfine mi povas konstati la jenon:
Ni estu konsciaj pri nia agado.
——
Jen ĉi-sube la ligiloj al la ĝis nun aperintaj porcio de la ekzercaro:
Vi povas ankaŭ sendi vian komenton al
retradio(ĉe)aldone(punkto)de
Aŭskultu kaj ripetu – porcio 24
Rolar para o topo